Persone

De l’ praa tempo ghis la nun’

muziko & teksto: Bertilo

Shi loghis sub la mar’ profunda de l’ praa tempo ghis la nun’
Levante sian manon alten shi supreniris al la sun’
Alvenis shi al mia lando en malproksima nord’
Kvin tagojn antau somermezo shi staris che la pord’
Mi legis sur la poshta karto: “Hodiau jam alvenos mi”
Kaj ech ne estis temp’ ordigi, jam staris shi sur porda sojl’

Venis kun la sun’, venis kun amor’
venis kun grizaj haroj por mi
Venis kun la sun’, venis kun amor’
venis kun grizaj haroj por mi

Ghi loghis en la korprofundo de l’ praa tempo ghis la nun’
Ghi kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris lau la sun’
Alvenis ghi en ghusta tempo al malproksima sud’
Kaj vekis ion plej kashitan farighis io pli ol lud’
Mi volis ion sed ne sciis chu estas revo au pase’
En la futuron mi forfughis kun mia nova praide’