Persone

Bluso en rubuj’

muziko & teksto: Bertilo

Mi venas hejmen post la laboro
eniras tra la pordo de la loghej’
Ekvidas la kaoson kaj la malpuron
kaj flaras la odoron, stinkegas plej
Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

Pro nura pigro kaj pro malemo
mi faras ja nenion, min mankas vol’
Ech la polvosuchilo en la angulo
ghi estas mem kovrita per polvtavol’
Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj
Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

Chiuj miaj vestoj malpuras ege
mi havas ech ne unu por kovri min
Mi trovas jam nenion kion mi serchas
mi kushas sur la lito pro malinklin’
Jam vere urghas ordigi, nepras purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

Mi volas la gitaron por fari bluson
pri mia amsopiro kaj mia plor’
Mi serchas sub la lito, en la fridujo
mi serchas surtegmente, ghi estas for
Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj
char mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj’
Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj’