Marta

Rakonto

  • Verkis: Eliza Orzeszkowa
  • El Pola lingvo, kun permeso de la autorino tradukis Dro L. L. Zamenhof

La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuzighado, shercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, hhore konsentas chiuj.

La virinoj kredas blinde; ili amas sin oferas, edukas infanojn, amuzighas... sekve ili plenumas chion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ghi esprimas sian opinion en formo de riprocho au averto: vi ne estas en ordo!

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj au pli malfelichaj, esplorante sin mem au rigardante chirkauen, ripetas: ni ne estas en ordo!

Por chia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ghin en tio au alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.

Antau ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo “Albina”) anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kauze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

Ho, chielo! kia grandega maljusteco tio estas!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.

Apenau ni komencis marshi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam audas, ke destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitajharo: estante ankorau knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas chiun vesperon, kiam en la chielo la luno lumas au la steloj brilas, chiun matenon, kiam la neghoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras ghis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilio al la suno, turnighi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj au el la maro de la luna lumo elnaghas antau nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero... Poste... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpighas, ni intershanghas kun li ringojn kaj ni edzinighas... Tio estas ankau akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke chiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ghi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ghenerale ghi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en chiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaghon per la tulaj randajhoj, ni iras al la altaro, la charma Eroso flugas antau ni kaj balancas super nia kapo la torchon kun la rozokoloraj flametoj.

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitajharo, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiam alian: kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenau deziras ami... ni konsumighas, ni enfalas en ftizon, ni ofte farighas furioj kauze de nia dezirego de amo.

Kaj kio sekvas el chio chi tio? Unuj el ni, shirmitaj de flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj feliche, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marshas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, vershante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante chiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato...

Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto “amu”, helpas ne kontrau chiuj malsanoj.

Eble ni aldonu al ghi ankorau unu ingrediencon, por ke ghi estu pli efika?

Kian?

Tion eble diros al vi folieto, elshirita el la vivo de virino...

...

La strato Graniczna estas unu el la sufiche vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antau kelke da jaroj, en tre bela autuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj chiu rapidis au al siaj aferoj, au al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio farighas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntushighas kun tiu strato.

Tiu korto estis pura, sufiche vasta, de kvar flankoj chirkauita de altaj masonitaj konstruajhoj. La konstruajho, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed lau la grandaj fenestroj, la largha eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loghejoj, kiuj tie trovighas, estas komfortaj kaj belaj.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizagho. Egale pala kaj ankau funebre vestita kvarjara knabineto alkrochighis al shiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksterajhon de granda malghojo kaj sufero.

De la pura, largha shtuparo, kiu kondukis al la pli alta etagho de la konstruajho, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblajhojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita loghejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenau bele kaj oportune aranghita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseghoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj shrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj ech kun marmoraj platajhoj, kelke da sufiche grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branchoj pendis ankorau kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka florajho.

Chiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la shtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, au lokis sur du sharghveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, au portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj chiun el la elportataj meblajhoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de shi, havis por shi valoron ne sole materialan; shi disighis de ili en tia maniero, en kia oni disighas de videblaj signoj, kiuj prezentas antau niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintajho, shi disighis de ili tiel, kiel oni disighas de mutaj atestantoj de perdita felicho. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

— Panjo! — mallaute diris la knabineto, — la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la shtuparo kaj metis sur la sharghveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblajhon, kiun montris al shi la malgranda fingreto de la infano.

— Panjo! — mallaute diris la knabineto, — chu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio farighis ... La patro sidis antau la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elvershis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...

La infano mallaute parolis tiujn vortojn, kashante sian vizagheton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al shiaj genuoj. Videble ech sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ghin per senkonscia doloro. El la ghis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: la momento, kiun revokis en shian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdighis en miliono da similaj chiutagaj, ekridetis nun al la malfelichulino kun charma maldolcheco de perdita paradizo. Povas esti, ke shi ankau ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al shi hodiau perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al shi kaj al shia infano, kaj morgau alportos al shi malsaton; la inka makulo, kiu naskighis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu au du spesmilojn de la valoro de la meblajho. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis ghin jam per rigardo pli indiferenta. Videble shi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en shi malplej da bedauroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni ghin elportis el la domo kaj starigis sur la sharghveturilo, alforghis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.

— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto — tiuj homoj forprenas ankau mian liteton, kaj ankau tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke shi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; shiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata busho estis fermita kaj silenta.

Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblajhoj. Oni malfermis en la plena largho la pordegon, la veturiloj sharghitaj per la meblajhoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la shultroj la reston de la sharghoj, kaj malantau la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ghis nun scivole elrigardis sur la korton.

De la shtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj chapelo kaj haltis antau la virino en la funebra vesto.

— Sinjorino, shi diris, — mi plenumis jam chion... mi pagis, al kiu oni devis... jen estas la resto de la mono.

Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.

La virino malrapide turnis al shi la vizaghon.

— Mi dankas vin, Sonjo, shi diris mallaute, — vi estis por mi tre bona.

— Sinjorino, vi chiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi servis che vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol che vi.

Dirinte tion, shi tushis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesigno de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ghin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.

— Kaj nun, Sonjo, — shi diris, — adiau...

— Mi akompanos vin al la nova loghejo, — rediris la knabino, — mi tuj vokos veturilon.

Kvaronhoron post tiu interparolo la ambau virinoj kaj la infano elighis el veturilo antau unu el la domoj che la strato Piwna.

Tiu domo estis mallargha, sed alta, trietagha, ghi havis eksterajhon malnovan kaj malgajan.

La malgranda Janjo per larghe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.

— Panjo, chu ni loghos chi tie?

— Chi tie, mia infano, — per mallauta vocho respondis la virino en la funebra vesto, kaj shi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.

— Mi petas, sinjoro, la shlosilon de la loghejo, kiun mi luis antau du tagoj.

— Ha! en la mansardo, sendube, — respondis la pordisto kaj aldonis: — iru supren, mi tuj malfermos.

El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis chirkauita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj — de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallarghan, malluman kaj malpuran shtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaue, la virino en funebra vesto malrapide marshis post shi.

La chambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiche vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestro, malfermighanta super la tegmento de la domo, donis nesufichan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazau premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freshe ilin blankigis.

En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado: kontraue che unu el la muroj staris negranda shranketo, poste ankorau lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disshirita katuno, tablo nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seghoj kun pajla reto, parte disshirita kaj kavigita.

La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, jhetis malrapidan rigardon en la tutan chambron kaj poste, farinte kelke da pashoj, sidighis sur la kanapeto.

La infano starighis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis chien la okulojn, en kiuj vidighis miro kaj timo.

La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la chambron du malgrandajn pakajhetojn, kaj shi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakajhetoj..

Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve dauris mallonge; ne deprenante la superveston kaj chapelon, la knabino en unu el la pakajhetoj orde aranghis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolajho, la duan, malplenigitan, shi forshovis en angulon de la chambro, la liton shi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro shi pendigis blankan flankkurtenon, en la shranko shi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruchon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte chion chi tion, shi prenis ankorau el malantau la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.

— Jen tiel, — shi diris, levighinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaghon, rughigitan de la blovekscitado de la fajro: — mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantau la forno, estos kredeble sufiche por chirkau du semajnoj; la vestoj kaj tolajho estas en la pakajheto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la shranko, la kandelo en la kandelingo ankau en la shranko.

Dirante chi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur shia busho, kaj la okuloj apenau retenis larmojn.

— Kaj nun, — shi diris mallaute, kunmetante la manojn, — nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!

La virino en funebra vesto levis la kapon.

— Vi devas jam iri, Sonjo, — shi ripetis, — ghi estas vero, — shi aldonis, jhetinte rigardon al la fenestro, — komencas jam vesperighi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.

— Ho, ne tio, kara sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgau tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antau la vesperigho. Mi devas iri char ili hodiau ankorau min bezonos...

Che la lastaj vortoj la juna servistino klinighis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ghin al sia busho. Sed la virino subite levighis kaj jhetis ambau brakojn chirkau la kolon de la knabino. Ambau ploris, la infano ankau komencis plori, kaj per ambau manetoj ghi kaptis la superveston de la servistino.

— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! chi tie estas tiel terure, tiel malghoje!

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.

— Mi devas, mi devas iri! — shi ripetadis plorghemante, — mi havas malrichan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...

La virino en funebra vesto levis la palan vizaghon kaj rektigis sian elastan talion.

— Mi ankau, Sonjo, mi ankau laboros, — shi diris per vocho pli forta ol tiu, per kiu shi ghis nun parolis, — mi ankau havas infanon, por kiu mi devas labori...

— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankorau unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaghon de la infano, shi, ne rigardante returne, elkuris el la chambro.

Post la eliro de la knabino en la chambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ghi alpremighis al la brusto de la patrino, silentighis kaj laca endormighis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako shi chirkauis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur shiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj shi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de shi la lasta homa vizagho, kiu estis atestanto de shia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al shi post la malapero de chio, kio antaue servis al shi kiel apogo, helpo kaj subteno. Shi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun shi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistajheto, kiu povis nur che shia brusto serchi ripozon, de shia busho postuli kareson, el shia mano atendi nutron. Shia domo, kiu estis iam aranghita por shi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de shi, akceptis en sian internon novajn loghantojn: la bona, amata homo, kiu ghis nun chirkauadis shin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kushis en la tombo...

Chio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de songhosimile malaperinta estinteco estis por la malfelicha virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, jhetis siajn manetojn chirkau shian kolon kaj, alpremante sian busheton al shia vizagho, mallaute diris: Panjo! donu al mi manghi! Nun tiu peto ankorau havis en si nenion, kio povus veki timon au malghojon en la koro de la patrino.

La vidvino metis la manon en la poshon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de shi kaj shia filino.

Shi jhetis la tukon sur la shultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ghi trankvile atendu shian revenon, shi eliris el la chambro.

Sur la mezo de la shtuparo shi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loghejoj, kiuj trovighis en la unua etagho.

— Kara sinjoro, — diris la vidvino ghentile kaj iom nekuraghe, — chu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?

La pordisto, ne haltante, auskultis chi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenau kashata malkontenteco:

— He, kiu havas tempon, por iri serchi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas chi tie, ke mi alportu manghon al la loghantoj.

Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantau flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.

— Li ne volis fari al mi komplezon, — shi pensis, — char li divenas, ke mi estas malricha... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.

Shi iris malsupren sur la korton kaj rigardis chirkauen.

— He, kion do vi tiel chirkaurigardas? — eksonis apud shi virina vocho rauka kaj malagrabla.

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antau malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaghon shi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte jhetita sur la shultrojn, kaj ankau la sono de la vocho kaj la tono de la parolado montris, ke shi estas virino popolamasa.

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.

— Mia bona sinjorino, — shi diris, — chu mi ne trovos chi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

— De la kioma etagho vi estas? — shi demandis, — Mi vin ial ankorau ne konas.

— Hodiau mi enloghighis en la mansardo...

— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolachas pri ia alportado al vi? chu vi ne povas mem iri al la vendejo?

— Mi pagus por la servo, — mallaute diris la vidvino; — sed la pordistedzino ne audis, au shajnigis, ke shi ne audas shiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantau la malgranda pordeto.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; shi ekghemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldau shi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, shi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankorau ne tre malfrue vespere, sed sufiche mallume: malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarghan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larghaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma autuna vento enfluis en la pordegan arkajhon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaghon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de shia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis shin, la mallumo sur la trotuaroj shin timigis. Shi retirighis je kelke da pashoj en la profundon de la pordega arkajho kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen shi elrektighis kaj pashis antauen. Shi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manghon, au eble shi eksentis, ke shi devas akiri de sia volo kaj kuragho tion, kion shi de nun devos jam akiradi chiutage, chiuhore. Shi metis la tukon sur la kapon kaj transpashis la sojlon de la pordeto. Shi ne sciis, en kiu flanko oni devas serchi butiketon kun mangheblajhoj. Shi iris sufiche grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetajhojn de la magazenaj fenestroj, shi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkajhoj, kaj shi iris returne. Shi ne kuraghis pli enprofundighi en la straton, nek peti de iu klarigon. Shi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro shi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

Lakton shi ne alportis; ghi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu shi trovis la bulkojn, shi ne volis, ne povis serchi pli longe, shi estis maltrankvila pri la infano, shi reiris rapide, shi preskau kuris. Shi estis jam kelke da pashoj antau la pordego, kiam tuj malantau si shi audis viran vochon, kiu kantetis:

“Haltu, kara mia, haltu,
Piedetoj, ne forsaltu.”

Shi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne shin, shi ekmarshis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la vocho de la kantanto ekparolis:

— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte jhetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la chambron, jhetis sin al shi, alpremante sin al shiaj brakoj.

— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — shi ekkriis, sed subite shi silentighis kaj fikse rigardis la patrinon —: panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en cherko elportis la patron el nia loghejo.

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur shiaj flamantaj vangoj. Tio, kion shi suferis en la dauro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun shi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun shi ricevis la unuan fojon en la vivo, — chio videble tre profunde shin skuis. Estis tamen videble, ke shi decidis venkadi sin mem sur chiu pasho, char shi rapide trankvilighis, forvishis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, shi diris:

— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.

Shi prenis el la shranko la argilan kruchon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, shi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldau shi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la krucho plena de akvo, kiun shi portis; shi tamen ne ripozis ech unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Chi tiu laboro, kiun shi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallauta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizagheto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elvershitaj en la dauro de la tuta tago.

Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizagho apogita sur la manplato, shi sidis senmove kontrau la estingighanta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis shian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj plenighis de larmoj, la brusto levighadis per malfacilaj ghemoj. Sed post iom da tempo shi ekskuis la kapon, kvazau shi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj shin sieghis, shi levighis, rektigis la talion kaj diris mallaute:

— Nova vivo!

Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, eniris en vivon tute novan por shi, tiu tago devis esti por shi komenco de nekonata estonteco.

Kia do estis shia estinteco?

La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, simpla koncerne la okazintajhojn.

Marta naskighis en nobela bieno ne tre luksa kaj richa, sed bela kaj komforta. La bieno de shia patro, kiu trovighis en la malproksimeco de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotauga tero, flororicha, sufiche granda herbejo, bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj belajn promenojn en somero, el vasta ghardeno plena de fruktarboj kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapishe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn chirkauvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.

Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. Klinighadis super ghi ankau la bela vizagho de la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de la infano.

La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo klera kaj ankau bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.

La unua doloro, kiu trafis la ghis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis tiam la aghon de dekses jaroj, shi malesperis iom da tempo, shi sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de shia koro, rugho refloris sur shia vizagho, esperoj kaj revoj revenis.

Tamen baldau venis aliaj malfelichoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kauze de ekonomiaj shanghoj, kiuj farighis en la lando, enfalis en dangheron perdi sian posedajhon. Lia sano ekshancelighis, li antauvidis ne sole la ruinon de sia havo, sed ankau la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam shajnis jam asekurita. Shi amis kaj estis amata.

Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiche altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan fraulinon kaj vekis en shi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edzigha festo de Marta mortis shia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun ghojo enmetis shian manon en la manon de nericha, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edzigha altaro, shia estonteco ricevis sufichan asekuron kontrau la suferoj de soleco kaj la dangheroj de malricheco, li mortis trankvile.

La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed chi tiun fojon ghin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankau la amo de edzino kaj poste patrino. Shia bela loko de naskigho perdighis por shi por chiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranghis por shi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldau eksonis la arghentosona vocho de infano.

Inter familiaj ghojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliche kaj rapide.

Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiche grandan salajron, kiu donis al li la eblon chirkauigi la amatan virinon per chio, al kio shi alkutimighis depost sia naskigho kaj kio enhavis en si charmon por chiu kuranta momento kaj trankvilecon por chiu morgaua tago. Por chiu? ne! nur por la plej proksima. Char Johano Swicki ne estis sufiche antauzorga, por pensi pri pli malproksima estonteco, se tio postulis ian ech plej malgrandan rifuzon al si en la nuna momento.

Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, pensante, ke chi tiuj trezoroj neniam elcherpighos. Ili tamen elcherpighis tro baldau. La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. Kune kun lia morto finighis ne sole la hejma felicho de Marta, sed elglitighis el sub shiaj piedoj ankau la fundamento de shia materiala ekzistado.

Ne por chiam sekve la edzigha altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco kaj de la dangheroj de malricheco. La tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektivighis sur shi en tiu mezuro, en kiu ghi estas vera. Char ghi estas vera ne en plena absoluteco. Chio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj shanghighas chirkau li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikighoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligighas la sociaj rilatoj kaj aranghoj, sub la ofte plej terura, char malplej antauvidebla kaj antaukalkulebla influo de la blinda trafo. Sed la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaurinda, se lia tuta forto, chiuj liaj posedoj kaj garantioj tenighus nur en tiuj elementoj eksteraj, shanghighemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontrau mizero; krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontrau malbono. Ankau chi tie la certeco estas nur relativa: ghin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule dauras kaj disvolvighas tiu proceso de la homa movighado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, tiel longe la homo ne disighas de si mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontrau la komplikighoj de la vivo, la shanghigoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.

Martan trompis kaj forlasis chio, kio, venante de ekstere, ghis nun estis por shi amika kaj protekta. La sorto, kiu shin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, shia malfelicho ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintajho, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruinigho kaj morto ghis nun ludis en shia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj felicho. Kio do estas pli ordinara? kio precipe che ni estas pli ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?

Marta renkontighis vizagho kontrau vizagho kun tio, kun kio renkontighas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, chirkaufluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaghojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?

Chio, kio akompanis ghis nun la vivon de la juna virino, disighis de shi, forflugis de shi, sed shi ne disighis de si mem. Kio shi mem povis esti por si mem? kion shi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo au sperto povis servi shin en la batalo kontrau la komplikajhoj de la socia vivo, kontrau la mizero, blinda okazo, soleco? En chi tiuj demandoj kushis la enigmo de shia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por shi, sed ankau por shia infano.

Materiale tiu juna patrino posedis nenion, au preskau nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblajhoj post la pago de malgrandaj shuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolajho, du vestoj prezentis shian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn shi neniam havis: tiujn, kiujn shi havis, shi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Ech la mizeraj meblajhoj, kiuj trovighis en shia nova loghejo, ne estis shia proprajho. Shi luis ilin kune kun la chambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la chambro, shi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de chiu monato.

Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenau jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ghin akiri, preskau krei.

Chu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense chirkauantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? chu el sia estinteco shi elportis ion, el kio shi povus krei estontecon? Shi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna segheto antau la ardantaj karboj de la kameno. Shiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizagheto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, shi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!

Shi starighis antau la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitajhoj kaj fleksitajhoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de shia fenestro. Shi ne vidis ech la chielon, char ghi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ghi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis shiajn orelojn, senchesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la larghaj, belegaj stratoj, kiel ankau en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankorau iris, veturis, celis plezuron, serchis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, au la espero de akiro.

Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Shi auskultis la milojn da vochoj, intermiksitajn en unu vochon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentighoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antau la okuloj de shia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu movighis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistajhoj. Chiu el tiuj ekzistajhoj posedis lokon, sur kiu ghi laboris, kaj lokon, sur kiu ghi ripozis, celojn, al kiuj ghi iris, ilojn, per kiuj ghi liberigis al si vojon tra la amaso. Por shi, la malricha, en senbordan solecon jhetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu shi sin direktos? kie shi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malricha kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por shi tiuj homaj ekzistajhoj, kiuj tie bruas tiel senchese kaj kies spirado kauzas tiun flamecan murmuron, en kies jen levighantaj, jen mallevighantaj ondoj shiaj oreloj nun naghas? Chu ili estos por shi justaj au kruelaj, favorkoraj au senkompataj? Chu malfermighos antau shiaj pashoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj pushighas al la felicho kaj bonstato, au chu ili fermighos ankorau pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antauighu al iu el ili en la pena pushighado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por shi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj chu pli granda estos la nombro de la unuaj au de la lastaj? Sed antau chio, antau chio — chu shi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ghustan uzon el la elementoj amikaj, el chiu momento, el chiu bato de la koro, el chiu penso, kiu flugos tra la kapon? chiujn ektremojn, kiuj tushos la fibrojn de la koro, kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontrau humiligho, gardi kontrau senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto per malsato?

En tiuj demandoj koncentrighis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj pashadis sur la fresha herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilagho; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn felichajn, liberajn de zorgoj kaj malghojo, kaj nun en vesto de vidvino staris che la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la dauro de la tuta pasinta tago shin chirkauis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj shirante, forflugis nun de shi antau la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Chi tiu bildo englutis shiajn pensojn, tamen videble shin ne teruris. Chu shi cherpis sian kuraghon el la patrina amo, kiu plenigis shian koron? Chu shi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Chu... shi ne konis la mondon nek sin mem? Shi ne timis. Kiam shi levis la vizaghon, sur ghi estis postesignoj de larmoj, kiujn shi elfluigis en la lastaj tagoj, sur ghi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur ghi ne estis.

La sekvantan tagon post sia transloghigho en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.

Videble shi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis shin antauen, char shi iris rapide, kaj malrapidigis siajn pashojn nur tiam, kiam shi trovighis sur la strato Dluga. Tie shi iris jam chiam pli kaj pli malrapide, malforta rugho aperis sur shiaj palaj vangoj, la spirado farighis pli rapida, kiel estas ordinare che la alproksimigho de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu postulas la strechighon de chiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraghecon, au eble ech malgrauvolan honton, kauzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.

Antau la pordego de unu el la plej grandaj domoj shi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ghuste tiu, kiun shi havis en sia memoro, char post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro shi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj largha shtuparo.

Apenau shi pasis dek kelke da shtupoj, shi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, ech kun eleganteco, kaj havis tenighon memfidan, vizaghesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita shalo sur la shultroj, kun chapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu autunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom rughaj palpebroj, la pala koloro de la vizagho kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiche bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, char ili parolis inter si intime.

— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallaute kaj iom ghemante, — kion mi malfelicha nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankau hodiau mi ne ricevis ankorau lecionojn! Shi pli malsanighos... kaj ech sen tio en la domo estas jam nenio por manghi...

— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankau kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malghoju tiel forte! laboru ankorau iom super la muziko...

— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed mi ne scias...

— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion fari? vi ne havas talenton!

Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malghojo, ke ili ne donis ech la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto pretershovighis antau ili. Sed shi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu shi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizagho tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, shi ankau malsupreniros per tiu shtuparo, per kiu nun shi supreniras. Chu ghojo au larmoj estos shia sorto? Shia koro batis forte, kiam shi ektushis la sonorilon che la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.

Tra malgranda antauchambro, kies pordo malfermighis post la eksono de la sonorilo, Marta eniris en vastan chambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la chambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distinghighis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.

En la chambro estis tri personoj, el kiuj unu levighis renkonte al Marta. Ghi estis virino de meza agho, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Shia vizagho kun sufiche regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ghi per nenio forpushis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ghis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed chi tie, en tiu saloneto, en kiu shi akceptadis la personojn, kiuj bezonis shian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, shi estis tia, kia shi sendube devis esti, ghentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu chambro havis shajnon de saloneto; sed en efektiveco ghi estis komercejo tia sama, kiaj estas chiuj aliaj komercejoj; ghia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de shi, intershanghe kontrau reciproka servo en formo de mono. Ghi estis ankau purighejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ghi en la chielon de akirita laboro, au en la inferon de kontrauvola senlaboreco.

Marta haltis momenton apud la pordo kaj jhetis sian rigardon sur la vizaghon kaj la figuron de la virino, kiu iris al shi renkonte. Shiaj okuloj, kiuj hierau chiuminute plenighadis de larmoj, sed hodiau estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, ech preskau penetremeco. Videble en ili koncentrighis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies busho devis elparoli jughon pri shia estonta suferado au trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malrichaj homoj: bezono de laborenspezo.

— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loghejo.

— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Swicka.

— Volu sidighi kaj atendi momenton, ghis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaue.

Marta sidighis sur segho, kiu estis montrita al shi, kaj nur nun shi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj trovighis en la chambro.

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la agho, vestajho kaj eksterajho. Unu el ili estis fraulino, havanta la aghon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora busho, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskau gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda chapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ghuste kun shi Ludovikino Zminska interparolis antau la eniro de Marta, char al shi ankau shi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Shi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraulino oni tuj povis diveni, ke shi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, char shi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, shi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la bushon de la bela anglino, ke shia vizagho, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraghecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu shin atendas.

Post mallonga interparolado la mastrino de la loghejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ghi.

Marta, kiu kun strechita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al shia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto shi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Varsovio. Farinte chion chi tion, shi kun ghentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu levighis, faris saluton kaj eliris el la chambro per facilaj pashoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la busho.

— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia richeco, mia Dio! kia felicho, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenau duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loghejo komencis interparoladon.

Ghi estis virino, kiu povis havi la aghon de chirkau sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizagho velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskau tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub chapelo nigra, chifita kaj de antaulonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, shiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado chiam chifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kushis sur shiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris shiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkolorighis kaj senbrilighis; ili jen levighadis al la vizagho de la mastrino, jen kovrighadis per la rughaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazau spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran strechighadon de la elturmentita cerbo, kiu serchis por si ian punkton de apogo, ian rifughon kaj kvietighon.

— Chu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino movighis sur la segho, trakuris per la okuloj laulonge kaj laularghe la kontrauan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn chirkau sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaute:

Non, Madame, c’est le premier fois que je... je... — Shi interrompis; shi serchis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj shi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el shia laca memoro.

J’avais... — shi komencis post momento, — j’avais la fortune... mon fils avait le malheur de la perdre...

La mastrino de la loghejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, shia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la busho de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentigho kaj dolora maltrankvileco shajne ne vekis en shi kompaton.

— Tio estas bedaurinda, — shi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?

— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememorighinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, shi aldonis — il est mourru par désespoir!

La senkolorighintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekighis per larmo kaj ne eklumis ech per la plej malgranda brilo, kiam shi ekparolis la lastajn vortojn, sed shia pala mallargha busho ektremis inter ia amaso de la ghin chirkauantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.

— Chu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazau la kelkaj intershanghitaj vortoj jam sufiche informis shin pri la franca sciado de la maljunulino.

— Mi iam ludis, sed... antau jam tre longe... vere mi ne scias, chu mi povus jam nun...

— Nu, eble la germanan lingvon...

Anstatau chia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

Chi tiu demando estis farita per tono ghentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ghi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, au penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el shiaj scioj, de kiu shi esperis plej multe, per kiu shi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontrau mizero la lastajn tagojn de shia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elshovighas el sub shiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun shi, doninte al shi nenian informon, shi kaptis tiun solan kaj lau shia opinio lastan tabulon de savo, kaj, chiam pli forte chifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, shi rapide komencis: La géographie, la histoire, les commencements de l’arithmétique.

Shi subite silentighis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraua muro, char Ludovikino Zminska levighis.

— Mi tre bedauras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taugi por vi...

Shi finis, kaj shi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiauon. Sed la maljunulino sidis kiel alforghita al la loko, shiaj ghis nun movighemaj manoj kaj okuloj rigidighis, dum la pala busho malfermighis.

— Nenian! — shi elmurmuretis post momento... — nenian! — shi ripetis, kaj rigide, kvazau movita de ia forto sendependa de shi mem, shi malrapide levighis de la segho.

Shi tamen ne foriris. Shiaj palpebroj shvelis, la pupiloj kovrighis per vitreca vualo. Shi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la segho kaj diris mallaute:

— Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...

— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino monotone, ghentile, sed rigide.

Dum kelke da sekundoj en la chambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Shi tamen eligis nenian sonon, ne diris ech unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la chambron. Eble shi hontis siajn larmojn kaj deziris kashi ilin kiel eble plej rapide, au eble al alia loko, simila al tiu, kiun shi nun forlasis, shi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disrevighon...

Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumigho au falo de shiaj plej karaj esperoj, de shiaj plej fortaj deziroj. Shi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malghoja.

La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj pretershovighis antau shiaj okuloj, faris sur shia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ghi estis tute nova. Shi ne kutimis vidi homojn, kiuj serchas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, shi ne supozis, shi neniam antausentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompighoj. Ghis nun la laboro, chiufoje kiam Marta pensis pri ghi, aperadis en shia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur klinighi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Chi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, shi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen shi ne tremis, en siaj pensoj shi certigadis sin mem, ke shin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, shin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malghojan knabinon, kiun shi renkontis sur la shtuparo, kaj tiun centoble ankorau pli malfelichan maljunulinon, kiu foriris antau momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu shi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.

— Chu vi jam okupadis vin per instruado?

— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antau kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.

— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?

— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.

Tiujn vortojn la du virinoj intershanghis inter si france. Marta parolis tiun lingvon sufiche bone kaj facile, shia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ghi ankau ne prezentis iajn tro gravajn deklinighojn.

— Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?

Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, shi venis chi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed shi ne sciis bone, kion nome shi povas kaj deziras instrui. Shi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn shi posedas, shi konsciis nur tion, ke tio, kion shi scias, estas tute suficha por virino, kiu trovighas en tiaj situacioj, en kiuj shi trovighas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj shi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por shi kaj shiaj samstatanoj.

— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — shi diris.

— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiche facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankorau chio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankau la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankau iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ghi konforman uzon.

Sur la palaj vangoj de Marta aperis rugho. Shi estis edukata hejme, neniam antau iu submetis sin al ekzameno, shi ech neniam prezentighis kun sia ludado antau la mondo, char kelke da monatoj post la edzinigho ferminte la fortepianon, kiun achetis por shi la edzo, shi malfermis ghin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam shian ludadon audis nur la kvar muroj de shia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino lautakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, ghi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ghin antaue chirkaurigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ghi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis, shi levighis de la segho kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. Tie shi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. Shi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj shancelighadis, kion elekti inter la komponajhoj, kiuj iam kauzadis al shi laudojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Shi sidighis kaj chiam ankorau serchis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermighis kaj de la sojlo eksonis virina vocho akra kaj penetranta.

Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle a’ Varsovie?

Kun chi tiuj vortoj eniris, au pli vere enjhetis sin en la chambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaghkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapucho, akre distingighanta che la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizagho. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la chambron kaj renkontighis kun la figuro de la virino, kiu sidis che la fortepiano.

Ah, vous avez du monde, madame! — shi ekkriis, — continuez, continuez, je puis attendre!

Tion dirante, shi jhetighis en brakseghon, apogis la kapon al la densa parto de la segho, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj shuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, shi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizagho de Marta.

Sur la vangoj de la juna vidvino plifortighis la rugho, la nova atestanto de shia ekzamenigha ludado ne malgrandigis la malagrablecon de shia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al shi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaghesprimo, kiu kvazau diras: Ni atendas!

Marta komencis ludi. Shi ludis la Prière d’une vierge. En la tempo, kiam shi lernis muzikon, la junaj fraulinoj chie ludadis la Prière d’une vierge, tiun sentimentalan komponajhon, kies tonoj melankolie kunfandighadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Prière d’une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas “en la regionojn superterajn” au al tiu “kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraulo bela”, sed tiaj sopiroj, kiuj kashitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen chiam relevighas, envershante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudigheman, shirantan krion: panon! laborakiron!

La mallarghaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunshovighis, kaj per tio shia vizaghesprimo farighis ankorau pli malvarma kaj severa, ol antaue; sur la malhela vizagho de la francino, kiu larghe etendite sidis en la braksegho, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke shi ludas malbone. Shi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam shajnis al shi anghela melodio; shiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuzighadis sur la klavoj, ne chiam trafante la ghustan, shi eraradis en la pasajhoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serchadis sur la klavaro la vojon, kiun shi perdis.

