Persone

Amperforto

muziko & teksto: Bertilo

La unuan fojon ke mi vidis vin
estis vi plej charma eta junfraulin’
Mi vin tuj ekamis spite al ke vi rifuzis min
Nun post kelkaj jaroj jam belegas vi
En okuloj viaj estas simpati’
Estas mi amiko via sed mi volas ion pli

Daure
Vi forpushas min, sed mi sentas ke vi sentas, nur tion mi atentas
Vi forpushas min, mi ja sentas ke vi sentas, nenion mi repentas

Mi vin amas malgrau via hezitem’
char la amo estas plej potenca sem’
rompas la asfalton de la kor’ per sia forta prem’
Estas fera baro chirkau via kor’
sed mi ghin trarompos kontrau via vol’
mi vin amperfortas sed lau vi ghi estas vira rol’

Travivis mi multon jam, tre multe sed ghi nun farighis sam-
samkiel sablo sur la strand’
Sed mi havas celon nun, ghi gravas pli ol iu legha pun’
Mi celas vin peli ghis la rand’

Vi kortushas min, sed mi sentas ke vi sentas, nur tion mi atentas
Vi eluzas min, mi ja sentas ke vi sentas, nenion mi repentas