Persone

Fantomoj de la pasintec’

muziko & teksto: Martin

Anekdotoj de arbar’
Pecoj de la prarepertuar’
Jes, mi memoras
Vivo freshis por ni du
Sed viaj pensoj ne tro freshas plu
Ili fiodoras

Rakontu do por la centa foj’
Pri grandaj planoj kaj la ghusta voj’

Antaujughoj, ne aprec’
Fantomoj de la pasintec’
Ne sorchas min la kavalkad’
Mi konas vin tro bone, kamarad’

Nun vi nomas min artist’
Mia nomo staras en la list’
Jes, jes mi audas
Shajnis interesa faz’
Mi staras nun en akvo ghis la naz’
Kaj mi ne aplaudas

Rakontu do por la centa foj’
Pri grandkoruso kaj la hoboj’

Antaujughoj, ne aprec’
Fantomoj de la pasintec’
Ne sorchas min la kavalkad’
Mi konas vin tro bone, kamarad’