Mais c’est une petite horreur qu’elle joue là! — ekkriis la francino, kvankam per duonvocho; sed shian ekkrion audis ankau Marta.

Chut! Mlle Delphine! — diris mallaute la mastrino de la loghejo.

Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Shi sentis, kian por shi nefavoran impreson shia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano shiajn plej karajn esperojn; shi sentis, ke mallerte tushante la klavojn, shi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn shi fidis; ke chiu erara tono, kiu eliras el sub shiaj fingroj, disshiras kaj distranchas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de shi kaj de shia infano.

— Mi devas ekludi pli bone! — shi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado shi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen shi ne ludis pli bone ol antaue, shi ludis ech pli malbone, la komponajho estis pli malfacila, en la manoj dekutimighintaj de ludado shi komencis senti doloron kaj rigidighon.

Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux, — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima segho.

Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine! — ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la shultrojn.

Marta forlevighis de la fortepiano. Sur shia vizagho antaue iom rugha nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitigho. Ghi farighis! El shia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj shi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis shin konduki al la laborenspezo, senespere disshirighis. Shi nun jam sciis, ke lecionojn de muziko shi ricevi ne povas; shi ne mallevis la okulojn kaj per senshancelighaj pashoj aliris al la tablo, che kiu sidis la du virinoj, kiuj trovighis en la chambro.

— Mi neniam havis talenton por muziko, — shi komencis per vocho sufiche mallauta, tamen ne intence mallautigita nek tremanta, — mi lernis ghin en la dauro de nau jaroj, sed tian, por kia oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la dauro de kvin jaroj post mia edzinigho mi tute ne ludis.

Shi diris tion kun facila rideto. La sur shi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por shi tre turmenta, shi timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton au mokon. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larghe kaj laute.

Eh bien! Mame! — shi sin turnis al la mastrino de la loghejo, — finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam la grafino alveturos?

— Post kelke da tagoj.

— Chu vi skribis al shi pri la kondichoj, kiujn mi metis?

— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.

— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?

— Absolute certaj.

— Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi che mi?

— Jes.

— Kaj mi havos apartan chambron, apartan servantinon, chevalojn por veturpromenado, kiam mi volas, kaj du monatojn da libertempo?

— Chiujn chi tiujn kondichojn sinjorino la grafino konsentas.

— Bone do, diris la francino levighante, — post kelke da tagoj mi venas, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. Tamen se shi post unu semajno ne alvenos au ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.

Shi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.

Che la sojlo shi surshovis sur la kapon la puncan kapuchon kaj, malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazau envion. Audante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, shi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta chambro, servantino, chevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondichoj, kiel felicha, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne shajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cent spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon che mi...

Sinjorino! — shi diris laute, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.

Zminska meditis momenton.

— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ghi ne estas ankau facila, kaj krom tio mi dubas, chu ghi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkasheco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskau nenia muzika klereco, vi povus farighi instruistino nur por komencantoj.

— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.

— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.

Marta ne hezitis ech unu momenton.

— Mi konsentus tian pagon, — shi diris, — se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.

La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antau momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmighis.

— Ha! — shi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon...

— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablajhon.

— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi ech la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.

Marta rigardis la parolantinon kun miro.

— Sinjorino, — shi diris post momento, — la personon, kiu jhus foriris de chi tie, oni akceptis ja kune kun shia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondichoj. Chu shi estas tiel alte klera?

— Ne, — respondis Zminska, — shia klereco estas tute ne granda; sed shi estas fremdlandulino.

Trans la bushon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la dauro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj shiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaghon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazau diris “Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?”

Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loghejeto che la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj shirmis antau shi chirkaue la mondon; shi venis el regiono, en kiu regas antaue naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; shi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias... Shi ne sciis, au shi nur pase, preterfluge apenau ion audis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis shin nun kun iom da ironio, diris al shi tiu virino kun la punca kapucho, shi, kiu akre parolas, laute krias, metas la piedojn sur la seghon, shi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistajho, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskighas chiuj niaj infanoj, estas bovo.

— Se vi, sinjorino, povus disighi de via filineto, se vi ie shin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.

— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi disighos de mia infano, mi ne donos ghin en fremdajn manojn... Shi estas chio, kio restis al mi sur la tero...

Tiu chi ekkrio kontrauvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ghian nekonvenecon kaj sencelecon. Shi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.

— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn...

— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la loghejo.

— Jes, sinjorino; kaj ankau de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis chion chi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn...

— Ghi nenion utilus al vi, — interrompis Zminska.

— Kial, sinjorino?

— Jes, char nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis...

Marta per larghe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; chi tiu post momenta halto aldonis:

— Char per tiuj objektoj sin okupas preskau ekskluzive viroj.

— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?

Zminska levis kontrau la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazau diris denove: de kie do vi venas? kaj voche shi diris:

— Vershajne tial, ke la viroj estas viroj.

Marta venis el la regiono de felicha virina senscieco, tial shi por kelke da minutoj enpensighis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en shia vivo la sociaj komplikajhoj kaj problemoj aperis antau shiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur shi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al shi lernigis.

— Sinjorino, — shi diris post momento, — shajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ghi respondu al la bezonoj de la jam maturighanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...

— Tiujn komencojn ordinare instruas ankau la viroj... interrompis Zminska.

— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.

— Kaj al knabinoj ankau, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensighis.

— Sekve, — shi diris post momento, — kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?...

— La lingvoj, artoj...

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al shi ankorau unu akiran rimedon, pri kiu shi ghis nun ne pensis.

— Artoj, — shi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam ech laudadis miajn pentrajhojn.

— Certe, — shi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...

— Kial, sinjorino?

— Vershajne tial, ke pentrado estas mallauta kaj muziko estas lauta... Por chiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provajhojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ghi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu au du lecionojn...

— Tre lerta en la pentrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankau ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ghi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ghiaj plej elementaj reguloj.

— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, — diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektighis chiam pli forte sub la influo de chiam pli turmenta sento.

— Kial, sinjorino? — mallaute demandis la juna virino.

— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.

— Pardonu, sinjorino, — shi diris post momento, levante sian vizaghon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, — pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ghis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas chion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu shajnis al mi, ke mi ghin havas, protestas kontrau tiuj multaj neeblajhoj, kiujn vi al mi montras, char ghi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kauzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo au morto, ghi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano... Miaj pensoj konfuzighas... mi dezirus ghuste jughi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas... mi ne komprenas...

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis shin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine shiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo. Shi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur shia severa frunto aperis kelke da movighantaj sulkoj, malgaja rideto montrighis por momento sur la ordinare indiferenta busho. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de shi tute, sed ghi farighis travidiga; tra ghi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paghon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Shi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur shi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.

— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — shi komencis per vocho malpli seka, ol kiel shi parolis ghis nun, — vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi farighis estrino de chi tiu institucio, konstante venadas chi tien virinoj de diversaj aghoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, char mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al chiu klarigos ilin sufiche la necesaj bataloj, la neeviteblaj disrevighoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

Ia maldolcha ironio sonis en la vocho de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizagho, kiam shi parolis tiujn vortojn. Shiaj okuloj chiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizagho de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin chiujn havas ankorau antau si. Marta silentis. Shi estis dirinta la veron: la pensoj konfuzighis en shia kapo kaj neniel povis klarigi al shi tion, kio subite aperis antau shia imago, okupis shian tutan atenton. Nur unu aferon shi vidis klare kaj precize: shi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur klinighi, por ghin akiri. Kaj ankorau unu aferon shi vidis klare kaj precize: la blankan vizagheton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis shian koron, kiel senchesa, trudigha rememoro pri ia granda, urgha, neforpelebla bezono...

— Vane vi strechas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, char vi ne vivis ghis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaue de fraulinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj chio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ghi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la dauro de nau jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de chiuj flankoj vin chirkauos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufichan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontrau grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, au ian efektivan kaj energian talenton. Chiu elementa sciado kaj nesufichaj kapabloj akiras au absolute nenion, au maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — por humiligoj. Mezo chi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serchatecon. Se shi staras unu au du shtupojn malpli alte en la sciado au en la talento, tiam shi chion havas kontrau si — por si shi havas nenion.

Marta auskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe shi auskultis, tiom pli farighis videble, ke ankau en shia kapo kolektighas tiaj samaj pensoj, en la bushon pushighas vortoj.

— Sinjorino! shi diris, — chu ankau chiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?

Zminska ekridetis mallaute,

— Chu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribajhon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistachoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?

— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankorau unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ghis la fino kaj por aliaj ghi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribajhojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj chion, chion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?

Marta parolis tion per busho tremanta. Shi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpushighis el shia busho, estis demandoj, kiuj shiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malricha virino, shovighadis antau shin kiel shildo, kiu devas defendi shin kontrau — morto per malsato!

Zminska levis iom la shultrojn kaj diris malrapide:

— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke vershajne pleje kaj antau chio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.

La granda brilo de shiaj okuloj, kiun antaue kauzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kashighis nun malantau du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Shiaj manoj interplektighis kvazau malgrauvole.

Ludovikino Zminska levighis. En la antauchambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.

— Mi faros chion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ghin tre baldau. Ghenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ghian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, ech tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas au volas sin okupi per ghi tia multego da virinoj, ke tiu chi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ghi malfaciligas kaj por la plimulto ech neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros chion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ghi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankau mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni chi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.

Dirante chi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ghis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, char en la chambro aperis nova virina figuro.

Marta foriris. Shi malsupreniris la shtuparon malrapide. Shi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antau unu horo iris tiun saman vojon, sed shi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, shi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn pashojn. En tiu tago shi devis ankorau multe fari.

En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu trovighis shia loghejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al shi tagmanghojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondicho de malgranda alpago oni konsentis sendadi al shi tagmanghojn en la mansardon por malgranda servisto. Oni postulis nur antauan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiche granda por Marta, kies tuta havo estis chirkau tridek spesmiloj.

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun richecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu chi sento ankorau pligrandighis en shi, kiam, enirinte en la loghejon de la domadministranto, shi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la chambreto kaj ghiaj meblajhoj. Ankorau antau tio shi achetis en la butiko de necesajhoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Chio chi tio kune forprenis kvaronon de shia havo.

Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la chambreto, ghoje ekkriis, kiam shi audis la shlosilon turnighantan en la seruro. Shi jhetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris shian vizaghon per kisoj.

La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elvishighas el ilia memoro. La hieraua tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis au farighis antau kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antau iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.

La mallargha radio de lumo, kiu penetris en la mansardan chambreton tra la malgranda fenestro, ghojigis shin, la kameno kun la fumkolorigita profundo shin scivoligis kaj interesis, shi faris konatecon kun la novaj meblajhoj, shi ridis pri la du seghoj, che kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj shi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn shi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu shi pasigis la tutan matenon, amasigis en shia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj lauta pepado eligadis antau la patrino.

La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hierau, kiam Janjo ankorau memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malghoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj shi vivis ghis nun, kaj de chiuj belaj objektoj, kiujn shi kutimis vidi, shi plorante rifuzadis manghon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizagho de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus chion, kio ankorau restis al shi, por aperigi rideton sur shia malgranda busheto, rugheton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiau la arghentosona ridado de la infano kauzis al shi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do shanghighis en shia situacio? Shi estis soleca kiel hierau, malricha kiel hierau, sed inter la hierau kaj hodiau staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon, shi pli precize ol iam antaue faris kalkulon pri si mem. Hierau shi estis certa, ke, antau ol pasos dudek-kvar horoj, shi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al shia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al shi atendi, ne difinante ech la tempon de atendado, atendi ion, kio en chiu okazo devos esti tre malgranda.

— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!

Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidighis nigra autuna nokto kaj la granda urbo senchese bruis.

— Kia amaso! chiuj sociaj klasoj, aghoj, nacioj pushighas tie, tra kie mi intencis iri! Chu mi trabatos al mi vojon meze de chi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?

Che tiu chi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Shi deturnis rapide la kapon kaj jhetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazau shi subite ektimus pri shi, kvazau shi subite ekvidus ian teruran dangheron, kiu pendas super shia infano.

Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj pashoj marshis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizagho de la juna virino estis ghoja. Homoj shirmis sin per pluvombreloj kontrau la pluvo, per manteloj kontrau la malvarmo, sed shi, per nenio sin shirmante, indiferenta kontrau la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta shi sendube estus en tiu momento kontrau ghiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj.

Ankorau neniam, depost la tempo, kiam shi ekloghis en la alta mansardo, la pasado de la mallargha, malpura, malluma, trietagha shtuparo estis por shi tiel facila; shi ridetis, kiam shi eltiris el la posho la pezan kaj rustan shlosilon, kun rideto shi transpashis, preskau transsaltis la sojlon de la chambreto, genuighis, malfermis la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de ghojo jhetis sin al shi renkonte. Shi forte alpremis la bushon al la frunto de la knabineto.

Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — shi apenau eldiris; shi volis diri ion plu, sed shi ne povis: du larmoj defluis sur shian ghoje ridetantan bushon.

— Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? — ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.

Marta ne respondis; shi rapide levighis kaj rigardis en la nigran profundon de la kameno. Nur nun shi eksentis, ke shi estas malseka, ke en la chambro estas malvarme.

— Ni povas hodiau fari al ni fajron sur la kameno, shi diris, prenante el malantau la forno la solan tie trovighantan faskon da ligno.

Janjo eksaltis de ghojo.

— Fajron! fajron! — shi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ghin sur la kameno!

Kiam la flavaj flamoj levighis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disvershis en la chambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidighis antau la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.

— Janjo! — shi diris, klinighante al la pala vizagheto; — vi estas ankorau malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malricha, tre malghoja. Shi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj shi jam ne havus por kio acheti nek tagmanghon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiau oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al shi... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiau estu al ni varme kaj gaje...

Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke shi ricevis por shi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, shajnis al Marta kvazau malfermighinta antau shi fosejo de richajhoj. En tiu sama chambreto, en kiu shi nun loghis, kontentigante siajn bezonojn tiel same shpareme au eble ankorau pli shpareme ol ghis nun, shi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Shi povis vivi! Tiuj chi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankorau hierau informighadis, kie kaj al kiu shi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.

Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antau shi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino. “Se, — diris Zminska, — en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankau postuli kondichojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi.”

Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikighis la du vortoj “konscienca kaj kapabla”.

La unua el tiuj du vortoj kauzis al shi nenian timon au dubon, la duan shi, mem ne sciante kial, penis forpushi de si; shi deziris forgesi ghin, kvazau ion, kio povus malserenigi al shi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco.

En la difinita horo Marta eniris en unu el la loghejoj, kiuj trovighis che la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj sufiche multekoste aranghita saloneto renkontis shin virino ankorau juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun tenigho vigla kaj plena de charmo, kun vizagho esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Shi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post shi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranghitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan lachon, kun kiu shi antau momento vershajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loghejo de siaj gepatroj.

— Vershajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — diris la mastrino de la loghejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al shi unu el la brakseghoj, kiuj staris apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hierau multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere ghojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Chi tiu sinjorino estas tiel bona, ke shi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al shi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel che fraulino Dupont!

La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen la ech plej malgranda konfuzigho, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.

En tiu sama momento en la antauchambro eksonis la sonorilo; tamen en la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskau tute shirmanta la pordon de la najbara chambro, movetighis kaj en la fendo, kiu farighis inter la pezaj faldoj de la punca shtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizagho vira, char super ili oni povis vidi ankau pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizajho, kaj pli malsupre montrighis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen chio chi tio estis apenau videbla inter la densaj faldoj de la shtofo, kaj ghi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo.

La mastrino de la loghejo daurigis sian interparoladon kun Marta.

— La lasta instruantino de mia filino, fraulino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris che shi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankau min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori, dum chirkau ni trovighas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serchas laboron kaj tiel malfacile ghin trovas. Al chiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, largha, plena, ke ghi ampleksu chiujn branchojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ghin posedi.

Marta silente salutis kaj levighis.

— Se vi, sinjorino, volas jam de hodiau komenci la lecionojn — diris la mastrino, ankau levighante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordkurteno, malantau kiu samtempe kun la levigho de la ambau virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino.

La kabineto estis aranghita pli modeste ol la salono, tamen en ghi regis bona gusto kaj komforto. Che unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie chi jam sentis sin che si kaj, levante la belajn okulojn al la vizagho de la estonta instruantino, kun serioza mieno alshovis al la tablo oportunan brakseghon kaj metis antau ghi kelke da libroj kaj sufiche grandan nombron da dikaj kajeroj.

Marta tamen ne tuj sidighis. Shia vizagho, kiu post la jhus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaue, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensigho, la palpebroj mallevighis, la manoj, per kiuj shi alkrochighis al rando de la tablo, iom tremis. Shi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizagho kaj tenigho. Oni povus diri, ke shi meditas pri la jhus auditaj vortoj de la patrino de shia lernantino, au shi mem faras al si ian demandon, serchante por ghi respondon en sia prudento au konscienco. Kiam shi levis la rigardon, shiaj okuloj renkontighis kun la sur shi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu chi rigardo en la dauro de momento laukuris de la piedoj ghis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ghi haltis iom pli longe sur la largha blanka rubando, kiu per funebra strio borderis shian nigran veston, kaj fiksighis nun sur shia pala enpensa vizagho kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.

— Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallautigita, mola vocho, — eble pro la patrino, au la patro...

— Pro la edzo, — mallaute respondis Marta, kaj shiaj palpebroj denove mallevighis malrapide kaj peze.

— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en shia vocho sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece felicha sentas chiufoje, kiam shi audas, ke iu perdis tian felichon, ke sekve ankau shia felicho certe ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn?

Chi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

— Mi havas filinon, sinjorino! — shi respondis; kaj kvazau tiuj vortoj frapus shin per ia subita, ordona rememoro, shi sidighis sur la segho, kiu antau momento estis donita al shi, kaj per la manoj ankorau iom tremantaj shi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antau shi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaua instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj trovighantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilajhojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta vishis per la mano siajn okulojn, kvazau shi volus klarigi sian rigardon au forpeli de si ian trudigheman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, shi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Maria Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, shi intencis sidighi kun ghi che malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disshovighis kaj malantau ghi audighis bonsona vira vocho:

— Kuzino Marinjo! mi petas vin chi tien por unu minuto.

Mario trapasis mallaute la chambron, ankorau unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizagho de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kashitan malantau la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aghon de chirkau 26 jaroj, maldika, gracia, vestita lau la lasta modo, kun bruna mallargha vizagho, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksterajho de tiu chi homo estis agrabla kaj che la unua rigardo ech interesa. Antau chio frapanta en ghi estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazau senpacience sin elpushanta kaj kaprice ekscentra. Chi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis ech kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, chirkau la busho, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plachivolaj, jen petolaj, jen shercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo shanghighadis, akceptante chiam alian esprimon de sprito, de sherco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Chi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizagho, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskau infana malseriozeco de liaj ridetoj.

En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizagho turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantauen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaghesprimo, kiu signifis ankau teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.

— Alechjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencajho ghi estas?

— Diino! — ekkriis la juna homo duonvoche, ne shanghante la pozon nek la vizaghesprimon. — Diino! — li ripetis, kaj kun ghemo lau la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.

Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen shi levis la shultrojn, kaj, sidighante sur la sofo kun laboro en la mano, shi diris kun teno de facila riprocho:

— Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Alechjo!

Che tiuj chi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.

— Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaue, — mi estis tiel ravita! ho!

Li sidighis sur shego apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.

— Kia nova strangajho enflugis al vi en la kapon? — shi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kashi rideton. — Chu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke shi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.

— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekghemo; — ghuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon...

Che la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. Mario shajnis duone ridigita, duone mirigita.

— Kio? — shi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?

— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas shin reghino de chiuj miaj diinoj.

— Kaj kie vi shin vidis, ventulo?

— Venante al vi, mi sciighis en la antauchambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno... Sed sen shercoj, kia bela persono shi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reghino!

— Alechjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — shi estas videble ia malfelicha virino: shi portas funebron pro la edzo...

— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli charmaj estajhoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizagho pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizaghojn kaj sentimentalajn okulojn che la virinoj

— Vi babilas sensencajhon! — diris Maria, levante la shultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgrau via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malshatado de virinoj...

— Malshatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo...

— Diinoj, da kiuj vi havas sufiche multe.

— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu...

— Estas jam sufiche, — Alechjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, — vi scias bone, kiel min malghojigas la direkto de via menso kaj koro...

— Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis la juna homo, forshovante sin kune kun la segho, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazau por pregho; — por bela busheto de virino nenio malpli konvenas ol prediko...

— Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ghis vespere...

— Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la leghoj moralaj, filozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidachadon super via Jadvinjo.

— Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial en chi tiu tempo de la tago vi estas chi tie?

— Kie do mi devus esti, se ne che viaj piedetoj, kara kuzino?

— En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska.

La juna homo faris sopiran ghemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston.

— En la oficejo! — li diris mallaute, — ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Chu mi estas haringo? diru al mi, chu mi efektive estas simila al haringo?

Elparolante chi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larghe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendigho kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskau lauta rido.

Tamen baldau seriozeco anstatauis che shi la momentan gajecon.

— Vi ne estas haringo, — shi diris, rigardante la laboron, kiun shi tenis en la mano, vershajne pro timo, ke shi denove ne ridu, — vi ne estas haringo, sed vi estas...

— Mi ne estas haringo! — ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, kvazau post granda timegigho, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj char mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokighi en la oficejo, kiel haringo en la barelo...

— Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ghiajn taskojn. Chu oni povas tiel konstante faradi facilanimajhojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaghe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankau ne mankas al vi. Se pasos ankorau kelke da jaroj da tia vivo, vi farighos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe...

Shi haltis, kaj kun esprimo de vera malghojo shi mallevis la vizaghon al la laboro. La juna homo elrektighis kaj diris kun soleneco:

— Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ghi kelkan esencon moralan, kaj banita en ghi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!

— Alechjo! — diris la mastrino levighante, — hodiau vi estas ankorau pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!

— Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! fi donc! c’est mauvais genre! La edzino de literaturisto en la kuirejon! shia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj shi iras en la kuirejon!

Tion dirante, li levighis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon.

— Fratino! — li ekkriis ankorau unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu min!

Mario ne returnighis kaj estis jam apud la pordo de la antauchambro. Tiam la juna homo alsaltis al shi kaj kaptis shian manon.

— Chu vi koleras min, Marinjo? Chu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Chesu! Chu mi volis vin ofendi? Chu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi plibonighos, vi vidos, mi nur antaue iom maljunighu! — Dirante chion chi tion, li kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj au rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malghojo, sentemeco, plachemeco, ke, rigardante ghin, oni povis ridi, au foriri, levante la shultrojn, sed koleri tiun grandaghan infanon oni absolute ne povis. Tial ankau Mario Rudzinska, batalante momenton kontrau la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto.

— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu shanghighi, Alechjo...

— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu shanghighi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, ghi la lupon en la arbaron... tiras...

Dirante la lastan vorton, li kuntirighis kiel infano, kiu nekuraghe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.

— Chu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.

— Jam ech unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anghelo gardanto shirmas per flugiloj de pia prizorgado! — ekkriis Alechjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al shi, fratineto? Chu ne vere, vi prezentos?

— Mi ne havas ech la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.

— Mia kara! mia charma! mia sola! prezentu min al shi, kiam shi eniros chi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de chiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona...

— Kaj samtempe granda sentaugulo!

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Alechjo staris momenton apud la pordo, kvazau shancelighante, chu li devas resti au iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, starighis antau la spegulo, ghustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, chesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forshovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantau la pordo oni audis la vochon de la malgranda Jadvinjo:

L’imparfait du subjonctif! mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l’imparfait du subjonctif?

Respondo venis ne tuj. Oni audis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino serchis en libro la respondon, kiun shi devis doni al sia instruatino.

Du passé défini de l’indicatif. — diris Marta post momento.

Alechjo rektighis, levis supren la okulojn kaj mallaute ripetis:

De l’in-di-ca-tif! kia anghela vocheto!

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita por skribado, kaj nur post kelka tempo shi lasis sin denove audi:

Batau! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u au a-u?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

— Ho! — diris Alechjo al si mem, — iel malfacile iras la afero che mia diino! videble shi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saghulachino... au eble shi revas... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj starighis che la fenestro; sed apenau li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis:

— Kion mi vidas! fraulino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ghin per forta pusho, renkontighis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.

— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antauchambro, — kien do vi tiel flugas? Chu al la oficejo?

— Mi vidis tra la fenestro fraulinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — shi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari achetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun shi...

— Chu vi timas, ke fraulino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi shin ne prizorgos? ...

— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro shi povas perdi en la vojo. Ghis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon...

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la shtuparo.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian chambreton en la mansardo. Forlasante ghin, shi havis vizaghon viglan, pashon facilan, kun rideto shi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante shin, kiel shi, en la tempo de shia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seghoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; shi revenis per malrapidaj pashoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensigho sur la vizagho. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano shi respondis per apenau tushanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.

— Panjo! — shi diris, chirkauprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — chu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.

Chi tiuj ambau estajhoj de malsamaj aghoj tiel interkonformighis reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano lau la esprimo de la vizagho kaj la forteco de la kiso divenadis la malghojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed chi tiun fojon Janjo demandadis vane, shia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensighis, ke shi ne audis ech shian vochon. Post kelka tempo tamen Marta levighis.

— Ne, — shi diris mallaute, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, — shi diris plue, kaj post momenta pripenso shi malfermis malgrandan ligpakajhon, elprenis el ghi ian objekton, chirkaukovris ghin per la tuko kaj eliris en la urbon.

Kiam shi revenis, shi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo.

Vespere en la chambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antau ghi super malfermita libro sidis Marta. Shi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paghojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuzighis antau shiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, au eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, chiujn fortojn de sia memorado, por en la dauro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte strechita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontrau la tuta pasinteco kaj superpezos ghin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Shi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis tenighi longe. Shia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta strechigho nepovebligis chiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankorau nedifinitan sed jam mordantan maldolchecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de chiuj sur la tero, komencis kompreni, ke shi trompighis rilate sin mem, ke shia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni richajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta strechigho de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksighu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enshutas en ilin.

Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si chian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, shi obstine ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel shiprompighulo, kiu batalas kontrau la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambau manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson: mi restos sur la suprajho!

Nun kiel antaue, dum la longaj autunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj levighadis kaj mallevighadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne auskultis, timis auskulti ilin, char ili vekis en shi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estajhon, kiu sentas senhelpan enighadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan.

Nun en la mezo de la nokto shi marshadis en la chambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun rugho sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la shultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun busho senchese murmuranta fremdajn vortojn, cherpitajn el tiu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazau per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finighoj, signoj, ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la verko de Chapsal kaj Noel, kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta ripetadis de vespera krepusko ghis noktomezo, ofte de noktomezo ghis tagigho, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo chiutage oscedas miloj da infanoj.

Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la chambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en shia busho signifon tragedian. Shi batalis kun chio, kio estis chirkau shi, plej precipe kun tio, kio estis en shi mem, kaj de tiu obstina batalado shi ricevis nenion, au preskau nenion.

Shi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaua tago ofte ruinigadis kaj jhetadis en abismon de forgeso tion, kion shi kun granda malfacileco sukcesis atingi hierau: la sciado alproksimighadis kaj retirighadis, donadis pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la manojn, kiel senmova statuo kun shtonigita vizagho shi sidadis super la libro en la dauro de tutaj horoj; shi levighadis, per febraj pashoj trakuradis la chambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis en ghi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen la morgauan tagon, vekighinte, diri al si: mi ankorau nenion scias!

— Tempon! tempon! — ofte kriadis en la penso la juna virino, kalkulante, kiom da linioj shi povas ellerni chiutage, au kiom da paghoj chiusemajne. — Se mi havus antau mi du jarojn, unu jaron, au almenau kelke da monatoj da tempo!...

Sed la tempo, kiu iam estis por shi tiel malavara dum shia senlaboreco kaj ripozado, nun pelis shin per teruro de malsato, malvarmo, honto, mizero. Shi deziris ekposedi kiel sian absolutan proprajhon almenau unu jaron, dume jam la morgau ne apartenis al shi. Morgau shi devis jam scii chion, kion apenau jaro au serio da jaroj povas ellernigi; shi devis, se shi ne volis, ke el shiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis jam por shi tempo favora por lernado, kaj tamen shi lernis...

Jam estis finighanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loghejon che la strato Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loghejo renkontadis shin chiam ghentile, paroladis al shi amike, ech kore, sed al la koreco alighadis chiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte ech de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian instruistinon restis chiam ghentila, kiel bone edukita infano, sed el shiaj movighemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo, elflugadis ironia radieto, sur la fresha busho aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen sufiche montranta internan kontentecon au miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino, au diras al si interne sed mi ja estas pli scianta ol shi!

Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laborajho en la mano, kiun shi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la felicha virino en tiu tago estis iom nebulita, shiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.

— Chu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiau en tiel malgajan humoron? — eksonis vira vocho apud la fenestro.

Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.

— Mi estas efektive tre afliktita, Alechjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj shercoj...

— Ho! ho! ho! ho! — diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu li ghis nun shirmis al si la vizaghon; — kia soleneco de parolado! Kio do farighis? Chu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Chu al la malgranda Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Chu la pudingo el pomoj ne sufiche elbakighis? Chu... — La juna homo faris tiujn demandojn kun sia ordinara komika emfazo en la vocho, sed subite li chesis paroli, levighis, aliris al la kuzino, sidighis apud shi kaj en la dauro de minuto rigardis shian vizaghon kun pli longa kaj pli profunda atento, ol kiom oni povis atendi de tiel movighema kaj ventanima estajho.

— Ne, — li diris post momento, — ghi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava... kio estas...

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la vocho. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ghin al sia busho.

— Nu, — li diris, rigardante al shi en la okulojn, — kio estas, kio vin tiel afliktas? diru...

En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankau Mario rigardis lin amike.

— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Alechjo, kaj ke mia malghojo vin sincere afliktas. Volonte mi ghin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn shercojn.

Alechjo elrektighis kaj almetis la manon al la koro.

— Parolu kuraghe, mia fratino! — li diris, — mi auskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena segho, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona anghelo-konfesprenanto... Mi vin auskultos kun preteco por chio... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, au la birdon parolantan, mi iros serchi ilin trans la montoj kaj maroj... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazeto au la busheto, mi tuj kunvokos chiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manghas... Se iu vin ofendis... mi vokos lin al duelo au... au mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi chion chi tion faros kaj plenumos, mi jhuras per chiuj belaj okuloj de chiuj miaj diinoj... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!

Dum la juna homo parolis chion chi tion, lia hhameleona naturo kovradis al li la vizaghon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide shanghighantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al shi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambau.

— Cetere ghi ne estas afero tiel eksterordinare grava, shi diris post momento de shancelighado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto au sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedauras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantau tiu chi pordo...

— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokululinon? Nu! dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfelicho...

— Ghi estas efektive malfelicho, sed koncernanta ne nin, sed shin...

— Malfelicho, efektive? nu, tiam ankau mi iom bedauros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis farighi al shi? Chu shi vidis en songho la formortintan edzon? chu...

— Lasu la shercojn, Alechjo! shi estas, kiel vi vidas, virino pli malfelicha, ol kiom mi en la komenco opiniis... malricha, kaj videble nenion povoscias...

