Persone

Recenzo de Povus esti simple

La sekvan recenzon verkis: DJH Kunar:

Persone: Povus esti simple

(13 titoloj; 56 minutoj)

Unu malbela flanko de la Esperanto-muzikmerkato estas ke kiam oni finfine vere ekshatis la kantojn de certa albumo, ghi kun kvazau 100%a certeco ne plu haveblas pro elcherpigho. Malfacilas do kolekti la albumojn kiuj rerigardante plej influis dum certa tempo la junularan movadon, kies kantoj ighis tre famaj kaj ofte rekantighis dum renkontighoj. Unu de tiuj verkoj lau mi estas la en 1996 aperigita “Povus esti simple”, la tria albumo de Persone. La Sveda rokgrupo chiukaze jam estis konatega en Esperantujo sed per tiu chi albumo (denove) skribis Esperanto-historion. Felichkaze oni reeldonis la KDn kaj dum la KEF 2000 mi havis la eblecon acheti ghin je modesta prezo.

Kompare al la unuaj du albumoj, la stilo rimarkinde malmolighis. Mi ne plu nomus tion poprokon sed klare (gitaran) rokon. Tio ne signifas ke Martin Wiese, Anders Grop kaj Bertilo Wennergren subite perdintus la senson por melodieco - mi ech tutinverse dirus ke la sono estas samtempe pli melodia, roka kaj densa ol iam ajn. Ne plu trovighas iuj shpuroj de la molrokaj 80aj jaroj en ghi - la sono estas plene el la 90aj jaroj kaj bone respegulas la gheneralan evoluon de rokmuziko en tiu tempo ankau ekster Esperantujo.

Male al la antaua albumo “En la spegulo”, la kantoj ne temas plejgrandparte pri (perdita) amo. Chifoje eble la foto sur la malantaua flanko de la KD kiu montras la tri Personanojn en urba strato jam tre bone ilustras pri kio temas: La ordinara chiutaga vivo kun chiuj problemoj, malbelaj situacioj kaj sia tuta tristeco. La refreno de la unua kanto kurte donas la ghenerale validan mesaghon “Povus esti simple sed estas ne”, tial ankau la titolo de la KD mem estas trafe elektita. Sed pli mi nun ne volas citi de la tekstoj, tro malfacilas decidi kiuj estas la 2-3 plej majstraj linioj de la 13 verkoj kaj oni chiukaze prefere ghuu ilin komplete.

La kanto “Povus esti simple” mem lau mia impreso ighis la plej konata kanto de la KD kaj oni de temp’ al temp’ audas ghin en Esperanto-diskotekoj char ghia rapideco bone dancigeblas ghin. “Mondo au mi” trafe priskribas la sentojn kiujn multaj el ni havis en la 90aj jaroj kiam post la falo de la fera kurteno en orienta Europo ekestis pluraj militoj interalie en eksa Jugoslavio. Per ghi Persone daurigas sian tradicion de kontraumilitaj kantoj, same kiel kun la brilega “Reghoj de cindro” kiu aperis jam en diversa formo sur la Vinilkosmo-kompil’ 1. Mi nomus ghin minimume parte ech pli bona ol la famegan “Chu vi pentas?” de la unua albumo char chifoje la muziko lau mi pli bone kongruas al la temo. “Ili venos” esprimas la deziron eskapi el la trista chiutago. Kiom granda realismo malgrau la sciencfikciaj elementoj: La situaciojn priskribitajn en la unuaj du strofoj mi kvazau ekzakte travivis dum mia studado en Catania (Sicilio)! La temon de la ghojmalplena vivo ankau pritraktas “Maskobalo” kiu sonas kiel fia grimaco kontrau la socio kun chiuj siaj surfacajhoj kaj shajnigoj. “Mejlojn for” aldonas plian vidpunkton nur tro bone konatan al ni esperantistoj: Chu amo ne estas tiom forta ke indas vivi eksterlande por trovi kontentecon tie? Dum pecoj kiel “Revoj” kaj “Vortoj” bonege rokas kaj danceblas, tamen restas loko por pli sentemaj kantoj kiel “Kiam amo regas” (tio ne signifas ke la aliaj kantoj ne enhavus sentojn!). Sed la plej eksterordinara muzikajho sur la tuta albumo sendube estas “Nun mallumas ekstere” char ghi estas plene akustika kaj pro tio tute diversas de la aliaj. Tielmaniere la akustikaj koncertoj kiujn la tri Svedoj faras ekde kelkaj jaroj estas almenau per unu verko reprezentitaj. La harmonie impresa sono ne plu similas al “U2” au “The Police” sed memorigas pri “Simon & Garfunkel”.

Kio restas fine por skribi? “Povus esti simple” ankau duonan jardekon post ghia aperigo perdis nenion de sia viveco kaj aktualeco. Se vi interesighas pri moderna muziko kaj Esperanto-rokkulturo, tiam tio chi estas la ghusta elekto por vi!

Kore salutas via

DJH Kunar