Alechjo larghe malfermis la okulojn.

— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfelicho! ha! ha! ha! beau malheur ma foi! Tia juna kaj bela...

Li subite silentighis, char la punca pordokurteno forshovetighis kaj en la salonon eniris Marta. Shi eniris, faris kelkajn pashojn antauen kaj starighis kun mano apogita sur brako de braksegho. Shi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en shia brusto, kovris shiajn palajn vangojn per bela rugho; antau unu au du minutoj, en atako de ia granda doloro, shi vershajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, char du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur shia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la rugho sur la vangoj. Kiam shi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, shia tenigho esprimis nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis sufiche jheti sur shin nur unu rigardon, por diveni, ke shi decidis nun fari ion, kio havis por shi grandegan gravecon, fari ian pashon, kiun shi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de chiuj fortoj de sia volo. Fine shi levis la kapon kaj alpashis al la mastrino de la loghejo.

— Chu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu che la eniro de la juna vidvino levighis kaj penis aperigi senghenan rideton.

— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallauta, sed firma vocho, — mi finis la hodiauan lecionon kun fraulino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ghi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino...

Sur la vizagho de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al shi, che tiu memvola rifuzigho, eldiri vorton, pri kies eldiro shi jam de longe pensis.

— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?

— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallaute, — char mi ne scias instrui.

Dirante tion, shi mallevis la okulojn; la rugho, kiu kovris shiajn vangojn, levighis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaghon per esprimo de premanta honto.

— Mi eraris pri mi mem, — shi diris plue; — farighinte malricha, mi komprenis, ke mi devas labori... mi audis, mi vidis, ke malrichaj au malrichighintaj virinoj plejparte farighas instruistinoj... tial mi pensis, ke ankau mi en chi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, char mi parolas en ghi sufiche korekte kaj facile. Nun mi konvinkighis, ke bona parolado ne estas ankorau tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ghin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis... Tio estis fragmentaj, suprajhaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ghis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraulino Jadvigo povoscias multe pli ol mi.

Shi silentighis por momento, kvazau shi bezonus denove kolekti siajn fortojn.

— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — shi diris, — tamen, kiam mi konvinkighis, ke mi ne povas rapide ellerni chion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontrau mia konscienco... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antau chio kaj preskau ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke shia instruado estu largha kaj fundamenta, ke ghi ampleksu chiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas ech revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankorau sendanka, se mi...

Tiam Mario ne permesis plu al la malfelicha virino paroli. Shi kaptis ambau shiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, shi diris:

— Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disighi de vi. Eble almenau mi povas per io esti utila al vi... mi havas konatojn, rilatojn...

— Sinjorino, — diris Marta, levante la okulojn, — mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori...

— Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? — rapide demandis la mastrino.

Marta longe silentis.

— Mi ne scias, — shi fine diris per mallauta vocho, — mi ne scias, kion mi povoscias, chu mi ion bone povoscias.

Che la lastaj vortoj shiaj palpebroj mallevighis; en la vocho tremis profunda humiligho.

— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ghuste nun serchas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al shia filino.

Marta neante skuis la kapon.

— Ne, sinjorino, — shi diris, — en la muziko mi estas ankorau dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensighis. Shi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazau shi timus, ke tiu virino ne foriru de shi sen ricevo de konsilo kaj helpo.

— Eble, shi diris post momento, — eble vi laboris almenau iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado...

— Sinjorino, — interrompis Marta, — miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel suprajhaj, ke ili estas preskau nenio...

Shi iom shancelighis kaj post minuto diris plue:

— Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado...

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.

— Kun chi tio, — shi diris, — estas plej malfacile... malmulte da homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ghin viroj... Jam tia estas la kutimo.

— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas al mi nur diri al vi adiau kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektushis shian manikon. Tio estis la gaja Alechjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaghesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizagho de la juna vidvino, kiu ech plej malmulte ne atentis lian cheestadon. Eble, enirante en la salonon, shi lin vidis, sed kion povis interesi shin unu homo pli, kiu estos atestanto de shia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis shi mem? Kion povis shin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas shin en la momento, en kiu shia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de shia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu shin atendas? Tial Marta ne atentis la cheestadon de la juna homo, Mario ghin forgesis, kaj, sentante, ke iu shin tushete tiras je la maniko, shi turnis la vizaghon kun iom da miro. Shi miris ankorau pli, kiam shi vidis la fizionomion de Alechjo. Liaj movighemaj okuloj estis nun plenaj de malghojo, la busho, sur kiu oni ordinare chiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj ech iom kvazau seriozan.

— Marinjo! — diris mallaute la juna homo, — via edzo laboras che unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni...

Mario ekplaudis per la manoj.

— Vi estas prava, — shi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!...

— Sed oni devas tion fari tuj! — ekkriis Alechjo jam kun sia ordinara vigleco, — ghuste hodiau estas kunsido en la redakcio...

— Kaj mia edzo estas en la kunsido...

— En la kunsido oni plej facile povus informighi pri tio...

— Mi tuj skribos al mia edzo...

— He, kian sencon havos skribado! tio dauros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido...

— Iru, iru, Alechjo...

— Mi iras, mi rapidas, mi flugas! — ekkriis la juna homo, kaptis la chapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ghin sur la kapon ankorau antau la pordo, forgesante diri adiau al la du virinoj, li elkuris en la antauchambron. Tie li jhetis la palton sur la shultrojn, kaj, kriante ankorau unu fojon — mi kuras, flugas, rapidas —, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la shtuparo tiel same, kiel li faris antau unu monato, kiam li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.

Mario ne eraris, kiam shi havis la konvinkon, ke shia kuzo posedas bonan koron, tial shi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj ghis la sojlo, poste shi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankorau pli ardanta rugho sur la vizagho. Shi ne povis ne vidi, ke shi vekis kompaton ne sole en chi tiu virino, kiu antau momento premis shiajn manojn, sed ankau en tiu juna homo, kiun shi preskau tute ne konis, char shi apenau kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo shi estis objekto de homa kompato, shi preskau mem ghin elvokis, eviti ghin au forpushi ghin shi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen chi tiu sento, kiun oni montris al shi, sento per si mem bona, falis sur shian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ghin malsupren... Shi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, char tiu interparolo che homoj tute fremdaj por shi elvokis simptomojn de kompato al shi... Tra shia kapo trakuris la penso, ke shi devis esti pli forta, pli kashema, pli sindetenema, shi havis tian senton, kvazau en chi tiu momento forfalus parteto de shia persona kaj homa indeco, kvazau shi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj intershanghis inter si frazojn, kiuj koncernis shin, kiam la juna homo elkuris el la chambro, por porti al nekonataj, de shi neniam viditaj homoj peton en shia nomo, tiam naskighis en shi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri:

— Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, shtopis la vochon en la brusto de la juna virino, ondo da sango jhetighis en shian kapon, kaj tamen shi ne submetighis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de shia estajho eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskighanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu chi sento kreskis en shi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!... — shi pensis. — Se mi ne havus infanon!

— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon... Eble vi lasos che mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

— Se vi permesos, — shi respondis, — mi venos chi tien mem, por informighi.

En la unua momento shi volis doni sian adreson, sed tra shia kapo trakuris la penso, ke la juna felicha virino povas forgesi shin. Shin hontigis la kompato, kies objekto shi estis, sed ankorau pli shin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antau shiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos shin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ghi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstatau ghi estus chi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa estas tio, ke Marta pensis au antausentis, ke la sola garantio por la vivo kaj sano de la sola objekto de shia amo, de shia infano, la sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de shia malricha chambreto kaj shiajn se ne altajn, tamen purajn kaj honestajn revojn kaj pensojn — estis laboro, donanta laborenspezon. Eble Marta eraris; nur shia estonteco estis pruvonta la verecon au erarecon de tiu shia opinio.

Post ankorau kelke da intershanghitaj vortoj Marta Swicka diris adiau al la mastrino de la loghejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.

— Sinjorino, — shi diris iom nekuraghe, — jen estas la shuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

— Vi nenion shuldas al mi, — shi diris, — char mi absolute nenion lernigis al via filino.

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis shian manon, premis ghin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la chambron. Kial shi foriris tiel rapide? Eble shi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Shi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al shi, ne apartenas al shi, ke shi per nenio ghin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se shi ghin akceptus, shi farus agon nehonestan. Tial shi ghin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro shparemeco ne lumigante la lampon en sia chambreto, shi che la malforta lumo de la finighanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie trovighantajn malgrandajn monerojn; kiam shi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufichi apenau por kelke da tagoj, shi havas jam nenian alian, kaj chi tiu estas restajho de la sumo, kiun shi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn shi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al shiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la chambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj shi devis tion rifuzi, char la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ghia pligrandigo shi nun ne povis ech revi; kiam fine chirkauis shin nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon, — tiam antau shiaj okuloj, elvokita de ia mistera forto de la imago, pretershovighis la eleganta koverto, ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj interne. Marta desaltis de la segho kaj eklumigis la lampon. La fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed en la kapo de Marta restis post ghi ia nedifinebla teruro.

— Chu povas esti, ke mi bedauris tion, ke mi ne faris malhonestajhon?

Chi tiu profunde hontiga penso vekis en shi reakcion de la spirito, novan strechighon de la momente falinta energio. — Shajnas al mi, — shi diris al si, — ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni ech trovadis en mi sufiche grandan kapablecon por desegnado... Tiun taskon, se oni nun donos ghin al mi, mi ja vershajne bone plenumos! Mia Dio! Kiel fervore mi penados, ke chi tiun fojon la laboro ne elglitu el miaj manoj. Kaj la fakto, ke ghin donos al mi homoj fremdaj, pro kompato, pro kunsento? kian do gravecon ghi havas? Tio ne devas min humiligi! Mi estas ankorau tro fiera! Estas vero, ke mi ofte audis, ke malricheco povas iri kune kun fiereco, sed tio vershajne estas nun teorioj, mi nun konvinkighas, ke estas alie!

Chi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan tagon matene shi iris malsupren kaj nekuraghe frapetis la pordon de la loghejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis shin en chambro bone varmigita kaj komforte aranghita.

— Sinjoro, — diris Marta, — post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loghejo kaj la mebloj.

— Jes, sinjorino, — respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda.

— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankorau ne havos la eblon enporti tiun pagon...

La vizaghesprimo de la administranto montris che tiuj chi vortoj sufiche videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizaghon de la juna virino kaj respondis post minuta medito:

— Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loghejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi ghin al vi che la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ghi ripetighus...

— Sinjoro! — vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun rugha vizagho kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldau shi revenis en sian chambreton, alportante en tuko diversajn ajhojn, achetitajn en la urbo. Shi ne povis jam preni tagmanghojn el la restoracio, shi ech faris al si riprochojn, ke shi prenadis ilin ghis nun, char shi elspezis por ili pli, ol shi povis elspezi. Pri si shi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj shin chirkauis, kaj la celon, kiu staris antau shi, la kvanto kaj eco de la mangho, kiu devis subteni shian vivon, ne povis okupi grandan lokon en shiaj pensoj. Shi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj chiutage shi povos dum kelka tempo sufiche subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita chambro, bezonis nepre almenau unu fojon en tago varman manghon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al shi, achetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

— Anstatau matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, — shi pensis, — kaj samokaze mi kuirados chiutage por Janjo iom da varma mangho!

Shi ankau ne povis alkutimighi al la penso, ke shia infano chesos manghi viandon. Jam sen tio ghi estis pala, malforta, elturmentita de la multaj maloportunajhoj, kiujn ghi antaue ne konis. Sed fresha viando kostas multe, kaj por pretigi el ghi manghon oni devas ankau forbruligi multe da ligno. Tial Marta achetis funton da fumajhita shinko. Dum shi faris siajn achetojn, venis al shi en la kapon penso pri restoracioj por malrichuloj. Shi audis iam pri ili, kiam shi estis ankorau edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiche grandan salajron, kaj shi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj estis aranghataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom tio, ke restoracio por malrichuloj en shia nuna situacio povus esti por shi ankorau tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon kontrau serchado de helpo che ia filantropia institucio.

— Ili ekzistas por maljunuloj, — shi pensis, — por malsanuloj, kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, au por homoj absolute malkapablaj au kadukighintaj morale kaj mense. Mi estas juna kaj sana, ankorau multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en unu profesio, chu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? Neniam! — shi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian monujon, shi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ghi post la faritaj achetoj. Tie trovighis ankorau chirkau kvindek spesdekoj.

— Tio sufichos ankorau dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj por Janjo, — shi pensis, — dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron...

La konatoj de Marta, kiuj loghis che la strato Swieto-Jerska, estis efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la malricha virino, kiu vekis che ili kunsenton kune kun estimo.

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la felicha situacio, en kiu la edzo de Mario Rudzinska trovighis rilate unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej richaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita kaj alte estimata. Lia vocho havis grandan valoron che la eldonisto kaj ankau en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia peto por iu ne povis esti malshatata. Krom tio Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskau ekskluzive dedichis sin al esplorado de demandoj sociaj kaj inter ili ankau al la socia situacio de malrichaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam shi donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksterajho de la juna virino, shia funebra vesto, la dignoplena tenigho kaj shia nobla ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro de manoj plie ne montrighis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto au malakcepto de shia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de daurado estis tre longa. Depost la tago, en kiu shi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskau tute elcherpighis, krom tio la devigata senlaboreco premis shin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis shin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaue.

— Mi audis, — shi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domaghe, tre domaghe, kiel por vi tiel ankau por mi, char de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta rughighis; shi komprenis la riprochon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen shi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekashemeco:

— Pardonu min, sinjorino, ke mi kauzis al vi trompighon...

— La trompigho, kashita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, — interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompighas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio...

— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — char mi eraris pri mi mem. Fraulino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun chi tiu penso mi venis ankorau unu fojon al vi. Chu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La tenigho de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — shi respondis post momento kun iom da ironio en la vocho. — La konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo...

— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.

— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en chiu okazo chiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiau okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente shin rigardis. Shiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble serchis sur la vizagho de la nejuna virino tiun brileton de kortushiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ghi tiam, kiam shi tie estis la unuan fojon; sed Zminska chi tiun fojon estis neshancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn shi antau du monatoj audis el la busho de la mastrino:

“Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se shi posedas ian neordinaran talenton au perfektan povoscion de io.” Marta posedis nenian el tiuj kondichoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu fojon trompighinte pri shi, ekkoninte la malgrandan valoron de shiaj kapabloj, rigardis shin videble kiel klientinon pli trudigheman kaj kompromitantan, ol promesantan al shia institucio ian profiton. Sed tie, kie chiutage aperadis multe da personoj, trovighantaj en tia sama situacio, kiel shi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama nesuficha provizo en la kapo, — pri serioza kunsento de la flanko de la persono, kiu shin akceptis, ne povis esti ech parolo.

Marta komprenis, ke shia kariero en la profesio instruista decide finighis, ke kien ajn shi nun sin turnus kun sia propono, oni antau chio esplorus la komercajhon-klerecon, kiun shi alportas, kaj, konvinkighinte pri ghia tro malgranda taugeco, oni foririgus shin kun malplenaj manoj au oni pushus shin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Shi certe konsentus akcepti laborenspezon ech malgrandan, sed longe atendi shi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enloghigho en la mizera chambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serchas... Kaj tamen... se mi povoscius!...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizagho gaja, premis tre kore shiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:

— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankau kunredaktoro, ghuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ghin. Koncerne la pagon, ghi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo kaj glitis sur la nigra suprajho de la tablo, che kiu sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnajho, kiu kushis antau shi. La desegnajho prezentis nur kelke da brancholarghaj arboj, kelke da densaj arbetajhoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elklinighantaj el la branchaj plektajhoj. Malproksime, per neklaraj sed charmaj konturoj, vidighis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la chiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, ghi prezentis belan, kvankam malgrandan artajhon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj charme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina figuro, kiu en ghua senghena tenigho sidis en la ombro de arbo, kaj finante per la petolemaj infanaj vizaghetoj, kiuj rigardis tra la plektajhoj de la rozarbetaj branchetoj, kaj per la fleksita strio de la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, — chio portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakterajho, ravis la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante ghian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambau helpis la artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon li jhetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutajho, plena de profunda sento, simpla charmo kaj kvieta harmonio.

Tamen la teknika valoro de la desegnajho ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis shin antau chio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branchoplenaj arbetajhoj, el la vizagho de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantau la densajho, elsaltis al la juna virino rememoroj, vershantaj en shian bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Shi ankau iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, pashadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro, deshiradis rozojn de klinighantaj al shi arbetajhaj branchoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama hedero, kiel chi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj de la ardanta suno, verdan tendon, chiam pretan akcepti sub sian malvarmetan kaj freshigan shirmon la amatan infanon de la domo!

Ankau shiajn rapidajn pashojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino, ankau al shi zorgoplena vocho de patrino kriadis, ke shi ne kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de shtonoj kaj kavoj, baroj kaj dangheroj, fleksite kushis kaj malaperis inter misteraj altajhoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado de la patrina koro!

Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun vojon, kiu el malantau la muroj de tiu domo kuris per fleksita shtonoplena strio, kaj ghi iris en la mondon, inter la misterajn altajhojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj dangherojn, kaj fine alvenis chi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruajho staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj... Ghi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. Marta deturnis la okulojn de la desegnajho, rigardis chirkauen en la chambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al shiaj genuoj... En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazau de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnajho tushetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetajho, kaj kun tiu ehho de longepasintajha rememoro ligighis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de shia infano... Per la fadeno de rememoroj alnaghis al shi la bela vizagho de la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste shi ekvidis kvazau pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante shin kun profunda esprimo, parolis al shi: mi amas! dum lia busho parolis: farighu mia edzino! Chiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por shi pli karaj ol la vivo kaj nun estis por chiam englutitaj de la mallumo de la morto, chiuj lokoj, en kiuj disvolvighis la sennuba idilio de shia infaneco kaj de shia unua juneco, chiuj estingitaj lumoj, forblovitaj charmoj, venenitaj ghojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kunighis en unu bildon kaj ekpendis antau shi, kvazau en kadro de terura malbeleco kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca chambreto.

Marta jam ne rigardis la desegnajhon; fiksitaj en la malplena spaco, shiaj okuloj kovrighis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandighis en formo de larmoj, shia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ghi ne eligis. Turmenta ploro videble shiris la internon de chi tiu virino, sed shi batalis kontrau ghi, batalis kontrau sia koro, penante kvietigi ghian rapidigitan frapadon, kaj kontrau sia varmegigita kapo, forpushante de ghi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en shi ia kashita vocho, kiu admonis, ke kun chiu larmo, kiu elfluos el shia okulo, kun chiu ghemo, kiu skuos la bruston, kun chiu sekundo, kiun shi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de shiaj fortoj kaj de shia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon shi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de shia vivo farighis por shi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ghia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizagheton.

— Panjo! — shi diris per ghema vocho, — kiel malvarme estas chi tie hodiau! Faru fajron sur la kameno!

Anstatau chia respondo Marta klinighis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto shian malgrandan korpon, al shia frunto shi alpremis sian bushon kaj tiele restis senmova en la dauro de momento... Subite shi levighis, chirkauvolvis Janjon pli zorge per la lana shalo, sidigis shin sur la malalta benketo, genuighis antau shi, ekridetis, kisis shin sur la pala busheto kaj per vocho preskau tute libera diris:

— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgau au postmorgau finos la laboron, mi achetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?

Shi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankau ridetis, shia busho per du kisoj fermis por momento la shin rigardantajn okulojn de la patrino, shi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj chesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la chambreto, Marta sidis che la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.

Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpushitaj per la ordono de la volo, kushighis sur la fundo de shia brusto ne mortinte, sed silentante; shia vizagho esprimis trankvilan kunstrechighon de chiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu shi alpashis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundighis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortushantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, richa per rimedoj, iris ghis la fundo de la esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur ghia suprajho, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en chiun ech plej subtilan linion, sciis fari uzon el chiu parteto de la plata suprajho, kiun ghi kvazau lauvole jhetkovris per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris launature, sed shi iam kopiadis malgrandajn pejzaghojn, arbojn, florojn, homajn vizaghojn. Tial la perfekteco de la desegnajho, kiu kushis antau shi, ravis shin, sed ne fortimigis.

Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis chi tiun belegan bildeton, shi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos... mi devas povi...

Tiel pensante, shi malfermis longforman skatolon, en kiu trovighis ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu trovighos la malricha virino, kaj enmanigis al shi tiun skatolon kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de Marta shovighadis sur la glata papero, shi sentis, ke shia mano iras facile, ke shia penso precize kunfandighas kun la penso de la artisto, ke shia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro. Shia koro frapadis chiam pli forte kaj ghoje, la spirado farighadis chiam pli facila, rugheto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, kiujn jhetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la malrichan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la chambreto, malaperis nun malantau la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senchesajn bruojn, Marta nenion vidis kaj nenion audis.

De tempo al tempo shi levadis la okulojn for de la laboro, por iom rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la chambreto, shi diradis al ghi kelke da vortoj kaj denove profundighadis en sian okupon. Iufoje shiaj brovoj kunshovighadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilajhoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antau shi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan taskon. Sed shi batalis kontrau ili, kaj shajnis al shi, ke shi ilin feliche solvas. Kiam shi levadis la kapon kaj rigardadis sian laboron, shi havis sur la busho rideton, kiu tamen malaperadis, kiam shi komencis komparadi ghin kun la laboro de la majstro. En shia kapo videble naskighadis duboj kaj timoj, sed shi forpushadis ilin de si kiel ion tro altrudigheman, tro pezan por shiaj fortoj, tro turmentan por shia koro. Shi laboris kun granda strecho de sia cerbo kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiun kun plena amo fordonighis al la objekto de sia laborado, shi laboris per sia tuta kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj shi chesis labori nur tiam, kiam en la chambreto komencis kolektighi la unuaj ombroj de la vespera krepusko. Tiam shi alvokis al si Janjon, sidigis shin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizagheton de la infano, denove ridetis al shi. Sed nun shia rideto estis alia, ol matene, ne perforte eldevigita el shia dolorplena koro, ne kontrauparola al la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaghis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis laboro, varmigis espero.

Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de angheloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum shia busho shpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, shian kapon plenigis unu sola penso, kiu senchese ripetighadis kiel rekantajho, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l’ vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!...

Chu mi sukcesis? chu mi estas kapabla?... pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la shtuparo de la loghejo de gesinjoroj Rudzinski.

Tiuj internaj demandoj de la juna virino chi tiun fojon ne ricevis definitivan respondon. Sed ghi estis baldau venonta: char la morgaua tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu kompetentaj homoj estis donontaj sian jughon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun shi faris.

— Venu postmorgau matene, — diris Mario Rudzinska. — Mia edzo alportos por vi el la morgaua kunsido jam certan sciigon.

Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis shin kun la ordinara afableco kaj montris al shi brakseghon, starantan che la tablo, sur kiu kushis la antau du tagoj finita laboro de Marta kaj che kiu sidis viro de meza agho, kun vizagho prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li levighis, por saluti Martan, etendis al shi la manon, kaj kiam shi sidighis, li ankau sidighis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.

Mario forighis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble afliktitan vizaghon, shi sidis ankau silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por chiu el la tri cheestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton...

— Estas al mi tre dolore, — li diris, — ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn vershajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas...

Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla malkashemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn, por pretighi al la akcepto de la bato, kiu shin atendis. Marta iom palighis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj ghis nun kun strechita atento rigardis la vizaghon de la viro, kiu parolis kun shi. El shia busho tamen eliris neniu ekkrio kaj el shia brusto neniu ghemo. Adamo Rudzinski lau la tenigho kaj vizaghesprimo de la juna virino divenis, ke shi povis sin reteni kaj povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:

— En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta jughanto kaj mi ripetos chi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripeti antau vi. Kaj mi tion faros kun plena nekashemeco pro tio, ke mi antausavu vin de novaj trompighoj kaj disrevighoj, kaj ankau pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedajhoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompighado pri si mem. El la laborajho, kiun vi pretigis, montrighas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro suprajhe, tro neprecize, kaj kauze de tio ankau viaj kapabloj ne estas sufiche ekzercitaj, kaj, ne konante sufiche la postulojn de la arto, ili ne atingas sufichan gradon de disvolvigho kaj forto. Chiu arto posedas du flankojn: unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dedichas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskighas, kiun oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe naskighas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artajhon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento ech la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, hhaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton ech sufiche altan, char oni povas diveni ghin en via laborajho, malgrau la pli ol erara tekniko de ghia plenumo. Sed...

— Adamo! — eksonis en tiu momento la vocho de la loghejmastrino.

Mario Rudzinska levighis kaj, alproksimighante al la tablo, che kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin auskultantan virinon kun kompato kaj maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Shi levis la kapon kaj diris per firma vocho:

— Sinjorino! mi deziras audi la tutan, tutan veron. Per miaj ghis nun mallongaj provoj mi konvinkighis pri la granda praveco de tio, kion via edzo jhus diris: nenio estas materiale kaj morale pli malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedajhoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompighado pri si mem...

Mario sidighis che la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo Rudzinski, kiu parolis plue:

— La arto posedas diversajn gradojn, ghian konadon la homoj akiras por diversaj celoj. Ech sufiche malalta grado de artista klereco sufichas, por liveri al la ghin posedanta homo certan sumon da agrablajhoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si kaj al la chirkauantoj. Tiu suprajha konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ghi kaj pri la rimedoj, kiuj servas al ghia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, ghi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, au almenau en salonetoj, konvenas al stato de richeco, au almenau de bonhaveco, spicante ghin per certa dozo da charmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj. Sed chi tiu diletanteco, kvankam ghi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ghi okupas sufiche larghan lokon en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom aldono, ornamo de la vivo, charma radio, jhetita sur la esencon de la ekzistado, por ghin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ghi sian ekzistadon fizikan, volvi chirkau ghi shpinajhon de spirito tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj nefarinde. Nefareble, char el kauzo nekompleta ne povas naskighi sekvajho kompleta; ne farinde, char tio, kio faras al la mondo servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista diletanteco, en alteco, pri kiu tiu chi lasta ofte ne havas ech la plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ghis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco estas amuzilo de la vivo, — nur artismo povas esti por ghi shtona starejo. Ghi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco au metio, plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Chi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontrau si, reciproke sin rigardas kaj pesas; chi tie, kiel aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laborajho. En la regiono de la arto, same kiel en chiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado, la homo povas akiri sufiche bonajn, iufoje ech bonegajn kondichojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankau klerigitan, se li estas ne sole diletanto, sed artisto.

Eldirinte chion chi tion, Adamo Rudzinski levighis kaj, respekte salutante Martan, diris plue:

— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia busho forpushas vian laboron, gvidas sin per kaprico au per ia antaujugho, kiu en chi tiu okazo estus preskau krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu ghi devis servi. Ghi ne estas sufiche korekta, nek sufiche preciza, ne redonas sufiche la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizagho de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ghiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ghi la lerta kaj sperta desegnisto. Kion multe, kauze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la estajhoj, kiuj estas tiel karaj por ili! au la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antauen, kvazau prete ekkrii averte au dorlote! Chi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan brancharon, aspektas chi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantau la domo, kaj kiun la artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskau tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj farighas por la okulo de la rigardanto preskau enigma, nekomprenebla, nigra strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis ghin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke che chiu detalo, che chiu tiro de la krajono vi batalis kontrau la tekniko de la arto kaj ne venkis la malfacilajhojn, kiujn ghi prezentis al vi; vi ne trapenetris ghiajn problemojn, char vi ne posedis en via mano sufichajn rimedojn de sciado, de sperto... Jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malghojo. Kiel via konato, mi bedauras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, mi malghojas, ke vi ne edukis sufiche vian talenton. Vi posedas nedubeblan talenton; estas domaghe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel shajnas, ne havas jam la eblon...

Marta levighis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj diris mallaute:

— Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon... Mi ne havas tempon por tio, — shi diris plue, poste shi eksilentis kaj staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj.

Adamo Rudzinski rigardis shin kun granda intereso, ech kun iom da admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riprochojn, svenon kaj spasmojn, sed anstatau tio li audis apenau kelke da vortoj, esprimantaj bedauron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo necesa por lernado.

Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizagho, tiu virino certe havis multe da energio, se shi povis sen larmo, sen ghemo, elauskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto shian karan esperon, preni sur siajn shultrojn tiun neesprimeblan sharghon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis tre pezaj en tiu momento, tamen shi ne ekploris, ne ekkriis, ech ne ekghemis.

Videble la tempo de lautaj ghemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankorau por shi, shia homa fiereco ne estis ankorau rompita, shiaj fortoj ne estis ankorau ruinigitaj. Shi staris ja nun ankorau che la komenco de sia Kalvaria vojo, shi pasis ankorau ne pli ol du ghiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en shi la interna honto kaj shi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.

Shi posedis ankorau sufiche da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, shi ne posedis sufiche da konado de si mem, por chesi esperi...

Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malricha virino; estante por shi tute fremda, apenau kelke da fojoj vidita de shi, li sentis, ke en chi tiu momento li devas forighi. Dirinte adiau al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide:

— Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun chi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed shajnas al mi, ke mi ghuste divenas, kiam mi supozas, ke la malricheco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj...

Marta subite levis la okulojn al la parolantino.

— Jes, — shi vivece interrompis, — jes, jes...

Shi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke shia penso neatendite estis frapita per la esprimigho de tio, kio ghis nun staris antau shi en neklaraj konturoj.

— Jes, — shi ripetis post momento per forta vocho. — La malricheco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontrau la unua, nenio instruis al mi la lastan... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuzigho... kontrau ventego kaj soluleco mi nenion elportis el ghi...

— Terura sorto! — diris Mario Rudzinska post iom da silento; — ho, se chiuj patroj, chiuj patrinoj povus ghin trapenetri, diveni, kompreni ghian tutan terurecon!...

Shi tushis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian kortushitecon, turnis sin al Marta.

— Ni parolu pri vi, — shi diris. — Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpushis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuraghon. La profesioj instruista kaj artista montrighis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, ech de virino. Restas ankorau industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon felicha penso... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej richaj magazenoj de silkaj shtofoj... mi ech estis dum kelke da jaroj kune kun shi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenau de bona konateco. La granda, moda kaj richa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Ech plue, ne pli ol antau unu semajno Evelino D., renkontighinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke shi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj trovighas pro tio en kelka embaraso. Chu vi konsentus stari en magazeno, mezuradi shtofon, aranghadi ekspozicion en la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskau nenion pli krom honesteco, konvena eksterajho kaj bona gusto. Chu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al shi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos...

Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droshko, en kiu sidis du virinoj, haltis antau unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. Antau la pordo, kiu havis larghajn spegulajn vitrojn, staris du kaleshoj, kun aljungitaj tre belaj chevaloj, kun livree vestitaj kaleshservantoj sur la konduksido.

La du virinoj elighis el la droshko kaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantau la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.

— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario Rudzinska; — chu shi estas hejme?

— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.

Finante chi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraua muro kaj almetis la bushon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaghoj la vochon, parolantan malsupre.

— Eliris, sed baldau revenos, — oni respondis de supre. La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.

— Volu sidighi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — au, — li diris plue, etendante la manon en la direkto al la shtuparo, kovrita de tapisho, — eble supren...

— Ni atendos chi tie, — respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun la shin akompananta virino shi sidighis sur la kanapo. — Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en shia loghejo, — diris mallaute Mario al sia akompanantino, — sed shajnas al mi, ke estos bone, se antau la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercajhojn, kaj vi vidos, el kio ghi konsistas.

La vidajho, kiu prezentighis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ghi konsistis el ok homaj estajhoj, kiuj parolis laute kaj kun eksterordinara fervoro, kaj el amasoj da shtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senchesa susurado de la silko, brilantaj kaj shanghlumantaj per chiuj koloroj de la mondo. Che unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita de pecoj da multekostaj shtofoj, altamase kushantaj unuj sur aliaj au disvolvitaj kaj ondighantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleshoj atendantaj antau la pordo de la magazeno. Che la dua flanko de la tablo estis kvar junaj viroj... jes: estis, char por difini la pozicion, en kiu ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempe chiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, klinighadon al chiuj flankoj, grimpadon sur chiujn murojn, disdonadon de salutoj de chiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, ech de de la brusto, de la kapo, de la busho, de la haroj... Chi tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiche malgravan rolon en la organismo kaj en la eksterajho de homo, chi tie meritis apartan atenton.

Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, au falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstrajhon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis ech vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupighi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj shtofoj, trashovado de araneajhaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj shultroj estis larghaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaghoj ech ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aghon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiuj kovris tiujn larghajn shultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj movighadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neghon, povis superi per blankeco la chemizojn, kiuj per shvelformaj jhabotoj kaj dikaj brodajhoj vidighadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri en la fleksighemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la movighemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.

— Koloro Mexique kun blankaj florajhoj! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antau la okuloj de la du achetantaj virinoj unu el la blokoj da shtofo.

— Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur! — kriis alia.

— Au gros-grains, vert de mer! ghi estas la lasta modo...

— Jen estas puntoj Cluny por chirkaukudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira vocho che la dua fino de la tablo.

— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitajhoj, Blondajhoj, Iluzioj...

— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant? Jen estas alia kun nigra florajho.

Bordeaux couleur sur couleur! Vi deziras ion pli malpezan?

Mozambique! sultan! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!

— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj au vertikalaj?

— Jen estas shtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant!

— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!

— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!

— Puntoj por pufo au por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj dentelés kaj unis; kiujn vi preferas?

— Sinjorinoj achetas Bismark kun florajhoj? tre bone! kiom da ulnoj? dekkvin! ne! dudek?

— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! chu por papilio?

— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?

Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar achetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu elirante el busho de viroj, faris efekton tute neordinaran. Se ne atestus la sonado de la vochoj, kiuj, kvankam ili per mirinde aranghita modulado imitis molan susuradon de ondighantaj shtofoj kaj mallautan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiche potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de vocho, — oni ech ne povus diveni, ke tiuj florajhoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por chiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de chifonetoj, povas eliri el la busho de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.

— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basa vocho, eliranta el la aperturo de la tubo.

Mario Rudzinska rapide levighis.

— Atendu chi tie momenton, — shi diris al Marta, — mi parolos antaue mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de shia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablajho. Se, kiel mi esperas, chio iros bone, mi tuj venos peti vin.

Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj achetado, kiu havis lokon che ambau flankoj de la longa tablo. Sur shia pala busho aperadis de tempo al tempo rideto; ghi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj farighadis plej risortosimilaj, la frizajhoj plej movighemaj, la okuloj plej elokventaj.

Mario Rudzinska dume trakuris rapide la shtuparon, kovritan de mola tapisho, du grandajn salonojn, chirkaumeblitajn de vitropordaj shrankoj, kaj shi eniris en tre bele meblitan sinjorinan chambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide shovighanta sur la pargeto.

Ha! c’est vous Marie? — ekkriis virina vocho bonsona, karesa, tre agrable tushanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj chirkaupremis la ambau manojn de Mario. — Sidighu do, mia kara, sidighu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi chiam estas tiel felicha, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, chu li estas sana kaj chu li chiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la charma Jadvinjo, chu shi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankau lernis che sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!

La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantau la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizagho kaj kun movighemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larghaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskau sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidighis apud shi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Shi certe parolus ankorau pli longe, sed Mario interrompis shian parolon.

— Kara Evelino! — shi diris, — pardonu, ke chi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutighon kun vi kaj, sen iaj antauparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

— Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel felicha mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo...

— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris ridante Mario, poste shi daurigis serioze: — mi ekkonis antau nelonge iun malrichan virinon, kiu min tre interesas...

— Malrichan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la richa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io shin helpu? Ho, vi ne trompighis pri mi, Marinjo! mia mano estas chiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, shi shovis la manon en la poshon kaj, elpreninte el ghi sufiche grandan eburan monujon, volis jam malfermi ghin, sed Mario retenis shian manon.

— Ne pri almozo nun estas la afero, — shi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... shi deziras kaj serchas laboron...

— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas shin labori?

— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, shi diris plue kun peto kaj sentemeco en la vocho: — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al shi la eblon labori.

— Mi... al shi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

— Ke vi akceptu shin kiel komizinon.

La brovoj de la mastrino de la magazeno levighis ankorau pli alte. Sur shia vizagho aperis miro kaj embaraso.

— Mia kara Mario, shi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi... ghenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo...

— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, ech pli ol li, kaj chiuj scias bone, des pli mi ghin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do...

Evelino ne lasis shin fini.

— Nu, jes, jes, — shi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, jheti chion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas absolute neplenumebla, absolute... absolute.

— Kial? Kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al shi Evelino.

La ambau virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitighemajn.

— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupighas per vendado de komercajhoj, tion faras nur viroj.

— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupighas, sed nur viroj? Chu estas necese scii la grekan lingvon, au povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por...

— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via “kial”?

— Chu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?

— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, ke... estas tia kutimo.

— Denove vi volas liberighi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton ech por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed chiu kutimo devas havi siajn kauzojn, bazitajn sur la interesoj au cirkonstancoj de la personoj, kiuj ghin observas.

La mastrino rapide levighis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide trairis la tutan chambron. La longa trenajho de shia vesto susuris sur la pargeto; sur shia vizagho, kiu en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forvishita riza pudro, aperis neforta rugho de embaraso...

— Vi alpremas min al la muro! — shi ekkriis, starante antau Mario, — estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ghi preferas virojn.

Mario iom rughighis kaj levis la shultrojn.

— Vi eraras, Evelino, — shi diris. — au vi parolas denove malsincere; tio ne povas esti...

— Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la achetantojn, au pli ghuste la achetantinojn...

Nun la vizagho de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta estis la lasta.

— Sed tio estas ja abomenajho! — shi ekkriis, — se vi diras la veron, mi efektive jam ne scias, kiel ghin klarigi...

— Mi ankau ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi konfesas, mi ech neniam multe pensis pri ghiaj kauzoj... kion ghi min interesas...

— Kiel... kion ghi vin interesas, Evelino? — interrompis denove Mario, — chu vi ne komprenas, ke konformighante al tiu kutimo, kiel vi ghin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed certege malbona...

La mastrino de la magazeno starighis en la mezo de la chambro kaj rigardis Marion per larghe malfermitaj okuloj...

En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, ech da sagho, tamen en tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.

— Kiel? — shi diris malrapide, — chu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al dangheroj?... Vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, — ni, industriistoj, devas esti praktikaj...

— Chu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj? — demandis Mario.

— Tute ne! — ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova ekflamigho, — kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la plenumadon de tiuj devoj. Ni chiam donas, kiom ni nur povas...

— Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en chiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranghoj, sed chu nur pri almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj richaj, en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en chio, kio celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.

Evelino sindevige ekridetis.

— Mia kara, — shi diris, — plibonigado kaj forigado de eraroj apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj, verkistoj, jhurnalistoj... Ni estas homoj de preciza kalkulado... kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, koncerne ghiajn gustojn kaj postulojn... ghi estas nia sinjorino, de ghi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco de nia entrepreno...

— Jes, — diris Mario kun forta akcento, — kaj tial vi devas klini vin antau ghiaj sensencaj kapricoj kaj antau ghiaj simpatioj de tre suspektinda pureco kaj suspektinda gusto... Por almenau iom aflikti vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj komizoj, kiuj placheme sin turnadas kaj simile al papagoj babilachas pri florajhoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde...

Evelino forte ekridis.

— Mi tion scias! — shi diris, ridegante senhalte.

— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstatau silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon au ion similan. Kun tio ili aspektus multe pli konvene...

— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, chiam ridegante.

— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forghi kaj masoni...

Evelino subite chesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda seriozeco.

— Kara Mario! — shi diris, — tiuj homoj ankau bezonas laborenspezon kaj bezonas ghin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj...

Nun Mario ekridetis.

— Mia kara, — shi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi automate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante audas paroli, sed kion vi supozeble neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankau havas infanon, al kiu shi devas donadi manghon kaj edukon. Se ekzemple min trafus la malfelicho, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi felichon de koro, sed per sia laborado ankau asekuras mian ekzistadon, chu tiam mi ne estus patrino! kaj priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambau via edzo kaj vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne restigus post vi kapitalon, chu tiam via plej agha filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aghaj gefratoj?

Evelino auskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis al shi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al shi rifuzi sen sufichaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la interrilatoj videble estis agrablaj por shia koro kaj eble ech flatis shian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la esprimo de shia vizagho kaj okuloj, trovigis al shi baldau novan respondon.

— Cetere ech krom tiuj motivoj, — shi diris, levante la okulojn, — chu vi, kara Mario, trovas ghin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon che la sama tablo kun kelke da junaj viroj? Chu tia cirkonstanco ne farighus la kauzo de okazajhoj, kiuj kompromitus antau la publiko mian magazenon?

— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la personon, pri kiu ni parolas, antau tri monatoj perdis la edzon, havas infanon, kiun shi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita per serchado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem konvinkighis shi estas tre honesta. Chu vi povas supozi, ke virino, kiu trovighas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, kun tia timado pri la morgaua tago, povos ech iomete atenti viajn elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malchasta penso aperus en shia kapo...

— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj... tiel facilanimaj...

— Ghi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan koleginon, — sed chu la forpushado for de chia laboro estas bona kuracilo kontrau facilanimeco? Ankorau unu fojon mi ripetas al vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas nun nek facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazau almozon, shi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel shi nun baldau devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, kia shi farighos en la estonteco.

— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin interesas, estas modelo kaj enkorpigho de virto, de seriozeco, de honesteco... sed chu vi ankau povos garantii al mi, ke shi posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun akuratecon en la venado al la laboro kaj en ghia plenumado, kiu ne permesas ech minuton da prokrasto, ech ombron da nezorgemeco?

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Shi rememoris la malsukceson, kiun Marta kauze de nesuficha povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, shi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn chi tiu antau kelke da horoj diris al shi: “nenio armis min kontrau malricheco, nenio instruis min labori”.

Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasigho kaj hezito de la kolegino.

— Vi diris antau momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupighas per vendado de komercajhoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj mezuri la shtofojn. Tiel ghi shajnas lau la eksterajho. Sed en efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple: alkutimighon al kiel eble plej preciza ordo, char unu objekto metita ne sur la ghustan lokon, unu faldo en la shtofo nebone ebenigita, unu peco da puntoj neatente jhetita faras konfuzon en la magazeno au alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankau necese, ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, char tie, kie en chiu horo, ech preskau en chiu minuto envenas sumoj chiam novaj kaj reprezentantaj chiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas farighi kauzo de malordo en la kalkuloj, kontrau kiu ni devas plej severe nin gardi; fine, kaj ech antau chio, la komizoj devas koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, kiamaniere al iu plachi, al kiu oni devas kredi lau lia vorto, al kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Chiujn tiujn ecojn virinoj ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la prikalkulo ech de la plej malgranda sumo ili devas porti en la posho tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, jhus dekrochitaj de la patrina jupo, ili apenau kuraghas levi la okulojn al la vizaghoj de la achetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri chiu el ili, au kontraue, ricevinte plenan liberecon, bruemaj kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plachi, parolas kaj agas sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili kvazau laboras, al kompromitigho. Viroj, kiel ajn ridindaj ili shajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial chiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj tiu iam provis anstatauigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj, mia kara, en la nuna tempo ne estas ankorau edukataj tiamaniere, ke ili povu alkonformighi al la severeco de la agodevo, al la despoteco de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas la socio de la achetantoj.

La mastrino de la magazeno chesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo sian koleginon. Shi havis plenan kauzon por triumfi. Mario Rudzinska staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malghojo sur la vizagho, kaj silentis. Evelino prenis shian manon.

— Nu, diru al mi, kara Mario, — shi diris, — diru al mi sincere; chu vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi garantiis, ke shi estas honesta?

— Ne, Evelino, — kun malfacileco eldiris Mario, — tion mi garantii ne povas.

— Kaj nun, — chiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de la magazeno, — diru al mi, chu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en niajn instituciojn personojn, kiuj ne taugas por negocoj, kaj ke per tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble ech al plena pereo de niaj entreprenoj? Diru al mi, chu iu povas juste tion postuli de ni?

— Certe ne, — elbalbutis Mario.

— Vi vidas do, — diris Evelino, — ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malrichaj virinoj estas eljhetitaj el la regiono de industrio, certe estas bedaurinda, sed ghin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj richaj, kiuj avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, — de alia flanko la senkapableco, facilanimeco kaj suprajheco de la virinoj malrichaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ghin plenumi. Kiam la unuaj prudentighos kaj noblighos kaj la lastaj montrighos pli bone preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.

Che la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion sur ambau vangoj.

La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaudis la susuradon de la vesto kaj de la pashoj de sia tiumomenta prizorgantino tiam, kiam chi tiu estis ankorau sur la plej supra parto de la shtuparo. Shia auskulto videble estis strechita, shia malpacienco estis granda. Shi levighis kaj avide direktis siajn okulojn al la vizagho de la malsupreniranta virino. Post kelke da sekundoj da rigardado shia mano iom ektremis kaj shi apogis sin al la brako de braksegho. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la rugho, kiu vidighis sur shiaj vangoj, shi divenis chion.

— Sinjorino! — shi diris mallaute, alproksimighante al Mario, — ne faru al vi la malagrablajhon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne akceptis... estas ja vero...

Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la largha trotuaro de la strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke shin kaptis forta malvarmo, char shi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke shi ion profunde hontis, char shi ne povis forlevi la okulojn de la shtonoj de la trotuaro.

— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko baras al vi la vojon via propra ne suficha prepariteco, de la alia flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj...

— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallaute, — oni min tie ne akceptis, char tion ne permesas la kutimo, char mi ne havigas konfidon...

— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon, — eble mi sciighos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi...

Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en kiu shi loghis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, shi etendis ambau manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi shiajn manojn.

Sed apenau la manoj de la du virinoj kuntushighis, Marta rapide retiris sian manon kaj forshovighis je kelke da pashoj. Mario Rudzinska enshovis al shi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun shi antau du semajnoj ne volis akcepti de shi.

Marta staris momenton senmove, shia antaua paleco cedis la lokon al flama rugho.

— Almozo! — shi ekkrietis, kaj samtempe kun chi tiu vorto retenata ghemo kaj ploro ekskuis shian tutan bruston. Subite shi komencis kuri en tiun direkten, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senchese fluanta sur la trotuaro, kovris antau shi la personon, kiun shi volis kuratingi, kaj malfaciligis al shi la kuradon. Ne pli frue ol che la angulo de la strato Marta ekvidis droshkon, veturanta en la kontrauan direkten, kaj en ghi sidis Mario.

— Sinjorino! — shi ekkriis.

Shia vocho estis malforta, obtuza; ghin tute obtuzigis kaj sufokis la strata bruo.

La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la strato Swieto-Jerska, vershajne kun la intenco redoni la donacon, kiu kolorigis shian frunton per flamanta rugho de humiligho. Shiaj pashoj, komence rapidaj kaj febraj, baldau tamen farighis chiam pli malrapidaj kaj malfirmaj. Chu la moralaj ekscitighoj, kiujn shi tiom multe havis en tiu tago, ekshancelis shian fizikan forton? Au eble okupis shin ia profunda primeditado, ia interna shancelighado ekskuis la intencon, kiu naskighis en shi antau momento? Shi premis en la mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj, kaj che la angulo de la strato Swieto-Jerska shi haltis. Shi haltis, kaj dum momento shi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro, kun vizagho pala kaj klinita. Subite shi direktis sin al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loghejo.

Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de shi, kaj en shi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de nenio ankorau senfortigita kaj lacigita, per chiuj siaj fortoj dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble shi ghin ne akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en shi antau la timo de mizero, se shi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, shia infano tremis de malvarmo, per sopirantaj okuloj ghi rigardis en la fumnigrigitan profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizagho, per la kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ghi petegis pli abundan nutradon...

Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam pri ghia graveco shi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis tago, en kiu shi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis tiun panon, kiu, estante maldolcha por maljunuloj kaj kripluloj, estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.

Tiun vesperon en la chambreto en la mansardo sur la kameno brulis gaja fajro, che la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. La unuan fojon post longa tempo tiu infano ghuis agrablan senton de varmo kaj manghis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan manghon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, kiu kushis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, kaj shia busho ech por momento ne fermighis. Marta sidis antau la fajro en senmova tenigho; shia profilo sur la rugheta fono de la flamo estis serioza kaj enpensa. Shiaj okuloj brilis per seka brilo, la brovoj kunighis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka frunto.

Antau shi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro kun morta angoro sur la vizagho, kun rugho de honto sur la frunto, kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis shia propra figuro, reflektita en la spegulo de shia imago.

Ghi estas do vi. — diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu naskighis el shia propra spirito, — ghi estas do vi, tiu sama virino, kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke shi laboros, ke per persisteco kaj energio shi trabatos al si vojon inter la homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via infano?

La virina figuro ekbalancighis simile al fleksebla brancho, skuata de ventegoj; anstatau chia respondo shi pli forte interbatis la manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: — mi ne estis kapabla! mi ne povoscias!

Ho, malkapabla estajho! — ekkriis Marta en siaj pensoj, chu vi estas do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensagha, ke ghi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel malfortaj, ke ili ne povas shirmi per prizorgado ech unu malgrandan kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Chu vi povas do nun estimi vin mem?

La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaghon, kiu profunde klinighis.

El la ghis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis larmoj kaj travershighis inter la fingroj, per kiuj shi kovris al si la vizaghon.

— Vi ploras, panjo! — ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la segho. Shi starighis antau la patrino, per okuloj duone mirantaj kaj duone kortushitaj shi rigardis shin dum momento, kaj subite shi mallevighis sur la plankon, chirkauprenis per la malgrandaj brakoj shiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj shiajn piedojn kaj manojn. Marta forprenis la manojn for de la vizagho kaj sidis kelke da minutoj kiel shtonigita. La dolchaj kisoj de la infana busho bruligis shin, kvazau inferaj serpentoj rampus sur shia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estajho, kiu genuis antau shi, shiris al shi la koron kaj turmentegis la konsciencon...

Shi klinighis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis la bushon al ghia frunto kaj vangoj, poste shi rapide levighis de la segho, alsaltis al la fenestro kaj, genuighinte, levis la rigardon kaj la manojn al la peco da chielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.

— Dio! — shi ekkriis preskau laute, — donu al mi lokon sur la tero! almenau malgrandan, malrichan lokon, sur kiu mi povus teni min kune kun mia infano. Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!

Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la chielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, chu ne vere, miaj legantoj? Estas vero, ke shi ne postulis sidi sur segho de ministro, nek lautigi sian nomon en la mondo per multebusha famo, nek ghui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ghi deziris vivi kaj al la sola estajho, kiun shi amis sur la tero, subteni la vivon per peco da pano, shi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne flami per honto antau si mem... Kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj shi estis! ne vere?

Shi denove venkis sin mem, shi forpremis kaj silentigis la shin turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, shi levighis kun trankvila vizagho, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn kaj komencis per kvieta vocho rakonti shian amatan fabelon. Videble shi posedis en si sufichan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Chu tiuj fortoj devis resti por shi sen uzo, servi shin nur en la batalo de sentoj, sed humile fleksighi kaj fali senforte sub la malamika potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de la shin chirkauantaj eksteraj elementoj?

En la dauro de tuta longa vintra nokto Marta per ech momente ne fermighantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la chambreto, auskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis apud shi, kaj meditis pri tio, kion shi devas fari morgau.

La sekvantan tagon chirkau la tagmezo funebre vestita virino eniris en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantau la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj chapeletoj kaj malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare achetadis la objektojn por sia tualeto.

Che la eksono de la sonorilo, kiu ekbalancighis super la pordo, el la apuda chambro eliris virino ankorau juna kun bela talio kaj tre agrabla vizagho. Ekvidinte Martan, shi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble shi rekonis sian antauan klientinon kaj kun plezuro vidis shin denove en sia magazeno.

— Kiel longe jam vi ne estis che ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senshanghe afabla rideto, sed tuj, jhetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, shi diris plue: — Mia Dio! mi audis pri la malfelicho, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizaghon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de shia koro kvazau per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al shi stari longe sur la vojo kaj senfare auskulti la vochojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en shia koro.

— Sinjorino! — shi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antau shi, — ghis nun mi venadis chi tien ordinare por acheti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu acheti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, shi penis kashi la tremadon de sia vocho kaj sur siaj lipoj shi perforte aperigis rideton.

— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone komprenis la signifon de viaj vortoj.

— Chu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?

La mastrino de la magazeno, audinte tiujn vortojn, tute ne shajnis mirigita au konfuzita, ne shanghis sian vizaghesprimon plenan de afableco kaj kunsento. Dum momento shi staris silente kaj meditante, poste shi montris per la mano la pordon de la apuda chambro kaj diris tre ghentile:

— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la afero.

La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiche granda chambro, en kiu che tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis jhetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da shtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante chapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo de la salono oni audis bruon de du kudromashinoj, super kiuj estis klinitaj ankau du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis shtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Chiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili che la eniro de Marta levis la kapon de super la mashino; shi ekrigardis la enirantan kaj, renkontighinte kun shia rigardo, faris al shi ghentilan saluton.

La mastrino de la magazeno montris al Marta seghon che unu el la tabloj, poste shi turnis sin al juna fraulino, kiu en tiu momento estis alaranghanta multekostan plumon de struto al velura chapelo:

— Fraulino Bronislavo! — shi diris, — chi tiu sinjorino deziras labori che ni. Shajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranghighas feliche. Ghuste hierau ni parolis kun vi, ke ankorau unu paro da manoj estus por ni tre utila.

La fraulino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, levighis kaj alproksimighis al la tablo.

— Jes, sinjorino, — shi diris, — depost la foriro de fraulino Leontino unu el la mashinoj restas sen funkciado. Fraulino Klaro kaj fraulino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankau neniel povas altranchi tiom, kiom estas necese, char mi devas gvidi la ellaboradon de la chapeloj. La laboro malfruighas, la mendoj ne estas plenumataj ghustatempe.

— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, char sinjorino Swicka venis chi tien kun deziro labori che ni, tial shajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Fraulino Bronislavo ghentile salutis.

— Certe, — shi diris, — se sinjorino nur scias altranchadon... Chi tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la mashinoj silentighis kaj la juna virino, kiu sidis che ghi, levis la kapon kaj komencis auskulti la interparoladon kun videbla atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj shia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaghesprimo; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kushis sur la tablo kaj de supre ghis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentajhoj, kiuj, kurante laulonge kaj laularghe de la folio, krucighante, kunighante kaj disighante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figurajhoj, prezentis por nekompetenta okulo hhaoson tute nesolveblan.

La palpebroj de Marta levighis malrapide kaj malfacile.

— Mi ne povas, — shi diris, — shajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestajho de mia flanko kaj cetere ghi nenion utilus. Altranchadon mi iom scias, sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranchi kolumon, eble ech chemizon... sed vestojn, supervestojn kaj ech iom pli elegantan tolajhon mi altranchi ne povus...

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraulino Bronislavo aperis iom nekontenta rideto...

— Strange! — shi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da personoj deziras okupighi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altranchadon. Ghi estas ja la fundamento de la tuta laborado.

Che tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta:

— Kaj koncerne la kudradon mem? — shi diris per denove demanda tono.

— Kudri mi scias sufiche bone, — respondis Marta.

— Per la mashino, kompreneble?

— Ne, sinjorino, per mashino mi neniam kudris.

Fraulino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankau aspektis en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaue.

— Vere... shi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, — mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus kapabla precipe por altranchado... cetere ankau por kudrado, sed per mashino... che ni oni ne kudras alie ol per mashino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur shia vizagho flamanta rugho alternis kun paleco.

— Sinjorino, — shi diris, levante la okulojn al la mastrino de la magazeno, — chu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke mi povu ellerni...

Tio ne estas ebla! — ekkriis fraulino Bronislavo per iom akra tono.

— Tio estas afero malfacila, — interrompis la mastrino, kaj pli ghentile ol shia helpantino shi parolis plue: — Ni pretigas diversajn vestojn plejparte laumende kaj el shtofoj multekostaj, kiuj ne povas servi por lernado kaj ekzercighado... la laborojn ni devas plenumi rapide, char jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj laboristinoj ni sentas iom nesufichecon de la nombro da manoj kaj ni malfruighas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablajhojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, kiuj estas jam sufiche preparitaj... Mi tre bedauras, kredu al mi sinjorino, ke mi tre bedauras, ke mi ne povas plenumi vian deziron...

Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la mashino, kiu eksilentis che la komenco de la interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super ghi, havis larmojn en la okuloj.

Elirinte el la magazeno, Marta direktighis ne al sia loghejo, sed en tute alian flankon. El la esprimo de shia vizagho oni povus vidi, ke shi iras sen celo, shiaj manoj estis kashitaj en la manikoj de la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta chiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu kapo estis nur unu penso, kiu ripetighadis kun obstina sencheseco kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetighadis kvazau miloj da fulmoj, kvazau miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: chiam kaj chie tio sama...

Dum momento shi denove pensis pri nenio, au, pli vere, shi jam senkonscie, sed senchese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!

Subite shi faris al si la demandon:

— Kio ghi estas, kio akompanas min chiam kaj chie, elpushas min el chie?...

Shi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:

— Chiam kaj chie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpushas min el chie...

Kun granda malfacileco shi strechis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo shi sidighis al la fortepiano, por malfeliche ekludi la malfelichan Prière d’une vierge, ghis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la richa magazeno, shi la faratajn al shi demandojn devis respondadi per: mi ne povoscias!...

— Chiam tio sama! — shi ripetis en siaj pensoj, — iom de chio, nenion fundamente kaj ghis la fundo... chion por ornamo au por bagatelaj oportunajhetoj de la vivo, nenion por utileco...

Tiuj chi nemultaj vortoj, kiujn shi elpremis el sia cerbo, kiun kvazau per reto chirkauvolvis la sola penso “mi ne povoscias”, lacigis shin. En tiu tago, elirante el sia domo, shi estis tiel zorgoplena, tiel okupita, preskau flamigita de la nova plano, kiu venis al shi en la kapon, ke shi tute ne pensis pri mangho. Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, shi sentis ech ian abomenon kontrau manghado. La chiam turmentata kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Shiaj piedoj shancelighis, shia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam shi iris malrapide. Nun en shia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu chi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste ordighantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. — Kial... estas tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, kion la homoj hodiau postulas de mi?

Subite Marta ektremis, shi sentis, ke iu facile tushis shian brakon.

— Chu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post shi milda, ech iom nekuragha virina vocho.

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento de shia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super la mashino kaj faris al shi ghentilan saluton, poste chesis kudri kaj atente auskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri shia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiche gracia, kiel preskau chiu Varsovianino, tre bonorde vestita, kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizagho.

— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraulino, marshante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskau jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.

Marta rigardis la apud shi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

— Efektive, mi rememoras, — shi eldiris post momento kun kelka malfacileco.

— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ghentila kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... chu via filineto...

Shi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis shian penson.

— Mia infano vivas, — shi diris.

La lasta vorto elglitis el shia busho vershajne malgrauvole, char rapide kaj neklare, sed en ghi eksonis tia maldolcheco, kia ghis nun neniam estis en shia vocho. Klaro silentis momenton, kvazau meditante, poste shi diris:

— Mi audis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... kaj ankorau kun infano! Mi tre ghojighis, kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, char sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiche bone... nur fraulino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn, sed se oni estas malricha, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam mi audis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron... Mi tuj rememoris mian kompatindan Eminjon... — La lastajn vortojn la kudristino elparolis malpli laute kaj kvazau al si mem, sed Martan ili frapis pli ol chiuj antaue auditaj.

— Kiu do shi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj shia patrino estis fratinoj, sed kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Shia patrino edzinighis kun oficisto, mia edzinighis kun metiisto. Kiam ni ambau farighis pli aghaj, Eminjo estis fraulino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio shi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankorau la aghon de dekdu jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi shin bone edzinigos... Komence shi tenis por shi guvernantinon, poste shi sendis shin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — shi estos malbela, shi ne edzinighos! granda malfelicho! chu malmulte da viroj ne edzighas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edzinighinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstatau afliktighi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinachoj, virinachoj! — li diradis, — lau via cerbo, se oni nur ne edzinighas, oni tuj mortas de malsato! Chu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis charpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio estas la chefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn chiu havas! Mi havis la aghon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis chion, kio estas necesa...

— Kaj chu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun chiam pli granda intereso auskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj ech poste mi ankorau ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertighi en la altranchado, en la kudrado per mashino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon au magazenon, se mi havus monon, char por tio oni bezonas almenau iom da mono... sed antau tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis che la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas che lignajhisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambau estas necese pagi, kaj ankau al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton...

— Kaj vi sola laboras por chio chi tio?

— Preskau sola, char post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loghas... almenau por loghejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de shi, ni iel aranghas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel felicha vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ghi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn che laboro kaj nur en dimancho au en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre felicha kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro shi...

— Chu shi ne edzinighis? demandis Marta.

— Jes, iele tiel farighis, ke, kvankam shi estis bone edukita kaj bela, shi ne edzinighis. Shia patro perdis sian oficon, kaj de afliktigho li malsanighis, ghis nun ankorau li kushas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Shia patrino ankau estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo shi havas che si ankorau pli junan filinon kaj filon, kun kiuj shi ne havas kion fari, char por la lernado oni chie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malrichighis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montrighis ankau, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al shi donis, havigis al shi nek kapon, nek manojn. Shi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano shi povas kaj france shi ech parolas ne malbone, sed kiam shi volis komenci instrui, shi tute ne taugis... neniu shin volis preni... shi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed ech tiujn shi baldau ial perdis... Cetere shi nenion bone povoscias... kien ajn shi venadis, por peti laboron, oni shin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino shin insultas, ke shi ne volas labori, la malsana patro dolorghemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldau farighos shtelisto, la fratino kauze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manghi, ili ne havas, per kio hejti la fornon... Eminjo havas bonan koron, tial shi terure afliktighis, shi malgrasighis, ni pensis, ke shi ricevos ftizon... Fine antau du monatoj shi trovis laborenspezon...

— Shi tamen trovis! — ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazau de shia brusto defalus ia ghin premeganta shargho. Dum shi auskultis la historion de la kompatinda nekonata knabino, shajnis al shi, ke iu rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn shi mem travivis. La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj shia propra sorto vekis en shi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazau post iom da shancelighado shi komencis plue paroli per iom nekuragha vocho.

— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato... feliche ghi estis la tempo, en kiu mi chiutage iras hejmen por du horoj, por manghi tagmanghon kaj helpi la patrinon en la ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en la magazenon... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se vi eble... trovighas en tia sama situacio, en kia antau du monatoj trovighis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus labori tie, kie shi nun laboras...

La nekuragheco, kun kiu chi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antaue, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazau vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.

— Fraulino Klaro, — shi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi chion konsentos, chion en la mondo! mi trovighas en situacio ekstrema. Shia vocho dum la parolado estis ne lauta kaj tremanta, shia mano kun preskau konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice fraulino Klaro, — kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi trovighas en tia malagrabla situacio, kaj ankorau kun infano... kun tiu bela angheleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj laboras che sinjorino Szwejc...

— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie shi loghas? per kio shi sin okupas? — demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.

— Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolajhojn. Sed ghi estas efektive stranga institucio, vasta kaj ech tre bonstata, en ghi laboras chirkau dudek virinoj, kaj tie ne trovighas ech unu mashino. De pli ol ses jaroj en chiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per mashinoj, sed Szwejc ne achetis ech unu mashinon, per altranchado shi okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado shi akceptas tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per mashino kaj urghe bezonas laborenspezon... tial shi ankau pagas al ili... estas honto kaj doloro paroli pri tiu pagado...

— Chio chi tio ne shanghas mian decidon, fraulino Klaro, — vive interrompis Marta, — mi ankau, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

— Kaj malplej donas, — malghoje finis Klaro la frazon; — sendube, — shi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.

— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruighos al la tagmangho, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, char okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urghan laboron. Cetere ankau Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambau virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta:

— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri shia pasinteco. Shi fondis la kudrejon jam antau dudek jaroj, sed shi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankorau mashinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per mashinoj Szwejc richighis. Tio eble al iu shajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi audis, ke sinjorino N., parolante kun fraulino Bronislavo, diris, ke Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed shajnas al mi, ke se Szwejc faras maljustajhon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole shia kulpo, sed ankau la kulpo de iu alia...

Nun la kudristino silentighis kaj enpensighis. Videble shi ne povis precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en shia kapo.

— Mi efektive ne scias, kies kulpo ghi estas, sed volu al mi diri, sinjorino, kiel ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas fari maljustajhon, au, pli vere, kiuj ankorau mem iras kaj petas, ke oni faru al ili maljustajhon, sed ke oni nur donu al ili peceton da seka pano?

Marta iris chiam pli rapide; shi iris tiel rapide, ke Klaro apenau povis shin sekvi. Baldau ili trovighis sur la strato Freta.

— Chi tie, sinjorino, — diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne sekan pordegon de unu el la domoj.

Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarghan, longan, malluman, kiu de kvar flankoj estis chirkauita de altaj, malnovaj kaj malsekaj muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita chielo. Vershajne tie chiam estis nebule kaj premaere, char super la altaj muroj trovighis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la malseka aero premadis malsupren kaj kiu volvighadis en la malvasta chirkaufermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en diversaj lokoj de la korto.

En la plej malproksima profundo de la korto, kontraue de la pordego, super iom putretanta pordo kaj kelke da shtupetoj, pendis mallargha kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis la sekvantan surskribon: Kudrejo de vira kaj virina tolajho, de B. Szwejc.

Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en kiu tra mallumo oni povis vidi shtuparon, kondukantan al la pli altaj etaghoj de la domo, kaj shi malfermis unu el la pordoj, kiuj trovighis sur ambau flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaghojn de ambau enirantaj virinoj. Ili tamen eniris kaj trovighis en chambro vasta, pli longa ol largha, lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina shovkurteno; la profundo de la chambro estis preskau tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.

Tra la griza nebulo de tiu chi malgaja chambro per neklaraj koloroj sed klaraj formoj vidighis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj shrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolajhoj pretkudritaj au preparitaj por kudri. En la mezo de la chambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ghi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.

Kiam shi trovighis kelke da pashoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al shi, poste shi turnighis al la tablo, kiu staris en la mezo de la chambro.

— Bonan tagon, sinjorino Szwejc, — shi diris.

Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaghon al la venintino kaj ekridetis tre afable.

— Ha, ghi estas vi, fraulino Klaro! vi venas certe por viziti vian kuzinon? Fraulino Emilio! fraulino Emilio!

Audinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola kaj en ombro, levis la kapon. Videble shi estis tiel okupita de sia laboro au tiel absorbita de siaj pensoj, ke shi nenion vidis, kio farighadis chirkau shi. Nun shi ekrigardis antauen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. Shi tamen ne desaltis de la segho kaj ne alkuris al la kuzino. Shi levighis malrapide, metis sian laboron sur la tablon kaj malrapide faris kelke da pashoj.

— Ha! ghi estas vi, Klaro! — shi diris, kaj shi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.

Nun shi per sia tuta figuro elshovighis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, jhetinte rigardon sur shin, rekonis en shi tiun junan knabinon, kiun shi renkontis sur la shtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam shi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si ech la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluzighis, en diversaj lokoj ghi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizagho de la juna knabino farighis pala kaj malgrasa. Shiaj vestoj kaj eksterajho montris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur shi la teruran procedon de detruado.

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutigho estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia jhus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

— Sinjorino Szwejc! — shi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi che vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de shiaj okuloj oni ne povis vidi, char ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen shia vocho sonis tre afable, dolche, preskau ame, kiam shi respondis al la vortoj de Klaro:

— Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke shi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, chu mi povos...

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de shia supervesto kaj rapide antauhaltigis shian parolon.

— Mia sinjorino Szwejc, — shi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam shi la unuan fojon venis chi tien, kaj tamen vi sin akceptis... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, chu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.

— Fraulino Klaro chiam havas vivan temperamenton, — shi diris kun senshangha dolcheco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj che sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malricha laborejo, kaj shajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte...

— Pri tio, shajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide diru, chu sinjorino Swicka trovos chi tie por si laboron, char alie ni iros al ia alia loko...

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.

— La amo al proksimulo, — shi komencis mallaute kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono...

Klaro faris senpaciencan movon.

— Mia sinjorino Szwejc, — shi diris, — la amo al proksimulo estas chi tie tute ne ghustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, por kiu vi al shi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercajhon kaj metas por ghi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?

Sinjorino Szwejc mallaute eksopirghemis.

— Kara fraulino Klaro, — shi diris, — vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antau chio pri ilia moraleco...

Che la lasta vorto shia longa kaj sulkoplena vizagho kovrighis efektive per esprimo malmola kaj severa.

Klaro ekridetis.

— Chio chi tio ne estas mia afero. Mi volus nur audi fine, chu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon au ne?

— Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi havas jam tiom da laborantinoj, ke ech la laboro ne sufichas...

— Do, kun kiaj kondichoj? — vive atakis Klaro.

— Nu, kun la samaj kondichoj, kun kiuj laboras chiuj chi tiuj sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.

Klaro malkonsente ekskuis la kapon.

— Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, shi diris decide, kaj ridante shi aldonis: — dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio estas du spesdekoj por horo... Tio certe estas sherco.

Shi turnis sin al Marta kaj diris:

— Ni iru, sinjorino, ien aliloken.

Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis shin. Shi staris momenton kvazau alforghita al la loko, poste shi subite levis la kapon kaj diris:

— Mi konsentas pri viaj kondichoj, sinjorinoj. Mi kudrados po dek horoj chiutage por dudek spesdekoj.

Klaro volis ankorau ion diri, sed Marta ne lasis shin paroli. — Jam tiel mi decidis, — shi diris, kaj shi aldonis pli mallaute: — vi diris ja mem antau unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.

La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa serchado, post penoj vane faritaj, post humilighoj ankau vane suferitaj, post senfrukta sinpushado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado che multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota shia ekzistado kaj la ekzistado de shia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, shi revenis en sian chambreton, shi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la felicha reveno el la informa oficejo, shi ne malfermis la brakojn antau la infano, kiu kuris al shi renkonte, kaj ne diris al ghi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la busho: danku Dion!

Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita busho, Marta sidighis hodiau che la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj shi rigardis la tegmentojn de la chirkauantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon shi auskultis la bruadon de la granda urbo.

La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis shin; pasis ankorau tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam shi komencis ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta chifono, kiu disshirighas kaj disfalas en la mano; shi estis ankorau tro nesperta en la bagatelajha kalkulado de la malrichuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da chiutagaj detalajhoj, el kiuj chiu estas pli malgranda ol la plej malgranda musho kaj tamen falas kiel shtona shargho sur la shultrojn de malrichulo; tial shi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesufichecon de la unua, la pezon de la lastaj.

Shi ne sciis ankorau precize, chu shi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu chi malgranda cifero de hodiau estis granda en komparo kun la cifero de hierau, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, shi tamen posedis sufichan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu shtupo de homa laborado, sur kiun shi mallevighis, sur kiu shi haltis sen ia ech plej malgranda espero levighi iam sur pli altan.

Tio estis shtupo, sur kiu sidis chiuspecaj mallertuloj, defendantaj sin kontrau malsatmorto.

Tio estis shtupo, sur kiun mallevighis nur tiuj, al kiuj mankis fortoj por tenighi sur shtupoj pli altaj.

Tio estis shtupo kushanta en profundo, kie regas senchesa mallumo, laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera cheno de eterna kaj neniam sufiche kontentigata bezono de la korpo.

Tio estis shtupo, sur kiu araneoj shpinis densan araneajhon kaj chirkauvolvis la mushojn, kiuj memvole al ili alflugis, shtupo, sur kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj klinighis humile kun la konscio de sia propra senkapableco.

Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la mizerigho, nek en la tempo, kiam shi provis diversajn vojojn kaj de chiuj devis retirighi post kelkaj faritaj pasoj, neniam Marta prezentis al si, ke shiaj fortoj estas tiel malgrandaj, shia sciado tiel limita, ke mallevigho al tiel malaltaj sferoj estu shia sorto.

Tiun chi sorton shi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj decida preteco, kaj tamen ghi estis por shi surprizo: kvankam la pasintaj tagoj povis shin prepari al tia sorto, ghi tamen estis surprizo.

Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ghis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma kaj neseka chambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun shi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj levighadis kaj mallevighadis chirkau shi.

Veninte chi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.

Granda estis shia miro, kiam shi rimarkis, ke la pli granda parto de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaghoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al ghia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aghoj, de diversa eksterajho kaj videble ankau de diversaj karakteroj.

Unuj el ili sidis sur la seghoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj movighadis senchese. Iliaj kapoj, kiuj en la dauro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de chesado levighadis kun videbla pezeco, che la elirado el la laborejo iliaj piedoj trenighadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskau chiam kovritaj de la rughrandaj palpebroj, ne ekflamadis ech per unu fajrero, ech per unu radio; ne tushis ilin ech la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj vochoj, kiuj chirkauis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis disshiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre suprajhe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantauo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, au ia edzigha ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksterajho, rememorigadis iajn antauajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaghis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estajhoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazau per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortighintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidajhon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serchas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la busho. Iliaj vizaghoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malrichaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskau chiuminute levighadis de super la laboro, serchadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, au ankorau malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la chambro. De tempo al tempo inter la kavighintaj, preskau chiutage pli flavighantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, sopiraj au revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per roza au blua koloro brilis ia rubandeto, kokardo au simple peceto da shtofo; iufoje lacho da koloraj koraletoj chirkauis la kolon, kvazau spitante la truojn kaj flikojn de la talivesto, al kiu ghi devis servi kiel ornamo. Kaj chiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj pli enigman vidajhon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la sentoj kaj deziroj kontrau la premantaj kondichoj de la ekzistado, de revado pri lukso kontrau la profunda mizero. Tie farighis jam falo pasiva, chi tie shajne minacis chiumomente falo aktiva. Tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, chi tiuj proksimighadis al la komenco de vivo krima. Antau tiuj estis malfermighanta la tombo, antau chi tiuj — morala marcho.

Kiam sinjorino Szwejc kaj shia filino staris che la granda nigra tablo, en la laborejo regis shajne absoluta silento, kaj la solaj audeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj preskau senchese estis movataj de la spertaj manoj.

Sed tiu silento estis nur shajna; krom la sola reganta sonado tie estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen formantaj brueton senchesan kaj nelaute ondantan, de tempo al tempo eksplodantan kvazau malpacience kaj poste denove mallautighantan kaj perdighantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado de pli ol kvardek movighantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj, el tusado seka kaj mallonga au forta kaj daura, el la murmurado de apenau movighantaj bushoj, el mallautaj kaj rapide silentigataj ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo, tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn che la fenestroj, murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis la kapon kaj tra la okulvitroj jhetadis atentan rigardon tra la tuta chambro. Shiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: shi observadis la laboradon. De tempo al tempo shi metadis la tondilon sur la tablon kaj per tirata miela vocho komencadis longan parolon.

Shi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la sanon super la mashinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn kaj kauzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke shi forrifuzis chiujn profitojn, kiujn shi povus akiri per enkonduko de mashinoj en sian laborejon, sole por ne sharghi sian konsciencon per la peko de ruinigado de la sano de proksimuloj. Char la konscienco estas la plej grava afero, chio alia estas vanta monserchado. Shi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. Sed en chi tiu rilato shi estas absolute necedema: unue pro tio, ke shi ne volas, ke shia laborejo havu karakteron nechastan, due char shi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.

La laboristinoj auskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis ech unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili chiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili auskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu chambro, en kiu ili nun trovighas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo au marcho.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc au shia filino forlasadis la laborejon, elirante el ghi per pordo kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankau vidi tra tiu pordo vicon da chambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj larghaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malghoje rigardis antauen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero, tranchis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn che la plafono kaj la laboristinoj laboradis che arta lumo, ghis la mura horlogho en la loghejo de sinjorino Szwejc sonos la nauan horon.

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, shi apenau povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen shin lacigis, ech nenio nova shin malghojigis. Sed sento de teruro shin penetris ghis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.

Subtilgustaj legantoj kaj antau chio vi, sentemaj kaj impresavidaj legantinoj, chu vi pardonos al mi chi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidajhon de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?

Chiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfelicha Marta anstatau disvolvighi antau viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da krucighantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazajhoj; ghi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj chiu aparte donus al ghi belecon, charmon au terurecon, au la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutajho, kiel paralelajho aldonita al la historio de du geamantoj felichaj au malfelichegaj, idiliaj au heroaj, favorataj de la sorto au persekutataj de ghi.

Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis chirkauen, mi serchis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, char mi konsciis, ke ghi estas inda apartan tutajhon; fine mi intencis impliki ghin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne faris, char shajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ghi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marshas la malgaja figuro de malricha virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al kiu submetis shin... kio? La nomon de tiu chi “kio”, kiu premas la kapojn kvazau fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estajhoj, vi legos en la historio de Marta.

Varsovio ghojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenau antau kelke da tagoj estingighis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branchoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazau tremis kaj saltis ghoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la felichaj familioj, kolektighintaj chirkau la feste aranghitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da negho rigidighinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena chielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj movighis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendighadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volvighadis kaj krucighadis en la miloj da kapoj de la grandurba loghantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ghin pelis grandaj celoj de la vivo au malgrandaj celetoj de la tago. Meze de chi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de chi tiu pensa svarmajho, sur kiu, kvazau sur ferdeko, disvolvighadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaute, de neniu esplorate nek divenate, disvolvighadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.

— Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno... kvin spesdekoj chiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas che sinjorino Szwejc... sep kaj duono da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da spesdekoj la tagmangho... por chiu dimancho restas jam nenio...

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam shi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.

— Por du monatoj por la loghejo mi shuldas sep spesmilojn... al la butiko mi shuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis dek-kvin... restas kvin... Janjo necesege bezonas shuojn, miaj ankau jam disshirighas... lignon mi nepre bezonas acheti... al la infano chiam estas malvarme...

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu shi la unuan fojon sidighis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la dauro de chi tiu tempo shi tre shanghighis. Tra la diafana blankeco de shia vizagho en diversaj lokoj montrighis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kavighis kaj vastighis; meze de la charmege bela frunto trovighis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed brunighinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne trovighis chapelo, kaj sur la shultroj ne trovighis peltajho. Nigra lana tuko kovris shiajn harojn, chirkauante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kavighintajn vangojn.

Naghis kaj bruis la loghantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ghi naghis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volvighis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marshis tra la amasoj.

— Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok. kaj unu... estas nau... nau deprenite de dudek estas dek-unu...

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu chi penso! Ghi rampis sur la tero, dum la vintra chielo brilis per la plej pura lazuro, ghi rigidighis en la malvarmo de la ciferoj, dum che la alproksimighado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj...

Jes; tia spirita akto en la infero de homa estajho estis efektive tre proza kaj malalta, ghi estis spesa kaj grosha kalkulo de malricheco...

Tamen ne chiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam shi ankau levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Shi levis la palpebrojn kaj rigardis chirkauen. En shiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malghojon, kauzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelajhaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, levighantaj en la brusto. Ghi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ghis nun ne faris ankorau konstantan interligon. La enprofundighintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en shi levighis, ekkriis dolore, ekghemis maltrankvile, ekribelis per la ghis nun ankorau ne tute elcherpita energio de la volo. Shi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj:

— Ne! tiel dauri ne povas! tiel chiam esti ne devas!

Shi ekpashis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ghismorta loko de shia sorto estu tiu segho en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu segho, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumighintaj, mortantaj vizaghoj, shi kudradis en la dauro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenau tiom, ke shi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groshojn...

Per sia naskigho, per sia tuta pasinteco shi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, shi estis rigardata kaj sin mem chiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam shin tushis la malmola mano de la sorto, shi en la socia hierarhhio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj starighis sur tiu plej malalta shtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfelichaj, trovighantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Chu tiu shia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Chu ghi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, loghanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentauga putrajho chiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi ghin por sin gardi kontrau senfortigho kaj falo au gardi la korpon kontrau perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Chu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta ghin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ghi nutris sopirojn por la spirito, alforghante ghin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; ghi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ghi faru ilin pli maldolchaj, ke ghi skuu ilin per plej kruelaj suferoj.

Marta pensis pri tio kaj sentis chion chi tion, sed shi ne gheneraligis siajn pensojn kaj sentojn, shi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis shian sorton. Shi alkrochighadis nur al unu rememoro, shi ripetadis al si nur tiun fakton, ke shi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.

Chu shi por chiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu shi nun haltis? Chu sur la tero ekzistas por shi nenia alia loko krom tiu, al kiu shi venadis kun honto kaj pri kiu shi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke shi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estajhoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al shi, ne estas loko sub la suno, ghi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estajhoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finighantaj bezonoj, malrapide mortas.

Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivajho. Antau nelonge ankorau Marta, pripensante la situacion, en kiun shi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis shian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuraghigon kaj konsolon: mi estas juna kaj sana. Hodiau nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: shi estis juna, sed shi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiun konsumadis kaj malfortigadis shian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj shi komencis sentadi ghis nun ne konitan malfortecon, shiaj songhoj estis febraj, shi vekighadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere vershajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza rugho sur la vizaghoj. Antau nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj shi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri shi siajn kamaradinojn, el dekkelke da bushoj eksonis en la salono nelauta, tamen korshiranta murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aghon de apenau dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento au en subteretagho vivis kaj chiutage atendadis shian revenon du malgrandaj infanoj...

— Kio farighis kun shiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de charma nigrokula knabineto. La respondo, kiun shi ricevis, eksonis en shia orelo akre kaj sovaghe:

— La knabineton oni akceptis en rifughejon, la knabo ien perdighis.

En rifughejon? sekve sur la shultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdighis? Kien do li povis perdighi? En infana naiveco li eble serchis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neghokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka negha blovajho... au! ho teruro! kunighinte kun samaghaj sociaj eljhetuloj...

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble spegulighis shia propra estonteco. Shia propra? Ho, tio ne estus grava! La estajhoj, kiujn shi amis, estis jam ekster la mondo, shi sentis sin laca, morte malghoja, kaj shi eble kun granda ghuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al shi kunighon kun tiuj, pri kiuj sopiris shia vundita koro! Sed la estonteco de shia infano... kia ghi estos, kia ghi povas esti, se shi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj rughoj, la frunto kovrighos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel che tiu malfelicha laboristino, kiu antau malmulte da tagoj forlasis per shancelighantaj pashoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni...

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antauen, elrektighis. Ne! mallaute sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, shi videble sentis la en chiu homo denature trovighantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al chiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis chirkauen per okuloj, en kiuj anstatau la antaumomenta malghojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj chirkauis shin de chiuj flankoj; sur unu el ili shia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforghis al si la rigardon de Marta, estis largha kaj alta fenestro kun richa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Che la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidighis malantau la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Shi rememoris tiujn felichajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, shi ofte venadis en chi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn shi iam de tempo al tempo ghuadis, je kiuj shi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de shia nuna vivo ekbrilis antau shi per neesprimebla charmo, shi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun shi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ghis tiu tempo, kiam shi ghin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun shia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke shi estis antaue soleca kiel shi kaj malricha kiel shi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem...

— Kiu scias? — murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj shia pala vizagho rughe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj chirkauis ghin en formo de malgaja kadro.

Shi faris kelke da pashoj kaj haltis antau la pordo de la librejo. Shi jhetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis vizagho, kiun shi iam bone konis, kiun shi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizagho pensema, honesta kaj milda...

Che la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon. Shi haltis momenton proksime de la pordo kaj jhetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon chirkauen. Videble shi timis, ke shi trovos en la librejo achetantojn, en kies cheesto shi ne povus eldiri tion, pro kio shi venis.

La libristo staris sola malantau la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kushis malfermita antau li. Kiam la pordo malfermighis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan. Marta alproksimighis malrapide kaj haltis antau la homo, kiu videble atendis de shi la unuan vorton.

Dum kelke da sekundoj shiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis. Tamen shi rapide direktis al la vizagho de la libristo sian rigardon, en kiu koncentrighis en tiu momento la tuta forto de shia volo kaj shia tuta konscio.

— Vi ne rekonas min, sinjoro! — si diris per vocho mallauta sed firma.

Jam de la momento de shia eniro la libristo tre atente shin rigardis.

— Efektive, — li ekkriis, — sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron vidi! Shajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed... mi ne estis certa.

Dirante tion, li jhetis rapidan chirkaurigardon sur la malrichajn vestojn de la juna virino.

— Per kio mi povas servi? — li diris ghentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la vocho.

Marta silentis momenton. Shia vizagho estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam shi komencis paroli.

— Mi venis al vi kun peto, kiu eble shajnos al vi originala, stranga...

Shia vocho subite interrompighis. Shi levis ambau manojn kaj tushis per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el malantau la skribtablo kaj alshovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antauan lokon.

Li shajnis malghoja kaj ankorau pli li shajnis embarasita.

— Volu sidighi, sinjorino, — li diris. — Mi auskultas vin atente...

Marta ne sidighis. La interplektitajn manojn shi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizaghon de la antau shi staranta homo per profunda, sed chiam pli klara rigardo.

— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — shi diris, — sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo...

La libristo faris saluton.

— Jes, li interrompis. — Sinjoro Swicki lasis post si amikan kaj estiman memoron che chiuj, kiuj konis lin pli proksime.

— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston...

La libristo faris denove respektan saluton.

— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankau libreldonisto... ke sekve...

Shia vocho kun chiu vorto estis pli malforta kaj pli mallauta, por momento shi silentighis. Subite shi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn shi etendis antauen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj.

— Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, kion mi devas fari! ...

La libristo shajnis efektive iom mirigita. En la dauro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antau li, per rigardo atenta, preskau esplora. Sed la bela kaj juna vizagho de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ghi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj ech iom severe, iom post iom molighis kaj fine en malgaja meditado kovrighis per la palpebroj. En la dauro de momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ghin interrompis.

— Sekve, — li diris kun iom da shancelighado en la vocho, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?

— Nenian, — mallaute respondis Marta.

— Vi havis infanon...

— Mi havas malgrandan filinon.

— Kaj nenian okupon vi ghis nun povis trovi por vi?

— Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago...

— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!

— Mizerego, — ripetis Marta, — se ghi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ghi almenau estus tia, kontrau kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraghe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi audus en mi la vochon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi audus la vochon de la koro. Mi havas ilin ambau, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasighintan vizaghon de mia infano, kiam mi pensas pri ghia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ghis nun kapablis fari por ghi nenion, farighas al mi tiel honte, ke mi chiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Char ekzistas ja homoj malrichaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontrau ghi, jheti sin al chio kaj de chie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estajho suferas hodiau, kaj pensi pri tio, ke chi tiu suferado dauros morgau, postmorgau, chiam, kaj diri al si: kontrau chi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia turmentigho, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malricha virino!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Che la lastaj vortoj shia vocho farighis malpli lauta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto vershighis sur shiajn vangojn. Shi kovris la vizaghon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontrau la larmoj, kiuj ne volis chesi, penante reteni la ploron, kiu chiam pli forte skuis shian bruston. La unuan fojon shi nun ekploris en cheesto de alia persono; la unuan fojon shi nun eldiris en formo de lauta plendo tion, kion shi portis en si de longe. Shi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski shi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizagho forrifuzis la laboron, kiun shi ne estis kapabla plenumi.

La libristo staris malantau la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento farighis videble kortushita.

— Mia Dio! — li diris duonvoche, — kiel shanghighema estas do la sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaue, chu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en chi tiu stato de malghojo kaj malricheco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj felicha paro!

Marta forprenis la tukon for de la vizagho.

Jes, — shi diris per mallauta vocho, — mi estis felicha... Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serchis kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ghis nun mi ne povis ghin plenumi. Soleca kaj malghoja mi iris en la mondon, por batali por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....

La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antau liaj okuloj pretershovighis la vizaghoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Chu chiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antau li en la formo de chi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro dolorplena, kun busho bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja parolis antau momento pri la kruela shanghigheco de la sorto!

Lia rigardo malrapide direktighis al la vizagho de Marta, li etendis al shi la manon.

— Trankvilighu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidighi kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ghin kiel maldelikatecon de mia flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalajhoj. Chu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj tauga? Se mi tion scios, mi eble ion pripensos... trovos...

Marta sidighis. La larmoj sur sia vizagho sekighis, la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili chiam havis, kiam la juna virino koncentrighis la fortojn de sia volo kaj spirito. Espero eniris en shian koron, shi komprenis, ke ghia plenumigho dependas de la interparolo, kiun shi estas havonta, shi eksentis sin denove kuragha kaj shajnis trankvila.

La interparolo ne dauris longe. Marta parolis sincere, sed koncize, shi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kauze de fiereco, kiu denove en shi vekighis, shi pri la havitaj sentoj parolis malmulte au preskau nenion. La libristo bonege shin komprenis. Lia penetrema okulo estis fiksita sur shia vizagho, sed oni povis vidi, ke en la rakonto de la juna virino li vidis pli ol shin solan kaj pli ol la sorton de shi sola.

Granda socia problemo, eble granda maljustajho, turmentanta la internon de la socio, aperis antau la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortushiteco auskultis la historion de la juna virino, kiu, malgrau sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.

Marta levighis de la tabureto, sur kiu shi sidis en la dauro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, shi diris:

— Mi diris al vi chion. Mi ne hontis konfesi la trompighojn, kiuj ghis nun min trafis, char se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris chion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfelicho konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiche kapablis. Sed miaj ghisnunaj provoj ne ampleksis ja ankorau la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili trovighas ankorau io ankau por mi. Chu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ghuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estajhoj, kiuj estas karaj por vi...

La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:

— Char vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malghojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ghenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskau la tutan elcherpis per viaj senfruktaj provoj.

Marta auskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis shin per okuloj plenaj de kunsento.

— Chion chi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziighon, eble ankorau pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de chi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la dauro de kvin jaroj vi estis la chiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la autunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektighi che vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas...

Che la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.

— Chi tio estas jhus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; ghia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas felicha, ke mi povas servi per ghi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Swicki...

Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.

— Ghi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; char ghi estas skribita klare kaj por chiuj kompreneble, ghi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu chi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se chi tiu okupo montrighos tauga por vi, tiam poste trovighos eble ankau io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja chi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ghin en tre malforta grado; tio estas domagha. Tradukoj el chi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj vi perfektighados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la laborado de virino. Pasho post pasho kaj self-help...

Marta per tremantaj manoj prenis la al shi donatan libron.

— Ho, sinjoro! — shi diris, prenante per ambau manoj la manon de la libristo. — Dio rekompencu vin per felicho de tiuj, kiujn vi amas.

Nenion plu shi povis diri, post kelke da sekundoj shi estis jam sur la strato. Shi iris nun per rapidaj pashoj. Kun kortusheco shi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate shin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al shi. El chi tiu penso elvolvighis penso alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi? La libro, kiun shi portis, bruligis al shi la manojn. Shi dezirus kun rapideco de sago atingi sian chambreton, por trarigardi la paghojn, kiuj eble estis alportontaj al shi savon. Dum la vojo tamen shi eniris en malgrandan butikon kun shuoj kaj achetis paron da malgrandaj shuetoj. Kiam shi fine enkuris en la pordegon de la granda domo che la strato Piwna, shi ne iris rekte sur la shtuparon, sed shi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loghejo de la kortisto. Char tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis chiutage la longajn horojn, dum kiuj shia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la eksterajho de la infano dum la pasintaj monatoj montrighis ankorau pli grandaj kaj pli profundaj shanghoj, ol en la eksterajho de la patrino. La vangoj de Janjo kavighis kaj kovrighis per malsaneca flavo; shia funebra, brunighinta kaj en kelkaj lokoj disshirita vesteto kvazau pendis sur shia malgrasighinta korpo, la nigraj okuloj plivastighis, perdis la antauan brilon kaj movighemecon, kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingighas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

Ekvidinte la patrinon, Janjo ne jhetighis al shia kolo, ne ekpepis kiel shi faradis antaue, ne ekplaudis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj chirkau la lana tuko, per kiu shi sin kovris, shi eniris kun la patrino en la subtegmentan chambreton kaj tuj sidighis sur la planko antau la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantau la forno. Janjo sekvis shin per siaj senbrilaj kaj larghaj okuloj.

— Chu vi hodiau jam plu nenien iros? — shi diris post momento per vocho, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro.

— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiau. Morgau estas granda festo, kaj hodiau posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu.

Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuighinte volis enbrakigi la filineton.

Sed apenau shi ektushis shian brakon, el la busho de Janjo elsaltis krieto de doloro.

— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.

— Min doloras chi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la vocho, sed tre mallaute.

— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur shia pala busheto iom tremis, kiel okazas ordinare che la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide shi disbutonumis la malstreche surpendantan vesteton kaj deshovis ghin de unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidighis nigre-blua makulo. Marta konvulsie kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris shian kapon.

— Chu vi falis au frapighis? — shi demandis mallaute kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo.

Janjo silentis ankorau momenton, poste shi subite levis la mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montrighis, ke shiaj okuloj estas plenaj de larmoj. Tamen shi chiam ankorau detenis sin de plorado, shia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel folietoj.

— Panjo, — shi murmuretis post momento, alklinighante al la patrino, — mi sidis hodiau tie che la forno... estis al mi malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... krochetighis je mia vesteto, disvershis la akvon kaj kolerighinte batis min tiel forte... forte...

La lastajn vortojn shi diris tre mallaute, per la kapo kaj brusto shi alpremighis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo. Marta ne ekghemis kaj ne ekkriis, shia vizagho dum momento aspektis kiel shtonighinta, sed la palaj lipoj kunpremighis pli forte kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis chiam pli akra kaj pli malserena lumo.

— Ha! — shi fine ekghemegis kaj chirkauprenis la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj. En chi tiu mallonga ekghemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaghoj, el kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj klinighis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur la kapon de la filino. Shi forshovis de la infana frunto shiajn interkonfuzitajn harojn, forvishis la larmojn de la malgrasaj vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj manplatoj la frostighintajn manetojn. Chion chi tion shi faris silente. Kelke da fojoj shi malfermis la bushon, kvazau shi volus ion diri, sed mankis al shi la vocho. Fine shi levighis de la planko kaj levis Janjon. Shi sidigis shin sur la lito kaj elprenis el la posho la shuetojn envolvitajn en papero.

Sur shia busho estis nun rideto, stranga rideto! Ghi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankau ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en ghi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano.

La tago finighis, la urbaj horloghoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta chambreto ankorau brulis la lampo; chi tiu chambreto aspektis nun ankorau pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpashis ghian sojlon. Ne trovighis jam en ghi la shranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seghoj la luantino fordonis al la domadministranto, char shi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn shi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke shi povu acheti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la chambreto nur unu lito, sur kiu en chi tiu momento, chirkaukovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seghoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj chirkauita de dika plektajho de nigraj harligoj, la vizagho de la chetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingighis en la duonlumo de la chambreto. Marta ankorau ne laboris, kvankam chiuj materialoj de shia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kushis antau shi. Shin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreighis antau shiaj okuloj, shi ne povis forshiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Shi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam shi antau tiu sama tablo sidighis kun krajono en la mano, sed shi ne havis sufiche da fortoj, por auskulti la murmuradon de dubo. Ghi estis en shi, tiu murmurado, sed shi forturnadis de ghi sian orelon, dum shi auskultadis senchese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis chiujn shiajn pensojn. El tiuj vortoj shpinighis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al ghiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmilojn — kia richeco tio estas! Kiam shi iam farighos tia richa granda sinjorino, la unua afero, kiun shi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn au almenau amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, chu shi ne estas tro postulema en sia revado) poste shi eble forlasos chi tiun nudan, malvarman, malserenan chambron, en kiu al shi mem estas tiel malgaje kaj kiu por shia infano estas tiel malsaniga, kaj shi luos ie, che ia malgranda sed pura senbrua strato, du chambretojn varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se shi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en shiajn manojn, shi serchos instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, shi lernos en la dauro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, char tia devas ja esti la laboro de virino, pasho post pasho kaj per propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados shiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraue, el chiu el ili forghi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo... La lernado de Janjo, shia klereco, forto, felicho kaj sendanghereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de shia patrino. Kun kia trankvileco shi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia ghojo shi malfermados ilin chiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankau de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco shi irados tiam inter la homojn, sentante, ke shi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliche tushita koro shi genuighos sur la tombo de la homo, kiun shi amis, kaj al lia eterne antau shiaj okuloj staranta bildo shi diros: mi farighis inda vin! mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan! Mi kapablis shirmi per prizorgado kaj eduki por la estonteco vian kaj mian infanon! Poste..,

Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de shi sur la muro. Tio estis tiu desegnajho, kiu estis forrifuzita de shiaj pandonantoj kaj redonita al shi. Shi estis ornaminta per ghi la malrichan nudan chambreton, kaj nun shi fiksis sur ghi la silente flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branchlargha arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetajho, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se shi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, fresha, verda, povu farighi shia proprajho! Shi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branchoj, malvarmetigos shian frunton shvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ghuos la koloron de fresha verdajho, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam shi estis en lulilo, kantos por shi super shia por eterne dormighanta kapo la lastan kanton de chi tiu tero.

Tiel revis la malricha virino. En tiu nokto en la subtegmenta chambreto la lampo restis neestingita ghis la matenigho. Marta legis la libron, kiun oni komisiis al shi traduki el fremda lingvo. Komence shi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskau febra intereso. Shi komprenis la penson de la autoro, la objekto de la verko trapenetris shian cerbon, klara kaj preciza ghi staris antau shiaj okuloj. Shia komprenado farighis kvazau elasta rondo kaj ampleksis chiam pli grandan, pli plenan tutajhon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, levighis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al shi en la orelon vortojn de ghis nun ne konataj problemoj.

Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. Shi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, shi direktadis ilin al tiu flanko de la chambro, kie staris la lito kun la dormanta infano. Che la blanka lumo de la vintra mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la suno penetris en la chambron, shi malfermis la okulojn. Tiam la patrino levighis, genuighis che la lito kaj, chirkauprenante per la brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la lacan, varmegan kapon.

En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, eksonis preghejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. Varsovio salutis la novan jaron.

Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanghon por si kaj por la infano. Shi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta chambreto de la kortisto, iom reviglighadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manghajho, la juna virino elshovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ghi dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la franca verko. Por ghin pretigi, shi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la busho shi trarigardis la paghojn plenajn de belforma kaj pura skribajho.

Dum la lasta pasinta tempo en shia eksterajho aperis novaj shanghoj, sed tute aliaj ol antaue. Shi laboris duoble, char shi laboris tage kaj nokte. Dek horojn en la tago shi kudradis, nau horojn en la nokto shi skribadis, unu horon shi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn shi dormadis. Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizagho de Marta, shia frunto glatighis, la okuloj ricevis denove la antauan brilon. Shi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskau freshe. Shia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antaue senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto. Post la tagmangho, kiu konsistis el unu tre simpla manghospeco kaj peco da nigra pano, Marta chirkauvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton. Shi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur shia vizagho oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la chambro de la kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo shi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaue shi volis viziti la konatan librejon.

La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantau la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la enirantino li faris tre afablan saluton.

— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, — bone, mi atendis ghin senpacience. Chi tiu verko devas esti eldonata nun au neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ghi ne povas atendi... hodiau ghi interesas la publikon, morgau ghi povas esti indiferenta por ghi. Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgau je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Shi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgrau chio shi nomis sia devo, sed shi ne povis. Shiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al shi la okulojn, shia koro frapis tiel forte, ke shi ne povis libere spiri. Nun, en chi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antau si shian manuskripton, legas ghin... trakuras per la okuloj eble la kvinan paghon... ho, ke li ghin rapide trakuru, char ghuste tie trovighas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, ghiaj lastaj paghoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis ke shin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro spegulighas en shiaj vortoj kiel majesta vizagho de saghulo en plej pura spegulo... En la loghejo de sinjorino Szwejc la horlogho sonis la nauan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia chambreto. Je la noktomezo shi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ghuste nun fermas la de shi skribitan kaj de li legitan kajeron. Ho, kiom multe shi donus por tio, se shi povus en chi tiu momento vidi lian fizionomion! Chu ghi estas kontenta au malgaja, severa au promesanta plenumon de shia espero? Matena lumo jam penetris en la chambreton, kiam Marta, apogighinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermighis ech por momento, rigardis la pecon da chielo videblan tra la malgranda fenestro. En tiuj okuloj, kiuj estis larghe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidighis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega pregho. Je la oka horo shi devis lau la kutimo iri al la kudrejo, sed shiaj piedoj tiel tremis, shia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke shi falis sur seghon, chirkauprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Levighante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnovighintan funebran veston, preparante matenan trinkajhon por la infano kaj ech parolante kun Janjo, shi chiam havis la saman penson en la kapo: chu li akceptos mian laboron au ne akceptos? chu mi kapablas plenumi tiajn laborojn au chu mi ne kapablas? “Amas, ne amas” murmuretadis la charma Gretchen, deshirante lauvice la neghoblankajn folietojn de kampa astro; “kapablas, ne kapablas” meditadis la malricha virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manghajhon, balaante la malgajan chambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kushis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfelicha kaj pli danghere minacata malgrau sia tre malgranda postulemeco?

Chirkau la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie. Ju pli shi alproksimighis al la celo de sia irado, des pli shi malrapidigis siajn pashojn. Jen shi estis jam antau la pordo de la librejo, kaj tamen shi ne eniris; shi faris kelke da pashoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu chirkauis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita.

Nur post kelke da minutoj shi transiris la sojlon, malantau kiu atendis shin ghojo au malespero.

Chi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizagho distingighanta per larghaj kaj shvelformaj vangoj. Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disjhetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta ne donis ech la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, shi preskau lin ne vidis. Chiuj fortoj de shia spirito koncentrighis en shiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaghon de la libristo kaj kvazau algluighis al ghi. La libristo chi tiun fojon sidis malantau la skribtablo kaj legis gazeton. Antau li kushis rulpaketo de paperajho. Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris shin de la kapo ghis la piedoj. Kial tiu manuskripto trovighis chi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazau ghi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antau si la kajeron? eble li ghin ankorau ne legis, li ne havis tempon?... Chiuokaze ghi kushas chi tie ne por tio, ke oni ghin redonu al tiu, kiu pasigis super ghi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ghin, eldorlotis ghin, enshlosis en ghin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas esti! Chi tiuj pensoj kvazau garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta.

Shi alpashis al la libristo, kiu levighis kaj, jhetante rigardon sur la trovighantan en la magazeno nejunan homon, etendis al shi la manon. Marta rimarkis lian ghenatecon, sed shi pensis, ke la kauzo de tio estas la cheestado de flanka persono. Tamen tiu lasta shajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontrau la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkelke da pashoj.

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaute:

— Chu vi tralegis mian manuskripton?

— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo... Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la vocho, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia vocho sonis kvazau malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankorau pli mallaute ol antaue, kaj kun retenita spirado, kun larghe malfermitaj okuloj shi streche rigardis la vizaghon de la libristo. Ho, ke shia vido montrighu erara! Sur la vizagho oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la vocho!

— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoche kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antau la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ghi ne taugas por presado...

La busho de Marta iom ekmovighis, tamen ghi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serchis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; ech plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas sufiche fortan pruvon de tiu talento, ghi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado. La ambau lingvojn, kun kiuj vi chi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Ech plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la chiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata. De tio venas la oftaj intershanghoj de vortoj, neghusteco de la esprimoj, neklarajhoj kaj stilaj konfuzajhoj. Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, ech se ghi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiche vastan amplekson da farita lernado, certan sufiche ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...

Dirinte chion chi tion, la libristo silentighis, kaj nur post kelka momento li diris plue:

— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedauras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiche vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaghe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente...

Che la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ghin al Marta. Sed shi ne etendis la manon, ne faris ech la plej malgrandan movon, shi staris rekte, rigide, kvazau shtonighinta, kaj nur sur shiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malghojaj ol larmoj, char oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu jughis la literaturan laboron de Marta, estis preskau lauvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antau kelke da monatoj elparolis verdikton pri shia desegnado. Kredeble chi tiu egaleco estis la kauzo de la konvulsia rideto, kiu ektushis la tremantajn lipojn de la virino.

— Chiam tio sama! — shi murmuretis post momento, poste shi klinis la kapon kaj diris pli laute: — Dio mia, Dio, Dio!

Chi tiu ekkrio, kiu elsaltis el shia busho, estis rapida, obtuza, sed korshiranta. Shi do ne sole ploris antau atestantoj, sed shi ech gheme kriis. Kio do farighis kun shia antaua fiereco kaj stoika sindeteneco? Chi tiuj ecoj, kiuj trovighis en la karaktero de Marta, parte fandighis en la iom post iom akirata alkutimigho al senchese suferataj humilighoj, tamen ili restis ankorau en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj shi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiche klara. Chi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humilighon!

— Sinjoro, shi diris. — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...

Shi haltis subite. Shia rigardo farighis vitreca kaj retirita internen. — Chu mia? — shi ekmurmuris tre mallaute per tono de demando. Chi tiun demandon shi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj shi estis, chirkauprenis shin chiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al shi rigardi ghian teruran vizaghon. Shi tamen baldau forskuis de si la kontrauvolan enpensighon. La rigardon denove serenighintan shi direktis sur la vizaghon de la homo, kiu staris antau shi.

— Chu mi ne povus lerni ankorau nun? Chu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortushita.

— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas nenian tian lokon. Vi estas virino.

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpashis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro au kalkulo en la mano. Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam shi adiaue donis la manon al la libristo, shiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizagho estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur shiaj lipoj senchese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazau senfine ripetadis la vortojn, kiujn shi antaue eldiris. Chiam tio sama! Apenau la pordo fermighis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva kapo kaj la granda vizagho jhetis sur la tablon la libron, en kiun li ghis nun shajnis enprofundigita, kaj eksplodis per lauta rido.

— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antau momento.

— Kiel do oni povas ne ridi! ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel oni povas ne ridi? Shia moshto ekdeziris farighi verkistino, autorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al shi bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la segho kaj kisi vin por tio!

La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.

— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke estis por mi tre malagrable, ech tre dolore, aflikti tiun virinon...

— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da libroj, — kaj vi tion diras serioze?

— Tute serioze; shi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis...

— Nu, nu! mi garantias al vi, ke shi estas ia aventuristino! Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serchante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumajhon, edukas infanojn kaj gloras Dion...

— Sed pardonu, sinjoro Antonio, chi tiu virino havas nenian mastrumajhon, shi trovighas en mizero...

— Ha! lasu, sinjoro Laurencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili volus per io ekbrili, glorighi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj shirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseudo-laboro!

La libristo levis la shultrojn.

— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...

— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la segho, kun subite rughighinta vizagho kaj flamantaj okuloj. — Chu vi scias, kio ghi estas, tiu virina problemo?

Li silentighis por momento, char, perdinte la spiron pro granda ekscitigho, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila vocho diris plue:

— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri chi tiu afero. Legu miajn artikolojn.

— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...

— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malshatos ja almenau tion, kion diras pri tio autoritatoj... grandaj autoritatoj... Jen antau ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?

Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfelichaj estajhoj...

— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estajhoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumajho, jen estas la regiono de shia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia jhus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpashi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj autoritatoj, se li povus en chi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marshanta nun sur la strato!...

Elirinte el la librejo, shi komence estis kvazau surdigita kaj sensentigita. Shi pensis pri nenio, shi sentis nenion. La unua konscia penso, kiu aperis en shia kapo, formulighis en la vortoj: kiel felichaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekighis en shi, estis — envio.

Shi marshis tiam sur trotuaro kontraua al tiu, post kiu vidighis la larghaj kaj luksaj konstruajhoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaghoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo au sen bindo, difektitajn, duone disshiritajn de uzado, aliaj chirkauvolvis per papero elastajn au shtale brilantajn objektojn, vershajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli au malpli lautaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu au alia grupo levighadis gamo de junula rido au pli lauta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto au atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disighis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la busho, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope au duope forlasas la universitatan korton kaj perdighas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la largha trotuaro.

Marta iris tre malrapide, kun kapo senchese turnita al la granda konstruajho, kiu nun ricevis en shia imago la signifon de templo kun la mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj au serioze meditantaj vizaghoj, shajnis al shi estajhoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj felichon de duondioj. La kompatinda virino ekghemis el la profundo de la brusto.

— Felichuloj! ho, felichuloj! — shi diris mallaute, kaj, jhetante denove chirkauan rigardon sur la belegan konstruajhon, kiun shi jam preterpasis shi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?

— Mi ne povas? — shi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?

Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?

La unuan fojon en shia vivo en la brusto de Marta levighis ondo de flamanta indigno, de kashata kolero, de maldolcha envio. Samtempe aperis en shi la sento de neesprimebla premanta humileco. Shajnis al shi, ke shi farus plej bone, se en chi tiu momento shi falus sur la shtonojn de la trotuaro, kun la vizagho al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — shi pensis; — kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentauga, kanajla estajho!

Kiam la lasta vorto de tiu chi penso forsonis en shia kapo, la rulpaketo, kiun shi portis, elglitighis el shia mano kaj falis sub shiajn piedojn.

Falante, la kajero malfermighis; shi klinighis, por levi ghin, kaj sur la malfermitaj paghoj shi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaugan laboron de la virino, deziris tamen doni al shi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektighis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Shiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovagha rido.

— Jes! — shi diris preskau laute, — por ili scienco kaj laboro, por mi... almozo...

La vortoj siblis en shia busho, kiu estis preskau tiel blanka kiel la papero, kiun shi tenis en la mano. — Bone! — shi murmuris post momento, — ghi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiau postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu...

Per rapida, nerva movo shi enshovis la monpaperetojn en la poshon de la eluzita vesto, kaj shiaj piedoj ekshancelighis. Nur nun, kiam shia spirito denove estis jhetita en la maltrankvilecon de terura ventego, la korpo rememorigis al shi, ke shi estas malsata, ke shi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo. Shi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu shirmis shian rigardon, shi ekvidis antau si shtuparon. Tio estis la shtuparo de la preghejo de la Sankta Kruco. Shi fale sidighis sur ghi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la rigidighintaj trajtoj de shia vizagho remolighis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en shia brusto, fandighis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizagho ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kashighadis inter la faldoj de la funebra vesto.

Dum chi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie marshis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marshis per pashoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankau estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.

— Diru kion vi volas, jhuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamighinta!

Dirante tion, la juna virino ridis per la busho kaj per la okuloj. Inter shiaj koralkoloraj lipoj montrighis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj jhetadis chirkauen rapidajn rigardojn. La viro ekghemis. Tio estis parodio de ghemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.

— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamighinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon! Char vi devas prezenti al vi tiun dian estajhon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaghkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artajhaj, mi diras al vi, ke ne artajhaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfelicha... ho, diino! Sed chio chi tio ankorau ne estas grava; estas vero, ke shi plachis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! char mi sciis, ke mia kuzino tre serioze shin ekamis kaj decidis gardi shin kontrau mi kiel kontrau fajro... Sed kiam shi venis al mia kuzino kaj per sia mirinda, charma, najtingala vocheto diris: mi ne povas instrui vian filinon... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis tiun historion... jen tiam mi enamighis en shin tute vere. Dum tuta tago mi poste iradis kiel ebria tra chiuj stratoj, serchante mian diinon...

— Kaj vi shin ne trovis?

— Mi ne trovis...

— Vi ne sciis, kie shi loghas?

— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... chiufoje kiam mi demandis shin pri la adreso de la bela vidvino, shi chiam respondadis al mi: kial vi, Alechjo, ne iras en la oficejon?

La virino eksplodis per rido.

— Via kuzino vershajne estas terure serioza persono! — shi ekkriis. Chi tiun fojon la viro ne ridis nek ekghemis.

— Ni ne parolu pri mia kuzino, fraulino Juliino, — li diris per vocho, en kiu sonis certa decideco. Pli bone auskultu la daurigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraulinon Malvinon X., mi shin salutis nur de malproksime, antau la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ghemo en la brusto, mi vidis sur la afisho la “Belan Helenon” kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolchjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loghejon che la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj...

— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.

— Mi jam ghis nun, plue diris la viro, — mi jam ghis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antau miaj okuloj...

— Kaj kiun vi plu ne serchis...

— Mi ne serchis...

— Kaj kiun vi forgesis...

— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatrighis... kion fari? vivre c’est souffrir...

Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaute, ekfajfis la arion de Kalhhas el la Bela Heleno.

Subite li chesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Alechjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia busho malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu busho, kiel ankau chiuj aliaj vizaghaj linioj de la junulo, shanghighadis kaj ondighadis, kiel okazas ordinare che homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.

— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta vocho, — vere, — shi diris kokete, mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Alechjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...

— Tio estas shi! — mallaute diris Alechjo, ... ha, kiel bela shi estas!

Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, serchis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de shia kunulo. Subite shi iom klinighis kaj, etendante antauen la manojn, kashitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Swicka!

Ili trovighis en malproksimeco de apenau kelke da pashoj de la shtuparo de la Sanktkruca preghejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovrante shian kapon kaj krucigita sur la brusto.

Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antau momento forte, kvankam silente fluis el shiaj okuloj, shi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako shin senfortigis kaj duone svenintan jhetis sur chi tiun lokon. Nun shia vizagho blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj shiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua chielo. Cetere shia tuta figuro estis senmova. Ech plej malgranda ektremo ne montris vivon en shiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita busho, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. De malproksime oni povus vidi en shi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preghantan au demandantan, au samtempe preghantan kaj demandantan.

Marta rigardis la chielon, en shiaj okuloj estis varmega pregho, sed samtempe ankau ia profunda, pasia, preskau truda demando.

— Kiel bela shi estas! — mallaute ripetis la gaja Alechjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankorau pli mallaute diris plue: Se oni povus shin en chi tiu pozo kune kun la shtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ghi estus!

— Estas vero, ke shi estas bela, — respondis mallaute la kunulino de la gaja Alechjo, — sed mi ja konas shin bonege... Kio farighis kun shi?... kial shi sidas chi tie? kaj kiel vestita! Chu shi estas almozulino, au io alia?...

Intershanghante chi tiujn vortojn, la juna paro alproksimighadis chiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ghian atenton.

Marta ne rimarkis, ke shi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj shi sidighis chi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis shin, sed shi neniun vidis. Shia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazau dronis shiaj okuloj, tie shi serchis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu shin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensighanta virino eksonis du vochoj.

— Sinjorino! — diris unu vocho, vira kaj aperiganta ekscitighon au respekton.

Marta ne audis chi tiun vochon.

Marta! Marta! — ekkriis la dua vocho, virina.

Chi tiun vochon Marta audis, en ghi sonis tonoj, kiujn shi konis bone, de longe. Shajnis al Marta, kvazau en chi tiu momento shia pasinteco vokas shin per shia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco shiaj okuloj fortirighis de la altaj lazuroj kaj direktighis al la vizagho de la virino, kiu staris antau shi, jhetis la zibelan mufon sur la neghon antau shiaj piedoj kaj etendis al shi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.

— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta mirigho, sed post momento lumaj radioj aperis sur shia vizagho kaj disfandis la rigidecon de shiaj trajtoj.

— Karonjo! — shi diris pli laute kaj levighis.

Shi kaptis la ambau al shi etenditajn manojn de la virino.

— Karonjo, shi ripetis; — mia Dio, chu tio estas vi, efektive?

— Chu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasajhoj kaj zibelajhoj, kaj siajn brilantajn okulojn shi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizagho, kiu, ekvidinte shin ghoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe tenighi.

La virino en la atlasajhoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, shi diris:

— Chu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontighas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.

— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Alechjon kaj salutante lin per klino de la kapo.

— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelajhoj, jhetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.

— Pri mia edzo.

— Pri via edzo! sekve vi vidvinighis! domaghe! bela knabo estis via Jachjo; vi estas do vidvino! kie vi loghas konstante, en la kamparo au chi tie?

— Chi tie en Varsovio.

— Chi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?

— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edzinigho vendis per aukcio.

— Per aukcio! jes! domaghe! vi posedas do nenian havon, char tiu bona Jachjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi chion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?

— Mi estas kudristino.

— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasajhoj, mi ankau iom ghin provis, sed mi ne sukcesis.

— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.

La virino en la atlasajhoj denove ekridis.

— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontrau kiu mi tamen tute ne plendas...

Kaj shi denove ridis. Shia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, shajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco. Nun Marta jhetis chirkaurigardon sur la richajn vestojn de la virino, kiu staris antau shi.

— Chu vi edzinighis? — shi demandis.

La virino denove ekridis.

— Ne! — shi ekkriis, — ne, ne! mi ne edzinighis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edzinighis...

Dirante tion, shi konstante ridis, sed shia rido chi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Alecjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, che shia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektushis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.

— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasajhoj, — per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidighi en droshko kaj tuj veturi al mia loghejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo...

Shi ekridis denove kaj, jhetante chirkauen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue:

— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?

Marta videble shancelighis momenton.

— Mi ne povas, — shi diris, — mia infano min atendas...

— Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ghi atendos ankorau iom.

— Mi ne povas.

— Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loghas che la strato Krolewska...

Shi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.

— Venu. venu! shi ripetadis, — mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.

La de longe pasintaj tempoj chiam havas grandan charmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.

Marta sentis sin refreshigita kaj tre kortushita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.

— Post unu horo, — shi diris, — mi venos al vi, Karonjo...

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn “mi venos”, Alechjo eksentis preskau nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: victoria! Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom jhetighis malantauen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizagho de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.

— En la dauro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la dauro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel charman, altirantan estajhon! Kiel bele shi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun shi havas sur la kapo. Ho! mi metus sur shin vestojn el atlaso, veluro, oro...

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaghon de la juna homo.

— Efektive? — shi demandis per tirata tono.

— Efektive, — respondis Alecjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.

La virino en atlasajhoj ekridis per mallonga, seka rido.

Vintra tago estis finighanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, chirkauita de fera, arte aranghita kradajho, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi chirkauen agrablan varmon.

Antau la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta braksegho sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapisho, kun piedbenketo, sur kiu trovighis bele brodita longorela hundeto.

Sur la kanapeto duone kushis gracia virino en nigra vesto kun largha blanka strio malsupre. Sur la braksegho, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balancighadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franghoj de tia sama koloro; shi havis sur si neghoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; shiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom supershutitaj per apenau rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la shultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elshovighis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.

La saloneto, en kiu trovighis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ghia arangho. Silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn; largha spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda bronza horlogho, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj, arghentajn sonoriletojn, chizitajn bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larghe malfermita pordo oni povis vidi la kovritan de krepusko apudan chambron kun pargeto kovrita de shvelmola tapisho, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun super ghi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon. Delikata bonodoro de orangheriaj kreskajhoj, kiuj floris sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loghejon; proksime de la kameneto, sub shirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico kaj kun restajhoj de videble jhus manghitaj frandajhoj.

La virinoj, kiuj sidis antau la kameneto, silentis. Iliaj vizaghoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan.

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, shiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto. La unuan fojon post multe da monatoj shi tushis per la busho bongustan kaj abundan manghajhon, shi trovighis en atmosfero sufiche varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La varmo de la chambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis shin kvazau drinkajho. Nur nun shi eksentis, kiel forte lacigita shi estas, kiom da fortoj forprenis de shi la malvarmo, malsato, malghojo, maltrankvileco kaj batalado.

Duone kushante sur la mola meblo, chirkauita de varmo, kiu penetris shiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, shi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante shin, oni povus diri, ke shi silentigis en si chiun penson, ke shi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de chi tiu nekonata paradizo, en kiun shi venis, shi ripozis antau nova malsuprenigho en la malluman abismon de sia sorto...

Karolino per larghe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Shiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de fresha rugho, la busho havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La fresheco de chi tiu virino tamen ne estis plena. Chio en shi estis juna kaj almenau shajne serena, krom la frunto. Sur chi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaghoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankorau ne finita historio de vivo, de koro, eble ech de konscienco. Dum la vizagho estis juna, fresha, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljunighinta. Ghi havis sur si apenau videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kushis senmova kaj videble jam por chiam tie fosita sulko. Malgrau la fresheco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la richeco de chi tiu virino, la esprimo de shia frunto povus veki che atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaghoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.

De kelke da minutoj inter chi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua ghin interrompis. Shi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu shi apogis sin antau momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, shi diris:

— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Shi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel shajnas al mi, estas ech via proksima parencino...

Karolino apogis la shultrojn al la dorsa arkajho de la braksegho kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono shi komencis paroli.

— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiche malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel shi. Tio estis suficha por la fiera kaj richa sinjorino, ke shi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el shi poste obeulinon au fraulinon por kompanio. Shi faris al mi efektive grandan bonfaron, char, kio ajn poste okazis, mi ghis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t.e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manghadis bonegajn delikatajhojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ghis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venghema anghelo de patrina fiereco...

Che la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun shia tuta fresha eksterajho, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu chi lasta, povis veki rilate shin malkonfidon au kompaton. Marta videble sentis tiun chi lastan senton.

— Kompatinda Karolino! — shi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...

— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, chiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfelicha amo en la koro...

— Jes, — shi diris plue, elrektighante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, — char sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: “Ho, anghelo sur la tero!” kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazau rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi estis tiel malsagha, ke mi amis... — Shi diris chion chi tion per tono sherca, che la lastaj vortoj shi eksplodis per lauta, longa, sonora gamo de rido. Jes, shi kriis ridante, — mi estis tiel malsagha... mi amis, ho! kiel mi estis malsagha!...

— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — chu li ankau amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el shia domo al mizero, soluleco kaj vagado?

— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en la dauro de tuta jaro per siaj plej charmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazau li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ghin per sia rigardo; li kantadis che la fortepiano kantojn, de kiuj fandighadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambau miajn manojn kaj jhuradis per la chielo kaj tero, ke li min amos ghis la tombo; poste li skribadis al mi el chambro en chambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskau en chifonoj — li rughighis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazau ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preghejo de la Vizitulinoj li antau la altaro sankte promesis al bela kaj richa bienhavantino ghismortan fidelecon kaj amon... Tiel li min amis kaj tion li faris por mi... Kaj shi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.

— Malnoblulo! — mallaute diris Marta.

Karolino levis la shultrojn. — Vi troigas, mia kara, shi diris kun plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? chu tiel ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ghi apartenas kaj chiam apartenos en la mondo al li kaj al chiuj liaj kamaradoj? Chu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuzigho li prenis al si junan kaj malrichan knabinon, kiu estis tiel malsagha, ke shi kredis, ke shi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankau ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estis tia, kiaj estas chiuj junaj kaj ofte ech maljunaj viroj.

Shi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia ech plej malgranda sherco au ironio, per vocho de plena konvinkiteco; poste shi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne chesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaute kanton el la opereto “Dek Filinoj Kandidatinoj”. Marta rigardis shin per miregantaj okuloj.

Post momento la virino en la atlasajhoj chesis kanteti, la pozon duonkushan shi shanghis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaghon sur la manplato, shi iom klinighis al sia kamaradino.

— Char fine, — shi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaue, — kiam oni jughas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ghiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimighinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ghi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ghi liveru diversajn agrablajhojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj...

— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo richa kaj vi estis malricha knabino, sed chu richeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ghin ne posedas?

— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri richeco kaj malricheco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, char se mi estus ne malricha virino, sed malricha viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, ech ne ekpensus fari al mi maljustajhon au ofendon. Viro richa kaj samtempe honesta ne faras maljustajhon nek ofendon al viro malricha; se li jam tion faras, tio jhetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo au maljustajho rilate virinon en tia maniero, en kia ghi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo au maljustajho rilate viron. Ça ne tire pas à conséquence! Kontraue, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian charmon de gloro. “Bravega knabo estas tiu Educhjo!” “Kia diabla kaptanto de koroj!” “Li naskighis por chiama felicho” “Li havas felichon che virinoj” “Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson” k.t.p., k.t.p. Chiu homo, mia kara, tre amas esti laudata, kaj mallaudon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaudo kaj agas bone pro deziro de laudo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, char mi havis la aghon de dekok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankau ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ghi uzon, li estos nomata en la mondo malsaghulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris tion, kion sur lia loko farus chiu, tial mi havas nenian plendon kontrau li, kontraue, mi estas danka al H... li pushis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ghiajn grandajn verojn...

Shi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, shi prenis rozan sukerajhon kaj, kraketigante ghin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmovighis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kushantan sur la longa braksegho. Shiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la chirkauantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj chielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizagho de la estinta kamaradino de sia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

— Li pushis vin en la mondon, vi diras, — shi eldiris post momento malrapide kaj per mallauta vocho, — kia do bonfaro tio estas? Chi tiu mondo por malfelicha virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? chu tiujn verojn, kiuj montras al homa estajho la senfundajn diferencojn, kiuj trovighas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj...

— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Chu ilin kreis Dio au la homoj, sufichas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj ghuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Chu ili estas diaj, chu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktighoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en chasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato...

— Jes, — diris Marta per apenau audebla vocho, — ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malricha virino estas permesite revi, kiun estas permesite al shi akiri!

— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, shi montris la chirkauantajn objektojn kaj diris:

— Kaj tamen... rigardu... rigardu chirkauen...

Marta ne rigardis chirkauen, shi nur malfermis la bushon, kvazau shi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun shi tamen rapide retenis. Ambau virinoj silentis sufiche longe. Karolino senchese malrapide balancighadis, manghadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizagho de Marta, kiu, profunde enpensighinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.

— Chu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ghis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaghon kaj imitas delikatan vangrughon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas charmege che viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankorau estus, se anstatau chi tiu malbela lana brunighinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstatau chi tiu tola glata kolumo vi chirkauigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo au per oraj harpingloj... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du au tri fojojn montrighus en loghio de unua etagho che la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoche: Kiu shi estas? kie shi loghas? chu shi permesos, ke ni antau shiaj piedoj...

— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektighante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras chion chi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi trovighas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas richajn vestojn?

— Por kio? por kio? ho! ho! ho!

Chi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ghi ili baldau malaperis. Ambau virinoj denove silentis pli longe ol antaue.

Marta! kian aghon vi havas?

— Antau ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli sagha ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!

Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizagho levis la kapon.

— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi vershajne estas pli sagha ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi vershajne estas trankvila pri via morgaua tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ghin suferi che fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ghi antau viaj okuloj malfortighas, palighas, konsumighas... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi ghis nun ne kuraghis demandi vin, kie vi prenis chi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin chirkauas, kiamaniere vi sukcesis elighi el la malricheco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo... Mi ne kuraghis demandi vin pri tio, char mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankorau antaunelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkrochighas al la pashoj kaj premegas la kapojn de virinoj malrichaj... eble chi tio ankau sur mian vojon jhetos ian lumon...

— Ho, ghi jhetos, ghi sendube jhetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Shiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidighas chielarkaj koloroj, sur shiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed shia vocho havis sonon certecan kaj trankvilan.

Marta parolis plue:

— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se shi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... chu vi posedis ian povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... chu vi posedis ian povoscion, Karolino?

— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.

— Pri talento mi neniam audis, ke vi ian havas...

— Mi havis absolute nenian talenton.

— Eble vi havis richajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

— Richajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

— Kio do... komencis Marta.

— Kio do? — interrompis la virino en la atlasajhoj kaj subite levighis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalancighis, la balancarkoj de la segho-lulilo brue ekfrapis la plankon. Shi mem starighis elrektigite antau la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

— Mi estis bela, — shi diris, — kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.

— Ha! — mallaute ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazau shi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antau shi, alforghis shin al la loko per la forto de sia rigardo. Shi staris kun nemovebla korpo kaj vizagho, shiaj blondaj haroj kaj shia elasta gracia talio trovighis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Shi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaghon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidighis malluma brilo de malgaja fajro.

— Kio do? — shi diris post momento, — vi timighis, naiva estajho, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj jheti ghin al mi en la vizaghon. Kiu povas hodiau rifuzi al vi tiun rajton? hodiau vi ghin ankorau posedas...

Marta shirmis siajn okulojn per la manplato.

— Vi shirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn proprajn pensojn, chu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naghantaj la safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio estas mi, mi mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas ne rigardi min... nur auskultu... Shi faris kelke da pashoj kaj sidighis sur la kanapeto apud Marta.

— Auskultu, — shi ripetis. — Chu vi iam demandis vin mem kaj chu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas lau la leghoj diaj, pri kiuj vi parolis antau momento... sed lau la leghoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Chu vi volas vidi homojn? rigardu la virojn. Chiu el ili vivas en la mondo per si mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li chesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud shi ne staras viro kiel cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadrajhon, por ke shi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da achetantoj. Se shi ne trovas por si akiranton, au se, trovinte lin, shi lin perdas, shi kovrighas per rustajho de eterna doloro, per makuloj de senhelpa mizero, shi farighas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo, disshirighanta en chifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin shovi. Rememorigu al vi chiujn maljunajn fraulinojn, la forlasitajn au vidvighintajn virinojn, kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem... Kion vi chiuj signifas en la mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el la marchejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetajhoj, kies trunketoj, edukitaj en orangherioj, ne havas la forton, por kontraustari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj saghuloj de la mondo nomis la virinon “la plej bela el la floroj de la naturo”. Virino estas floro, virino estas nulo, virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara movighado. Ne ekzistas por shi felicho nek pano sen viro. Virino devas nepre alkrochighi, en ia ajn maniero alkrochighi al viro, se shi volas vivi; aliokaze shi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj malrapide mortas. Sed kion shi devas fari, se shin kaptas pasia deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via dua manplato, por ke vi ne povu vidi ech randeton de mia vesto, sed auskultu min plue...

— Mi estis juna, bela, alkutimighinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la richaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan proprajhon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edzinigho. Mi vendis la braceleton kaj la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufichos al mi, ghis mi trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro chi tiu malsagha eraro mi suferis inferajn turmentojn en la dauro de kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus feliche sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon. Mi lin amis ankorau. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkighis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite lauvole preni kaj forjheti. Chu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finighis. Vi eble audis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon che la strato Ptasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de shi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana chambro kaj en la tago pladon da griajho kaj glason da lakto. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun shi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en chifonoj. Du tagojn post tiu renkontigho kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi chesis vendi kandelojn kaj sapon... al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la chambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanachoj; mi ekloghis chi tie...

Marta sidis kiel shtonighinta. Sub la manplato, per kiu shi shirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke shia vizagho estas pala kaj senmova. Apenau rimarkebla ektremo trakuris shin de la kapo ghis la piedoj, kiam preskau senpere che shia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.

— Mi ne scias, kiamaniere tio farighis, sed mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! — diris ridante la virino kun la libere pendantaj blondaj haroj. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas ridi che komedio kaj hejme manghi bombonojn... kredu al mi... tiele estas pli bone... — Shi prenis la manon de la vidvino pendantan inter la faldoj de la nigra vesto kaj alshovighis pli proksime al shi.

— Auskultu, Marta, — shi komencis, klinighante preskau tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedauras... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la dauro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo... Ghis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko... Apud mia loghejo estas lueblaj tri chambroj, preskau tiaj samaj kiel chi tiuj... chu vi volas? morgau ni estos najbarinoj. Vi alkondukos chi tien vian infanon, estos al ghi varme kaj oportune... postmorgau vi formetos chi tiun funebran malbelan veston...

Marta forprenis la manplaton de antau la okuloj kaj levis la kapon.

— Karolino! — shi diris levighante, — sufiche, ne diru ech unu vorton plu...

Nu, — diris la virino en la atlasajhoj, — chu ne?

La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Shia vizagho aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la vocho tremis kaj kvazau venis el la profundo de la brusto, kiam shi komencis paroli.

— Antau nelonge, ankorau antau nelonge, se iu kuraghus paroli al mi tiel, kiel vi parolis. Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankorau pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte ech ombron da malbono, serchante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion... mi renkontis... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?

Dum momento shi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento shi diris iom pli malsevere:

— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne jhetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malricha virino... mi ghuas ghin de kelke da monatoj... hodiau mi englutis plej maldolchan ghian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam...

Shi denove silentighis, kaj nun shi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie shi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.

Ghi ne estis ia bildo el la pasintaj ghojoj kaj felicho, kontraue, ghi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kushantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun shi amis sur la tero. Lia vizagho estis rigidighanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis chiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur shia vizagho, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidighantaj fingroj premis shian manon. “Malfelicha mia Marta, kiel vi vivos sen mi!” Kun chi tiuj vortoj sur la bluighintaj lipoj li forlasis shin por chiam.

— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankorau amas! — murmuretis la vidvino, kaj shiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj shia brusto levighis de forta ekghemo. — Ne, Karolino! Pro Dio, ne! — shi ekkriis, alte levante la vizaghon palan kaj tamen radiantan; — mi estis pli felicha ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edzighis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankorau pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankorau, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antau ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ghi lumas mian malgajan vojon...

— Kaj irante tiun vojon, vi baldau atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj angheloj kunigos vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj interplektite kun rido la vocho de Karolino.

Marta staris jam kelke da pashoj for de shi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.

— Adiau, malfelicha Karolino, adiau! — shi diris per mallauta vocho kaj elkuris en la apudan chambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Shi estis jam proksime de la pordo, kiam shi eksentis, ke oni tenas shin je la brako. Apud shi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

— Auskultu! — shi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankorau granda infano. Kaj tamen mi vin bedauras; mi ech ne scias kial, char fine kion do povas min interesi tio, kio farighos al vi? Por mi estas ech pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, char vi estas tro bela... Sed... sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.

Per unu mano shi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan shi etendis al la fenestro.

— Pripensu, — shi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos... Returnu vin...

— Lasu min, — diris Marta per vocho obtuza sed forta, — mi vin ne insultas sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis chi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo... lasu min!

— Ankorau unu vorton vi devas audi... tiu juna homo, kiu hodiau iris kun mi sur la strato, estas furioze enamighinta en vin... li fordonos chion, kion li havas...

— Lasu min! — ekkriis Marta jam laute kaj kun dolorghemo, kaj kun spasma forto shi ektiris sian brakon, chirkauprenitan de la mano de la al shi klinita virino. Tiu mano plu shin ne tushis. Marta jhetis sin al la pordo.

Shi pasis jam kelke da shtupoj de la hele lumita shtuparo, kiam shi audis post si susuradon de atlaso.

— Returnu vin! — kriis al shi vocho de supre, — vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la shtuparo, ne respondante.

— Vi shtelos! — ripetis la vocho.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

— Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Che la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaghon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn shi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris che la supro de la shtuparo. Abunda gasa lumo chirkaufluis tiun figuron, donante striojn arghentajn sur ghia violkolora vesto; la granda kameo lumis che la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom levighadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Shi staris kun kapo kaj talio klinitaj antauen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, jhetantaj chielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis shin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste shi subite sin returnis, saltis antauen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenau kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Alechjo, per kelke da saltoj transpasis la shtuparon kaj enkuris en la loghejon de Karolino.

— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la chapelo en la mano. — Shi foriris? Shajnas al mi, ke mi rekonis shin, irantan sur la kontraua trotuaro de la strato. Kiam do shi revenos?

Li faris chi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetighas al ricevita impreso.

— Shi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antau la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antau kelke da minutoj sidis Marta. Shiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Shi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj shi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

— Shi ne revenos? — ekkriis Alechjo, jhetante sian chapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la chambron — Kion vi diras? shi ne revenos? chu vi ambau ne estas amikinoj de la infaneco?

La virino silentis. La juna viro farighis chiam pli kaj pli malpacienca.

— Kion do shi diris? — li demandis urghe.

— Shi diris, malrapide respondis la virino, ne shanghante la pozon nek la direkton de la rigardo, — shi diris, ke shi ghis nun ankorau amas sian edzon...

Alechjo larghe malfermis la okulojn.

— La edzon? — li diris, kvazau ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizaghon kontrau la plafonon kaj ridis laute kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do shi volas ankorau de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

Li ridis senchese, sed baldau en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitigho...

— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj pashoj, — tio estas virino neordinara; ami mortintan edzon ankorau post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se shi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu felichulo!

— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu felichulo, — respondis la virino, sidante antau la kameneto. Shi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al shi. Hela rugho kovris liajn vangojn.

— Mi povus esti! — li ekkriis, — shi ne forshiris do de mi chiun esperon! Ho, bela charma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! mi estas efektive furioze enamighinta! mi povus esti tiu felichulo se... diru, sinjorino, mi petegas, mi jhurigas vin... se mi farus kion?...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de shiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la movighantaj anguloj de la delikataj lipoj kushis nepriskribebla esprimo de moko. — Se vi, — shi diris malrapide, — se vi aspirus shian manon kaj volus edzighi kun shi.

Chi tiuj vortoj faris sur Alechjo impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazau shtonighinta, kun iom malfermita busho kaj kun okuloj fiksitaj al la vizagho de la atente lin rigardanta virino.

— Edzighi! — li ripetis per obtuza vocho. Liaj lipoj ektremis, kvazau li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la shultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: — vi shercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur shia vizagho transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Alechjo denove starighis antau shi.

— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas al mi pri edzigho! chu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenau konas, kun vidvino, kiu amas ankorau sian mortintan edzon? farighi per unu fojo patro de ia infanacho, bari al si la mondon, preni sur la shultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia agho? kun mia felicha situacio? Ghi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burgho, avidanta bongustan hejman kuirajhon kaj dekduon da pufvangaj infanachoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas sherci, tio estas unu el viaj chefaj charmoj.

Karolino levis la shultrojn.

— Kompreneble, mi shercis, — shi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.

La gaja Alechjo estis chiam pli ekscitita.

— Kian humoron vi havas hodiau, — li murmuris, — chu mi nenion pli sciighos?

— Vi tedas min terure, — respondis la virino.

— Kie shi loghas? — insiste demandis la juna homo.

— Mi ne scias, mi forgesis demandi shin pri tio.

— Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos shin serchi, sed la urbo estas kiel arbaro, antau ol mi shin trovos, mi denove shin forgesos...

Li diris tion kun tre granda ekscitigho, preskau kun kolero kaj plendo en la vocho. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj la chiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la fingroj, ghoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

Eureka! — li ekkriis; — shi estas ja kudristino? kie? chu en ia laborejo? Bela, charma, ora sinjorino Karonjo, diru...

La virino levighis kaj larghe oscedis.

— Nu, tie... che la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino Szwejc — shi diris kun mieno de plej granda enuigho, — iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro...

Alechjo shajnis felichigita.

— Che sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas shin! Unu filino, tiu, kiu altranchas, estas monstro, sed la dua, juna edzino de bierfaristo, kaj ankau la nepino per la filo, fraulino Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! Ho! morgau... morgau... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la chapelon kaj staris jam sur la sojlo.

— Ghis revido! — li ekkriis.

De post la sojlo li ankorau revenis.

— Sinjorino Karonjo iras hodiau en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris che la pordo de sia dormochambro kun brulanta kandelo en la mano.

Flik kaj Flok, — shi diris.

Flik kaj Flok! — ekkriis la homo de eterna rido, — mi devas tie esti kaj vidi Lauron en la egipta danco! Sed chu ne estas tro malfrue? mi devas ankorau iri por momento al Bolchjo! Ghis revido; ghis revido! mi kuras, flugas, rapidas!

Chiuj grandaj urboj ghenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversaghaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larghe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam la patrinonaturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon, ghis la momento kaj ofte ech post la momento, kiam la komuna patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, faras al si kvazau profesion kaj chiutagan okupon el admirado de virinaj charmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas, admirado ne platona chie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili ofte havas koron ne sole senteman, sed ankau bonan; intence kaj kun antaupretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se ili tamen ofte kauzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, char ili ne scias, kion ili faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili per si prezentas, konsiderinte chion, kion ili ordinare plenumas kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, tio estas ghenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj shaksoldatoj, sur la granda shaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj glitas libere sur la por aliaj tro malglata shelo de la vivo. Sekve, konsiderante ilian malgrandecon, oni povus che la prijughado de la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, au ech kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la mizera lanugo, se chi tiu mizera lanugo, chi tiuj eterne movighantaj shaksoldatetoj, chi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus mortige dangheraj por certa klaso da homaj estajhoj. Chi tiu klaso estas la malrichaj virinoj. Ni ne parolas jam ech pri la koroj, char la koroj che la tiel nomata bela sekso estas chiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale chu ili trovighas sub silkaj au sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelajho povas ilin vundi, plej granda bagatelajho povas ilin venki. De tio venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ghemoj, shirado de haroj kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaghoj, kudrejoj kaj diversaj laborejoj trovighas tute sub ilia potenco kaj terure de ili suferas — estas la reputacio de virino. En chi tiu rilato inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen longa penado, iafoje ech sen intenco, per la sola alproksimigho, per kelke da pashoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj jhetitaj sur shin, ili mortigas shian bonan reputacion, ili kreas en la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto de ilia bone fortikigita kaj larghe fama gloro; agrabla efektive por ili, char ghi montras antau la mondo ilian vere viran energion, la grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitajhoj...

La sinjoro de la kreitajhoj marshas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la chapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora cheneto kaj balancighas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoche kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li jhetas chirkauen. La randon de la chapelo li ofte ektushas per la mano, chiujn li salutas, chiuj lin salutas, chiujn li konas, chiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon li haltigas en la aero simile al chashundo, kiu ekflaris chasajhon, li strechas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela busheto, eklumis blanka vizagheto, ekbriletis nigraj okuletoj... Antauen! kuru kaj pelu! Singarde! la chasajho estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ghin chirkaubari, char ghi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la chapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per vocho, plene kopianta la hierau sur la scenejo auditan vochon de Pariso, li demandas: chu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se shi permesas, li iras kun shi. Se shi ne permesas, li iras ankau. Chu li ne estas sinjoro de la kreitajhoj? Dum la irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekighanta papilia amo au eble la ghojo de triumfo; plej ofte ambau kune. Chiufoje kiam chi tiu sinjoro de la kreitajhoj ekvidas belan au ech beletan ekzempleron de virina vizagho, li jhuras al chiuj kaj antau chio al si mem, ke li estas furioze, morte enamighinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua pagho ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimighis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malricha virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de lauro, sur shia malgaja frunto aperas makulo... Tia estis la gaja Alechjo, unu el multaj... Lia nura alproksimigho kompromitis virinon, interparolo kun li estis por shi dekreto de malhonoro...

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, sekve shi konis Alecjhon. Li vizitadis shian domon, kaj shi ech mem rakontadis, ke unu el la fraulinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun la patrino okupighadis per altranchado, pro li perdis fianchon. Char kvankam shi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj lertan langon, shi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la kreitajhoj. Ne estas do mirinde, ke kauze de tiaj cirkonstancoj, sinjorino Szwejc alshovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj kaj rapide almetis la vizaghon al la fenestra vitro, kiam shi unu matenon ekvidis, ke unu el shiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Alechjo. La knabinoj en shiritaj vestoj kun flavaj vizaghoj kaj senkolorighintaj kokardoj en la haroj, ankau jhetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkomprenigho kaj ridetadis. Chion chi tion rimarkis ankau la filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Shi levighis sur la piedfingroj kaj jhetis rigardon tra la fenestron. De la loko, sur kiu shi staris, shi povis vidi la malgrandajn lipharojn kaj la barbeton de Alechjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis liaj... shi sentis, ke shin kaptis impreso kaj rememoroj. Shi elstrechis ankorau pli la kolon, kaj nun shi ekvidis nigran lanan tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro? Sinjorino Szwejc forigis sian vizaghon de la fenestra vitro.

— Kun sinjorino Swicka, — shi diris, alproksimighante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovrighis per densaj nuboj, la “S” en la nomo de Swicka, elirante el la busho de sinjorino Szwejc, siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kashe intershanghis rigardon. La vizaghesprimo kaj vochsonado de la estrino ne promesis agrablajn aferojn.

Unu el ili diris mallaute:

— Estos kriado!

— Eble shi forpelos shin? — demandis alia ankorau pli mallaute.

— Oho? — diris tria plej mallaute: — shi nun eble jam ech ne timas tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Shia vizaghesprimo en tiu tago estis tia, ke jam ghi sola povus turni sur shin la rigardojn de chiuj cheestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus preparitaj, por observi shin scivole. Shiaj okuloj estis chirkauitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazau malvivaj. Sur la kavighintaj vangoj estis makuloj de sanga rugho, la brovojn dividis profunda sulko. Enirante, shi levis la pezajn, shvelintaj palpebrojn kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur shi. Shi ne aperigis tamen miron nek ian alian senton, shi demetis la tukon for de la kapo kaj, preninte la laborajhon, kiu kushis jam preparita sur shia tablo, silente sidighis. Shiaj manoj tremis kvazau en febro, kiam shi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Shi klinis malalte la kapon, kiun en tiu tago chirkaukovris iom senordaj harligoj, kaj shi enprofundighis en sian laboron. Shia mano tremanta kaj rugha de malvarmo rapide levighadis kaj mallevighadis kvazau lautakte de ia febra kapturna penso. Shi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj shi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al shia brusto. Che la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj jhetadis sur la jhus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de shiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Shi chesis tranchi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, diris per tirata tono kaj obtuza vocho:

— Sinjorino Swicka ne estis che ni hierau.

Marta, audinte sian nomon, levis la kapon.

— Chu vi diris ion al mi?

— Sinjorino Swicka ne estis che ni hierau.

— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni.

— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Shi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo che la ronda tablo sonis kaj knaris, sed chiam pli akre.

La fraulino, kiu perdis la fianchon kauze de la nevenkebla Alechjo, videble sentis sin chiam pli kaj pli ekscitita.

Shia patrino staris kun vizagho turnita al grupo da laboristinoj, kun senmova tondilo en la bruna mano.

— Mi vidis hierau sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka staris apud la shtuparo de la Sanktkruca preghejo kun du personoj.

Marta ne respondis. Kion shi povus diri? La fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera.

— Mi ankau konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka interparolis hierau sur la strato. Unu el ili antau kelke da jaroj ech laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne longe, char mi tuj rimarkis, ke shia kunestado povas doni dangheran ekzemplon por niaj laboristinoj. Chu sinjorino Swicka konas bone tiun virinon? Shia kamaradeco povas esti tre danghera.

— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Shi ne levis la kapon de super la laboro, sed en shia tremanta vocho sonis obtuza kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

— Ha! sopirghemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de chiuj pekoj. Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti dangheran kamaradecon... Kaj chu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankau proksima konato de sinjorino Swicka?

La ghis nun chiam sonanta kaj knaranta tondilo chesis soni kaj knari. La fraulino kun la nebela vizagho, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitajhoj, levis la kapon.

— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka promenas kun li chiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj chi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ghis la piedoj kaj enpushis siajn pikilojn en chiujn punktojn de shia korpo: shi subite rektighis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur shiaj genuoj, kaj la larghe malfermitajn okulojn shi streche direktis al la vizagho de la parolanta fraulino.

— Kion tio signifas? — shi diris malfacile kaj preskau sufokighante.

Shi ekrigardis chirkauen. Chiuj laboristinoj, ech tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al shi. Sur iliaj vizaghoj oni povis legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazau shtonighinta. La puncaj makuloj, kiuj trovighis sur shiaj vangoj, malrapide larghighis, ghis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

— Vi ne havas kauzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kauzon por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas mastrino de laborejo, en kiu chiam laboradis samtempe pli ol dudek junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al danghero. Plue mi havas ja filinojn, tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malchasteco! Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la loghejo de unu richa kaj diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion shi pensus, se shi vidus, ke iu el miaj laboristinoj ghuste sub miaj kaj sub shiaj fenestroj promenas kun juna kaj salona fraulo? Cetere, eble shi ech jam vidis! Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se shi min demandos pri tio? Chu mi diru al shi, ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraua al la kristana favorkoreco?...

— Diru al shi, ke la laboristino, kiu havis la malfelichon renkonti sur chi tiu korto junan kaj salonan fraulon, forighis de chi tie mem kaj propravole.

Chi tiuj vortoj eksonis tra la granda chambro per vocho klara kaj forta. Marta levighis de la segho kaj kun alte tenata frunto kaj kun tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaghon de sinjorino Szwejc.

— Mi estas virino malricha, tre malricha, — shi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj alkondukis min chi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis chi tien, char aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ghi... Sed ne pri tio mi volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ghiajn kondichojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgrau chio... mi ne povas... ne, mi ankorau ne povas! Adiau!

Che la lastaj vortoj shi surjhetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo. La laboristinoj sekvis shin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaghoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankorau pli granda mirego.

Chio, kio okazis al Marta depost hierau: la disrevigho, kiu shin trafis che la libristo; la maldolcha sento de envio, kiu unuafoje atakis shin che la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta esperplena vira junularo; la vizito en la domo che la strato Krolewska, la malghoja propono, kiu tie estis farita al shi; la sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; sed precipe la renkontigho kun la homo, pri kiu shi sciis, ke li atendis shin kun malhonoranta penso en la kapo, — chio chi tio metis shian spiriton en tiun staton de febra strecho, kiu longe dauri ne povas, kiu che la plej malgranda ektusho eksplodas per neretenebla fulmotondro. Kaj la ektusho, kiun kauzis la vortoj de sinjorino Szwejc kaj de shia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto de Marta la ghis ekstremeco strechita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ghemon. Chu shi faris bone, kiam shi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno, jhetante antau la piedojn de la shin ofendinta virino sian lastan pecon da pano? Shi ne pensis pri tio, shi ne prikalkulis sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur la straton.

Sed apenau shi eniris en la pordegan arkajhon, shi retirighis kvazau antau ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris shian vizaghon. En la pordega arkajho staris ankorau Alechjo kaj interparolis mallaute kun ia juna viro, kiu staris che la malsupro de la shtuparo, per kiu li videble jhus malsuprenvenis, por iri en la urbon. Marta forsaltis al la kontraua flanko. Estis videble, ke shi penis nerimarkite formalaperi laulonge de la muro; sed chu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta chasisto?

— Sinjorino! — ekkriis Alechjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiau tiun kavernachon, kiu (nun lia vocho mallautighis) de kelka tempo farighis por mi paradizo, al kiu mi sopiras!

La viro, kun kiu Alechjo antaue interparolis, forlasis la lastajn shtupojn kaj elkuris sur la straton, jhetante preterflugantan rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris che la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj. La gaja Alechjo alproksimighis al shi kun rideto sur la lipoj kaj kun reva rigardo.

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.

— Sinjorino! — interrompis shian parolon la sinjoro de la kreitajhoj, — antau kvaronhoro vi forpushis min de vi per tre severa vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco...

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian vochon, kiun shi estis perdinta por momento. — Jes, shi diris plue, mi forlasis tiun kavernachon, en kiu tamen trovighis mia lasta rimedo de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi faris tion kauze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Chu vi havas almenau iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas estajhojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kauzos nenion malbonan! Al vi la homoj donos por tio laudon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos la honestan nomon kaj ofte ankau la lastan pecon da pano, vi bonege amuzighos...

Shi diris chion chi tion rapide, preskau sen respiro, kun akra moko en la vocho kaj en la okuloj.

— Vi amuzighos, — shi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuzigho, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...

Dirinte chi tion, shi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego.

La sinjoro de la kreitajhoj restis sola, klinis la kapon, tushis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizagho oni povis vidi honton kaj bedauron. Li hontis pri sia malvenko, li bedauris la charman kaj kontraustaran kaj ghuste pro sia kontraustareco ankorau pli charman bildon, kiu malaperis antau liaj okuloj. Au eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgrauvole faris maljustajhon. Ho, jes malgrauvole! “Nin tio mortigas” shi diris.

Kia penso! Chu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontraua al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj. Kaj tamen kun kia forto shi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el shiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela shi estis! Alechjo senshancelighe fordonus en chi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj felicha vivo, por povi shin vidi, petegi de shi pardonon, kompensi al shi la maljustajhon, se li ghin faris al shi kaj... akompani shin al shia loghejo.

Ha! sed kie estis tiu shia loghejo! li ne sciis. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskau kolere:

— Nun mi shin kredeble jam ne trovos!

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraulineto, preskau ankorau infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj. Kiam Alechjo shin ekvidis, la esprimo de lia vizagho subite shanghighis. Li rapide deprenis la chapelon, kaj, salutante la belan fraulineton, li diris kun rideto:

— Kiel longe jam mi ne havis la felichon vidi fraulinon Eleonoron! La fraulineto videble ne estis malkontenta de la renkontigho.

— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ghentila! tre ghentila! Jam tutan monaton vi ne estis che ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neghentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

— Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.

— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?

— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaute la sinjoro de la kreitajhoj.

La fraulineto rughighis ghis la haroj kaj oreloj.

— Nu, ne timu kaj venadu al ni, char alie la avino kaj la onklino vere koleros.

— Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la fraulineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la chapelo elshutighis sur la blankan frunton.

— Mi ankau vin koleros.

— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La fraulineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitajhoj ne kuraghas shin sekvi. Kun malricha laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraulino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos chirkau dekkvinmil spesmiloj da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Alechjo eliras sur la straton, kaj antau liaj okuloj pretershovighas du virinaj figuroj: la figuro de malricha laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraulineto kun oraj harfasketoj chirkau la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; chi tiu estas tre charma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj richajhoj estas disvershitaj en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandighas. Sed por kio fari elekton? Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid!

Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estajho!

Kaj Marta?

Post la fortaj ekscitighoj, kiujn shi havis, Marta denove enfalis tute en bagatelajhan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn shi ricevis de la libristo, shi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere la shuldon, kiu ghis nun ne estis pagita, kaj achetante samtempe la rajton loghi en la subtegmenta chambreto ankorau dum du semajnoj.

— Vi shuldas ankorau por la mebloj, diris la administranto, prenante el shia mano la monon.

— Forprenu ilin el mia chambro, char mi ne povas pagi por ilia uzado.

Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loghis en la dua etagho, bezonis por sia kuirejo au antauchambro tablon, kelke da seghoj kaj liton. Vespere chi tiuj mebloj jam ne estis en la chambro de Marta. Shi sternis sian tre malmultigitan litajharon sur la nuda planko kaj sidighis sur la planko antau la malplena kameno. Che la dua flanko de la kameno sidighis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, preskau rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo kaj eble ankau de sufero. La du palaj vizaghoj, kiujn chirkauis la krepusko de la komencighanta vespero kaj profunda silento de la dezerta chambro, prezentis malgajan vidajhon. Ghi estis ankau vidajho mistera. Du malfelichaj vivoj sidis tie antau la malvarma aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

Ghis nun, se shi ofte ploris en la tago, en la nokto shi almenau dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la chambro la lastan objekton de shia ludado: la du malnovajn lamajn seghojn. Shi bedauris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj shi ludadis en pli liberaj minutoj kaj al kiuj shi silente rakontadis siajn suferojn kaj plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, gvidata de instinkto de bona infano, shi ne volis alporti plendojn al la patrino. La infano ploris kortushe, kiam shi vidis, ke oni elportas shiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kushighinte sur la tero, shi eble rememoris sian antaulongtempan mahagonan liteton, chirkauitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj shi lernis distingi kolorojn kaj admiri ilian belecon...

Estis jam preskau noktomezo. La infano jhetighadis sur sia malalta sternajho, de tempo al tempo ghemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senchese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riprochojn.

Akre kaj turmente shi riprochadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial shi ekflamis per ofendita fiereco? Kial shi forlasis tiun lokon, en kiu shi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie jhetis al shi en la vizaghon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Chu virino en shia situacio havas la rajton intershanghe por ofendo jheti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolchan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapablecon, kaj poste postuli de shi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!

— Ne! — pensis Marta; — unu el la ambau: oni devas esti en la mondo au forta kaj fiera, au malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, au oni devas rifuzi al si chiun pretendon pri ghi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj levighi ghis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Chu mi mem efektive min estimas? Chu mi povas sen honto kaj sen riprochoj de la konscienco rigardi chi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Chu mi povas sen plej profunda humiligho pensi pri tio, ke simile al sendefenda shafo mi klinas mian nukon antau nehonesta mano, permesante, ech petante, ke el mia laboro, el la shvito de mia frunto ghi kreu richecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forjhetas mian laboron, char ghi estas sentauga; alia jam tuj en la komenco ghin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ghi certe estas sentauga; alia malnoble ghin ekspluatas ghuste tial, ke ghi estas senkapabla; fine alia ech vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... acheti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri che la homoj, ech che mi mem, mi ne povis?

La nokto cedis al griza vintra tagigho, Marta chiam ankorau sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Shi sentis sin nun humila, tre humila, shi ridetis pri si mem che la penso, ke hierau ankorau shi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; shi estis certa, ke jam neniam shi miros sian propran malaltighon kaj neniam ekmurmuros kontrau la mano, kiu shin ofendos.

Kune kun la taga lumo en la subtegmentan chambreton eniris rememoroj pri la chiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la posho dekkvinspesdekan moneron. Pli da mono shi ne havis, kaj laborenspezon shi havis nenian.

— Mi devos iri peti! — shi ekpensis.

Shi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Shi iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al shi unu fojon laboron, la duan fojon almozon.

Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem ian miron. Antau sia eliro el la domo shi imagis al si, ke tre malfacile estos al shi transpashi chi tiun sojlon, ke tiel same, kiel antau kelka tempo, antau la eldiro de vorto de peto shi rughighos de honto, shi perdos por momento la vochon. Shi eraris. Shia koro ne frapis pli forte, rugho ne kovris shian frunton, kiam shia rigardo renkontighis kun la rigardo de la libristo.

Li staris, kiel ordinare, malantau la skribtablo, iom klinighinte super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, audinte sonoradon, li levis la vizaghon, lia frunto estis malpli serena ol antau kelka tempo, en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon au malghojon. Videble io lin embarasis au afliktis. Eble li havis malsukceson en la entrepreno, de kiu li multe al si promesis, au eble lin afliktis malsano de iu el lia familio au el liaj amikoj? Kun videbla malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaue. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue shi sin retirus kaj forirus au almenau kashus la celon de sia veno, sed nun shi aliris al la skribtablo kaj intershanghinte saluton kun la libristo, shi diris:

— Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial mi venis denove al vi...

— Per kio do mi povas servi al vi?

Li parolis ghentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj distritaj okuloj direktighadis chiumomente al la paperoj, kiuj kushis sur la tablo.

— Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek spesdekojn por tago. Chu vi ne scias pri ia loko, kiu taugus por mi, pri ia...

La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.

Al lia antaua embaraso alighis nun iom da konfuzo kaj ech malpacienco.

— Ha! — li diris post momento, farante per ambau manoj geston, kiu montris bedauron, — kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni nepre devas ion povoscii...

Li ne finis sian penson kaj silentighis. Marta kunpremis en ambau manoj la finojn de la tuko, kiun shi havis sur la kapo.

— Sekve, — shi diris post momento, kion do mi faros?

Shi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj rigardis shin atente. Shia vocho havis sonon mallongan kaj iom akran, en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, kiel antau kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed kvazau de retenata obtuza kolero. Rigardante shin kaj auskultante shian vochon, oni povus diri, ke kontrau tiu homo, kun kiu shi parolis, shi sentas ian chagrenon, ke en sia spirito shi akuzas lin parte pri tio, kion shi suferas.

La libristo pripensis ion dum momento.

— Mi malghojas, — li diris, — mi tre malghojas, ke mi vidas en tia situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Shajnas al mi, ke mi povos ankorau ion fari por vi... kvankam tio estos nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ghuste nun bezonas iun... iun por... servado en la chambroj... se vi dezirus tian lokon...

— Mi petas vin pri ghi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.

— En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto...

— Mi iros certe, — diris la virino.

La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da papero kaj donis ghin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis maltrankvila kaj kvazau afliktita. Tuj post la fordono de la letero li salute sin klinis.

Chi tiu saluto estis klare adiaua, ghi signifis kvazau: mi ne havas tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La letero, kiun shi tenis en la mano, ne estis fermita. Shi malfaldis la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ghin kelkfoje en sia mano. Shajnis, ke inter la partoj de la folieto shi ion serchas. Efektive en shia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antau nelonge en shian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton da papero enmetis ian donon por shi. Tamen dono tie ne estis. Marta ekpensis: estas domaghe, ke li nenion donis!

La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, kiuj ilin bezonas, ke ili ne chiam estas en la sama humoro. Ech la plej bona homo ne povas esti en chiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies chiutaga pano estas la agodevo. Kompatema mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina por plenumado de kompatemaj faroj.

Kia shangho! Antau kelke da monatoj Marta ekghemegis de doloro, de honto, kiam shi ricevis almozon, nun shi bedauris, ke shi ghin ne ricevis!

Shi rigardis la adreson de la letero, kiun shi tenis en sia mano, kaj shi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj shi trovighis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loghejo. Shi trovis tie kuiristinon, al kiu shi transdonis la letereton, kiun shi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loghejo, Marta sidighis sur ligna benko. Shi sidis tie chirkau dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski pripensadis au konsilighadis! Post dek minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksterajho, en vestoj montrantaj bonhavecon. Shi tenis en la mano la leteron de la libristo. Shi aliris al Marta, kiu, ekvidinte shin, levighis kaj dum kelke da sekundoj atente shin rigardis.

— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kun iom da konfuzo en la vocho, — antau kelke da tagoj ni efektive bezonis chambristinon, sed nun ni jam ne bezonas... mi tre bedauras... pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antau shi starantan virinon multe pli ghentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por chambristino, kaj shi forlasis la kuirejon.

En la chambro, en kiun shi eniris, sidis kun pipo en la busho grizeta viro kaj du junaj fraulinoj brodis apud la fenestro...

— Nu? — demandis la nejuna viro, — vi shin ne akceptis?

— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... shi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... kiel shi taugus por balai la chambrojn au en la dauro de tutaj horoj stari super gladilo... shi certe ech ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun shi nur klopodojn, nenion plu.

— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen estas domaghe, ke vi shin foririgis simple kun nenio. Kredeble shi estas tre malricha, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, shi volas servi kiel chambristino. Oni devis eble provi...

— Sed, mia Ignacio, sinjoro Laurencio skribas, ke shi havas infanon! Ne parolante jam pri chio alia, chu ni povas akcepti servistinon kun infano?

— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro multekosta kaj klopoda... Dio scias, kia infano ankorau tio estas... Sed char shin rekomendis Laurencio... Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis shin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.

— Nu! oni povas do ion doni al shi! Mi preferas doni al shi unufoje ech spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... kaj ankorau preni en la domon fremdan infanon...

Marta estis jam sur la shtuparo, kiam shi ekaudis post si rapidajn pashojn kaj dufoje ripetitan vokon:

— Sinjorino! sinjorino!

Shi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraulineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al shi.

— Sinjorino, komencis la juna fraulineto, haltante antau la vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane... hodiau estas tiel malvarme, kaj vi lacighis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon...

Shi parolis tion rapide kaj konfuzite, che la lastaj vortoj shi kun iom nekuragha gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste shi prenis el la mano de la bela fraulino la susurantan papereton, diris “mi dankas” kaj foriris. Dum la irado hejmen shi achetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon shi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago shi plu ne iris en la urbon. Shi pretigis manghon, konsistantan el lakto kaj faruno, vershis ghin sur argilan pladon kaj sidigis antau ghi Janjon.

Sed la knabineto manghis ne multe. Shi estis silenta kaj neordinare serioza. Shian malgrandan kapon shi sentis kredeble tre peza, char shi konstante ghin apogis per la maldika mano, poste shi sidighis sur la planko apud la patrino, kushighis sur shiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timighis, kiam che la matena lumo shi ekvidis la vizaghon de sia infano. Janjo estis ankorau pli pala ol hierau, el shiaj profundighintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al shi pli bonan komforton, shi malsanighos... pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du au tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la chambron kaj kuiri por shi varman manghon!

— Hu! shi diris al si mem post momento, nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!

Shi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, shi miris pri si ankorau pli ol tiam, kiam shi eniris en la librejon. Estas vero, ke shi sentis sin iom humiligita, sed chi tiu sento estis nenio en komparo kun la en shi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun shi antau kelke da tagoj memvole forlasis.

Sinjorino Szwejc, ekvidinte shin, ne vidigis ech la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj shiaj okuloj akre ekbrilis malantau la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.

Tio estis terura turmento, sed ghi dauris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj shia filino chesis tranchi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.

— Sinjorino! — diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, — antau du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendighis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malghentilajho. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori che vi.

Kiel antaue miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizagho de sinjorino Szwejc. Kontraue, shi dolche ekridetis kaj afable skuis la kapon.

— Ho, mia sinjorino Swicka! — shi komencis per dolcha miela vocho, — mi ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ghi estas, audi ian malghentilajhon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: kaj pardonu al ni shuldojn niajn, kiel ni ankau pardonas! Mi estus ribela kontrau la vorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedauras, sed mi efektive jam ne povas, char sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost hierau alian laboristinon...

Che la lasta vorto shi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.

— Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion... krom tio ni ne uzas mashinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin pushas al ni, amase sin pushas. Estas vera interpushigho. Chiun tagon du au tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, char mi kaj mia filino ne deziras sharghi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, ech pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Swicka...

— Tamen eble, panjo, trovighus ankorau laboro ankau por sinjorino Swicka, flustris la malbela fraulino, klinighante al la patrino.

De kelke da minutoj shi rigardis Martan atente kaj scivole. En shiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la shultrojn.

— Ne, — shi diris, ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hierau akceptitan fraulino Sofion. Audinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskau kun timego.

— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?

— Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedauras, sed la loko estas jam okupita... mi ne povas.

Marta per apenau rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, shi audis post si brueton, konsistantan el tre mallauta flustrado kaj ankorau pli mallauta ridado. Shi komprenis, ke shi estas objekto de moko au de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj shi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam shi trovighis sur la strato, shin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiau nepre pli varmigi la chambron kaj morgau pretigi por la infano ian viandan manghon... alie... ghi malsanighos... Dum momento shi iris tiamaniere, kvazau shi ne scius bone, kien shi iras, shi direktighadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: shi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto shi komencis iri laulonge de la strato Dluga. Irante, shi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antau unu el ili shi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian serchis la juna virino, char post momenta pripenso shi malfermis la vitran pordon, kiu trovighis super kelke da shtupetoj. La eksterajho de la magazeno shin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ghi aspektis. Kontraue, en sufiche vasta chambro trovighis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj shtonoj. Sed la efektiva richeco kauze de nelerta elmontrado au eble ech intence ne prezentighis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ghia posedanto, tion oni povis supozi preskau kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj vershajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, rughvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li levighis kaj demandis ghentile, kion shi deziras.

— Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, — diris Marta; — mi pensis, ke eble vi achetos de mi ian oran objekton.

— Kial do ne, sinjorina moshto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto ghi estas?

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Shia vizagho, pala kiel marmoro, estis rigida kaj strechita. Oni povus diri, ke shi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj shi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

— Kia do objekto ghi estas? — denove demandis la juvelisto kaj jhetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

— Edzigha ringo, — respondis la virino.

— Edzigha ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.

— Edzigha ringo, — mallaute murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.

— Edzigha ringo, — diris Marta ankorau unu fojon, elshovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe shiaj piedoj ekshancelighis, kaj simile al persono baldau svenonta shi per senkonscia movo serchis ion, sur kio shi povus sin apogi.

— Sidighu, sinjorino, sidighu! — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alshovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidighis. Shi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el chiuj, el kiu konsistis shia irado sur la vojoj de malricheco. Kiam shi estis detiranta de la fingro la oran ringon, shajnis al shi, ke ankorau unu fojon kaj por chiam shi disighas de la sola homo, kiun shi amis sur la tero, de la felicha, neforgesebla pasinteco. Shia koro konvulsie kunpremighis, bruo aperis en shia kapo.

Sed tiun momenton shi jam travivis. Per forto de la volo shi rekaptis la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.

— Chu tio chi estas nepre necesa? mia Dio, chu ghi estas nepre necesa? — demandis la juvelisto per tono de kompato.

— Nepre necesa, — respondis la virino mallonge kaj seke.

— Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos chi tiun objekton al mi, ol se vi vendus ghin al iu alia. Vi ricevos almenau ghian plenan valoron.

Dirante chi tion, li staris jam malantau tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj kaj jhetis la ringon sur negrandan kupran pesilon. La du metaloj interfrapighinte donis sonon puran kaj dauran.

— Bona oro, — diris la juvelisto.

Marta forturnis la vizaghon for de la balancighanta pesileto. Shian rigardon forte okupis nun vidajho, kiun shi ghis nun tute ne atentis. Tio estis vidajho tre simpla. Che ambau flankoj de longforma tablo sidis kvin junaj homoj, havantaj la aghon de 15 ghis 25 jaroj, kun delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris multekostajn shtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron che malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de chenetoj, braceletoj, brochoj, ringoj, kovriloj por poshhorloghoj kaj aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streche rigardis lauvice chiun el la paroj da manoj, kiuj movighadis che la longforma tablo. Shiaj okuloj, antaue tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskau avidecon. Dum la kelke da minutoj de chi tiu rigardado shi rimarkis pli da detaloj de la juvelista arto kaj komprenis ghian esencon kaj naturon pli bone, ol iu alia, trovighanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj kompreni en la dauro de multe da horoj.

— Mi petas vin, sinjorina moshto, — diris la juvelisto el malantau la tablo, — la ringo de via moshto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.

Audinte chi tiun vochon, Marta forturnis la vizaghon for de la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, che kiu staris la juvelisto.

— Sinjoro! — shi diris, — chi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?

— Jes, sinjorino, — respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando iom mirigis.

— Kaj sendube ankau viaj lernantoj...

Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaghon de la antau shi staranta homo.

— Chu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?

La malgrandaj okuloj de la juvelisto larghe malfermighis.

— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do... kial... sed ja...

— Jes, min, — ripetis la virino per senshanceligha vocho. Mi havas nun neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraue, shajnas al mi, ke mi ghin plenumus bone, char por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi devus min instrui, sed chi tio ne daurus longe... mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn...

La juvelisto chesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edzighan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkighis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.

— Vidu, sinjorina moshto, — li komencis, — por diri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; chi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj...

Marta ekrigardis al la tablo, che kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, jhus levighis kaj eliris en la apudan chambron.

— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, shi korektis sin rapide, — mi scias la desegnadon en suficha grado, por povi pretigi por juvelistaj laborajhoj la necesajn modelojn.

Elparolante chi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, shi aliris al la longforma tablo kaj sidighis sur la loko, kiun jhus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris che la tablo, forshovighis iom kun siaj seghoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidighantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Sen ironio, sed ankau kun granda miro shin rigardis la juvelisto. Shi nenion atentis, nenion vidis. Shi kaptis krajonon kaj komencis desegni sur folieto da papero, kiun shi trovis ghuste antau si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizagho de la virino aperis rugheto, shia brusto spiris malrapide kaj profunde, la mano per firma movado, sen la ech plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn au retushitajn konturojn.

La desegnisto, kiu antau momento estis elirinta en la apudan chambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aghon de chirkau dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poshojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj intershanghadis kun la kolegoj signojn de interkomprenigho.

— Sed, kara sinjorino... — komencis la iom malpaciencighinta juvelisto.

— Tuj, tuj — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.

Post momento shi levighis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu shi estis desegninta.

— Jen estas modelo por braceleto, — shi diris.

La juvelisto tre atente rigardis la desegnajhon. La modelo estis farita tre bele. Ghi konsistis el krono da larghaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volvechirkauis nur du torditaj trunketoj.

La braceleto pretigita lau chi tiu modelo havus en si samtempe du chefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.

— Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante la kapon al ambau flankoj kaj rigardante la desegnajhon kun mieno de kontentigita kompetentulo. — Bele! tre bele! — li ripetis post momento, sed nun jam iom konfuzita. — Viaj desegnajhoj, sinjorino, povus esti por mi tre utilaj, sed... sed... — Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizitajn harojn.

La juna homo, kiu staris che la pordo, daurige ridetis.

— Ho, mia Dio! — li diris levante la shultrojn, — se vi hezitas akcepti chi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu... nu, kiel desegnistinon...

Dekkvinjara knabo, kiu sidis che la tablo, eksplodis per rido. La juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:

— Se vi hezitas plenumi la postulon de chi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi scias ja, ke ankau sen tio mi laboros che vi jam ne pli ol kelke da semajnoj, char mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos oficon en la oficejo de la arhhitekturisto de la urbo Varsovio... Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.

— Jes, jes, — diris la juvelisto, — mi scias, ke vi baldau min forlasos... sed mi tamen ja ne povas...

— Kiom vi pagas al chi tiu sinjoro? — interrompis lin Marta.

La juvelisto diris la sumon, kiun li chiutage pagas al la frizita junulo.

— Mi akceptos la duonon de tiu pago — diris la virino. Nun la juvelisto jam per ambau manplatoj ekfrotis siajn harojn.

— Aj! aj! — li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, — malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta.

— Bela! mi ne povas nei; tre bela!

— Aj! aj! — li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis chirkauen. Videble li batalis kun si mem, au eble batalis en li la deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki en la laborejon ian ghis nun ne ekzistintan novajhon.

Li starighis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn helpantojn, diris per demanda tono:

— Ha? kio?

Vershajne chi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed kvazau kun videbla respondo li renkontighis okulo kontrau okulo kun la kvar vizaghoj de la laborantoj, sidantaj che la tablo. Sur tiuj vizaghoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskau laute, kvazau intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte forighis en la apudan chambron.

Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, au pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per ambau manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li ekkriis:

— Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!

Chi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ghi sonis ech bedauro de industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tushas, perdas bonan negocon.

Marta ekridetis.

— Mi estas virino, — shi diris, — jes, tio estas vero. Kio do sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn...

— Nu jes, jes! — ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj sidighante inter siaj helpantoj, — sed vidu, sinjorino, tio estus afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas chiujn novajhojn!... Kiel vi vidas, che mi chi tie laboras junaj homoj... la mondo estas kalumniema... vi komprenas?...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin por la klarigoj, kiuj ne estas novajho por mi. Chu vi achetas mian ringon?

— Mi achetas, kara sinjorino, mi achetas...

Li rapide levighis de la segho, kuris al alia tablo, elshovis tirkeston kaj staris super ghi enpense dum momento.

— Jen estas la mono, — li diris, donante al la virino du monpaperetojn.

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam che la sojlo, shi returnis sin al la juvelisto.

— Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj,

Sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

— Sed, kara sinjorino, — elbalbutis la juvelisto, — mi opiniis... mi pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam shi komencis trenadi sian mizeron kaj urghajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, shi anstatau dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn pashojn. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirghemo shi iris rekte al sia loghejo per pashoj egalaj kaj sammezuraj. Antau unu horo shi pensis, ke, ricevinte monon por la vendita ringo, shi achetos ankorau hodiau lignon, por pli bone varmigi la chambron por la nokto, kaj manghmaterialojn, por pretigi fortigan manghajhon al la infano. Shi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn, shi ne iris en butikon de manghmaterialoj; oni povus diri, ke au shi forgesis chion en la mondo, au shi ne havis forton, por iri pluen, au kuraghon, por iri al alia loko krom tiu alte trovighanta, nuda kaj malvarma nestacho, kiu estis shia loghejo. Ghis tiu tago chiufoje, kiam shi estis revenanta hejmen, shi chiam rapide kuradis sur la shtuparo, sed nun shi iris sur ghi malrapide, kelkfoje shi pushighis je kruta shtupo, ne vidante ghin en la komencighanta krepusko, au vidante nenion antau si. Muta kaj malvarma kiel tombo shi eniris en la chambron, jhetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremighinte sidis antau la kameno, ne ekparolis al shi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litajho, kushanta sur la planko. Shiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. Socia elpelindulino! shi murmuretis, jhetighis sur la plankon kaj kushighis senmova, kun vizagho kashita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, au pli vere alrampis al la loko, sur kiu kushis shia silentanta patrino, sidighis che la pieda parto de la litajho, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj chirkauis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la chambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn ehhojn de sia bruo al tiu loko, kie, shajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidighis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

Marta kushis sur la malmola litajho, en shtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta lacigho. Laboro ghustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontrau malsanoj de la korpo kaj spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ghisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel jhetighado sur diversajn vojojn de laboro, febra serchado kaj netrovado.

Marta nun vidis antau si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, chiam malfermita por shi, sed chi tiu vojo kondukus shin tien, al tiu loghejo che la strato Krolewska, kaj devigus shin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis shin de tiu vojo, kiuj faris ghin nepensebla por shi. Tial shi efektive ne pensis pri ghi, tiel same kiel shi en chi tiu momento pensis pri nenio. Subite shi ekaudis kvazau en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Chi tiuj sonoj tremige shin ekskuis kaj rapidege eligis shin el la shtona senmoveco. Rapide shi levighis sur la litajho kaj sidighis rektighinte.

— Chu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?

— Mi, panjo!

La vocho de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la vocho de la infano estis mallauta kaj ronka.

Rapide shi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ghin sur siaj genuoj. Per la manplato shi ektushis la frunton, kiu estis varmega, shi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj disshiranta.

— Ho, mia Dio! — ekghemegis la virino, — nur ne tion! chion, kion vi volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo shi ne povis klare vidi la vizaghon de la filineto. Shi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suchinfanon, elmetis shian kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano trovighis rughaj makuloj de varmego, la larghaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. Shi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino.

En la mezo de la nokto per la shtuparo de la alta domo kuris malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskau absoluta mallumo regis chirkau shi, kaj tamen shi ne shancelighis kiel antau kelke da horoj, ne pushighis je la krutaj shtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke shi havis flugilojn che la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Shin portis efektive kaj preskau levis super la teron doloro kaj timego.

Post malpli ol duonhoro shi revenis, sed ne sola. Shin akompanis viro ankorau juna, havanta sur si elegantan chapelon kaj bonhavecan pelton. Ili eniris en la chambron kaj ambau aliris al la litajho, kiu kushis sur la planko. La infano kun vizagho rugha de varmego jhetighadis sur ghi kun preskau senchesa tusado kaj neklaraj plendoj.

La kuracisto rigardis chirkauen, kredeble serchante seghon. Ne trovinte ghin, li starighis unugenue sur la planko. La virino staris che la pieda parto de la litajho, muta kaj senmova, kun malghoja fajro en la okuloj.

— Kiel malvarme estas chi tie! — diris la viro, levighante.

La virino nenion respondis.

— Sur kio do mi skribos?

Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kushis papero kaj folio da papero. La kuracisto fleksighinte skribis recepton.

— La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton. Varmigu la chambron kaj donadu akurate la medikamenton.

Li diris ankorau kelke da vortoj kaj levis de la planko la chapelon. La virino prenis ion el la posho kaj silente etendis al li la manon kun mono en la manplato. La kuracisto ankorau unu fojon jhetis rapidan rigardon chirkauen kaj ne etendis sian manon.

— Lasu! — li diris jam che la sojlo, — lasu! La infano estas malforta kaj kadukighinta. La malsano estos longedaura kaj postulos kredeble multe da medikamentoj. Morgau mi venos.

Li foriris. La vidvino genuighis antau la malalta litajho kaj alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

— Ho, mia infano! mia sola infano! — shi murmuretis, — pardonu vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, kadukighinta... vi estas malsana... ho, mia infano...

Senforte shi malsuprenshovighis de la litajho, frapis la frunton je la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud la malsana infano; tuj post la tagigho kaj post la malfermigho de la butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la chambron per vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montrighis veraj. La malsano de Janjo dauris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn chiutage, venis jam la dekan fojon. La infano havis ankorau grandan varmegon; ghia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova che la pieda parto de la litajho. La kuracisto turnis sin al shi:

— Ne perdu la esperon, sinjorino, — li diris milde, — la infano povas resanighi, sed precipe hodiau, morgau shi bezonas apartan prizorgadon. Hodiau chi tie estas denove tro malvarme. La temperaturo devas esti almenau ses gradojn pli alta. Kaj la medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldau kaj donadu ghin al la infano dum la tuta nokto sen cheso. Ghi estas eble tro multekosta, sed ghi estas nun la sola...

Li foriris. Marta staris en la mezo de la chambro kun manoj krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.

Plialtigi la temperaturon de la chambro! per kio? acheti medikamenton! Per kio?

Shi ne havis jam en la posho ech unu spesdekon. En la unua tago de la malsano de la infano shi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu chiutage brulis fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da fojoj en chiu tago.

Shi nun jam ne shiradis siajn harojn, ne jhetighadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Shi estis apenau ombro de la antaua Marta. Shia malgrasighinta kaj flavighinta vizagho ricevis trajtojn de suferado, kiu, farighinte la normala stato de shia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de shia korpo, bolis en shia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senchese. La bluighintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel che persono, kiu kutimis retenadi malantau la interfermitaj dentoj ghemojn kaj kriojn, shiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis chirkauen.

Eble ekzistas ankorau io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ghia rauka brusto, kaj du chemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos ech tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

— Kion do mi faros? — shi diris al si mem, — kion mi povas fari? shi mortu! mi kushighos apud shi, kaj mi mortos kune kun shi!

Subite la infano jhetighis sur la litajho kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazau rido de ghojo kaj neklara ghemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambau maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antau la okulojn de la infano la bildon de ghia patro; ghi ridetis al li, plende ekghemis antau li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ghis nun klinitan kapon; el shiaj okuloj, ghis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekvershighis larmoj. Shi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizagho de la infano.

— Vi vokas la patron, — shi elghemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaue por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj...

Dum momento shi staris kaj meditis. Subite shi jhetighis al la litajho kaj haltis super ghi.

— Ha! — shi ekkriis, — mi ankau ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!

Flama rugho kovris shiajn flavighintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Shi jhetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loghejo de la kortisto. Tie antau fajro, che kiu kuirighis manghajho, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj shuoj. Marta haltis antau shi, malfacile spirante de kurado.

— Sinjorino! — shi ekkriis, — pro kompato... pro favorkoreco...

— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas ghin havi...

— Ne, ne, ne monon! mi iros ghin akiri en la urbo! dume sidu iom che mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaue.

— Chu mi ie havas tempon, por sidi che shia malsana infano...

La patrino klinighis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis ghin al sia busho.

— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom che la infano... ghi konstante volas trinki... ghi jhetighas kaj desaltas de la litajho, oni ne povas hodiau lasi ghin sola...

Shi kisis tiun manon, kiu ankorau antau nelonge kruele batis shian infanon.

— Nu, nu, kion do shi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, char post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al ghi manghi!...

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkajhan pordegejon de la domo.

— Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... murmuretis al si Marta. Shi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankorau dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis shin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la pushojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, shi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis shian iradon, kaj laulonge de la trotuaroj shi kuris rapidege al tiu loko, en kiu trovighis unu el la kompatemaj manoj, kiujn shi estis renkontinta. Fine shi trovighis antau la pordego, en kiun shi iam eniris kun ghojo, espero, fiereco, shi ekspiris profunde, iris rapide lau la lumita shtuparo, kaj per tremanta mano shi tushis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermighis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj vochoj, tushis shiajn orelojn. La antauchambro estis abunde lumita, malantau la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble ech kelkdek homaj vochoj.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.

— Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

— Ho! tiam eble venu morgau. Hodiau miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon; la gastoj jhus kolektighis, mia sinjorino ne povas eliri el la salono...

Marta eliris returne sur la shtuparon. La servistino fermis post shi la pordon. Malantau chi tiu pordo loghis efektive bona, sincere favorkora virino: sed shia kompatema mano ne povis en chi tiu momento malfermighi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj manoj ghenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Char la plej bona homo ne povas chiun momenton de sia vivo dedichi al bonaj faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed ech la per si mem senkulpaj, iafoje ech devigaj sociaj amuzighoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke ghi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, au pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie Przedmiescie. Kredeble shi pensis pri la bonfarema libristo. Sed apenau shi haltis antau la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra la vitron, shi retirighis sur la trotuaron. Shi vidis en la librejo kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj du gajvizaghajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por acheti.

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per plej richaj vestoj, preskau ghis senfineco multobligas en si la aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn vershas abundan lumon, muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble la pli granda duono por la loghantaro de urbo, sur kies chielo dum multe da semajnoj la suno lumas chiutage apenau kelke da horoj.

La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata negho falis sur la ankorau frostitan teron kaj purigis la chielon de la blanketaj nuboj. Nun la chiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Senchesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris lau la mezo de la largha strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskau kiel dum la tago, char krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj vershis sur vastan spacon torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la chefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ghuste en tiu tempo. Char ghi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankau de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo au al distrigho, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidajhoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj bushoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankau la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso trovighas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finighado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj pashoj. Krom tio che arta lumo malpli klare ol che la taga lumo montrighas la sulkoj sur la vizagho de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaudeblaj la vochojn de elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laute sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.

Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie. Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!

Shi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova vizagho kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaghoj de la pasantoj.

La flamaj flugiloj, kiujn shi antau unu horo havis che la brakoj, defalis, shi sentis sin denove morte laca. Shi tamen iris; en la strioj da lumo, en la mallumo, antau shi, super shi, apud shi, inter la steloj de la chielo kaj inter la homaj vizaghoj sur la tero flugpendis kaj kun silenta plendo sin rigardis la vizagho de shia infano. Shi iris; char kiam shi vidis la homojn, en shia kapo nun la unuan fojon vekighis penso akuzanta. Plenda sento kontrau la homoj ekbrulis en shia brusto per chiuj larmoj, kiuj antaue koagulighis, sed nun iom post iom aliformighis en brogantan bolajhon. La unuan fojon shi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri shia senlima mizero, ke ili devas porti la sharghon de shia vivo kaj de la vivo de shia infano. En chi tiu momento en shi plene estingighis la sento de persona respondeco. Shi sentis sin malforta kiel infano, laca kaj kaduka kiel estajho agonianta.

— Tiuj fortaj, — shi pensis, — tiuj kapablaj, tiuj felichaj dividu tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion volis doni.

Kaj tamen shi ankorau ech unu fojon ne etendis la manon.

Chiufoje. kiam shi renkontighis kun ia facila, gracia, eleganta virina figuro, shi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta tuko, sed ne etendis ghin, malfermis la bushon, sed nenion elparolis. Shia senfortighinta vocho timis la stratan bruon, en kiu ghi devus droni neaudita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj pushadis ghin malsupren.

Chu tio estis ankorau potenco de la honto?

Kaj tamen ghi tie ghemegadis, la kompatinda malsana infano de la malricha virino, jhetighadis sur sia malmola litajho, kaj per busho sekigita de varmego, per brusto raukighinta kaj mortanta ghi vokadis la patron!

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel anghelo.

Marta starighis antau ili.

— Sinjorino! — shi ekkrietis, — sinjorino!

Shia vocho estis mallauta, sed ne timema. Shi ne kapablis alagordi ghin, eble shi ech ne provis alagordi ghin al la tonoj de almozpetado. Tial la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de shia ekkrio. En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj, sed poste ili haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, sinjorino? chu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, char Marta direktighis al la kontraua flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazau shi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankau de tiu loko, sur kiu shi vokis ilin.

Shi malrapidigis siajn pashojn, sur shiaj flavighintaj, velkintaj, kavighintaj vangoj aperis rughaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego, kiu bruligis shian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu atakis shian kapon.

Shi malrapidigis siajn pashojn, shi haltis denove. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizaghon de la pasanto. Ghi estis bonkora, milda, ornamita de densaj neghoblankaj lipharoj.

Shi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne etendante ghin, shi eldiris pli laute ol antaue: — Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizaghon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion shi volas. Li enshovis la manon en la poshon de la surtuto, elprenis el ghi malgrandan monujon, videble serchis ion inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serchis, enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Shi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Chu li povis scii, kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion scius, chu li volus, chu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj la almozpetanta virino devos etendi la manon, antau ol el similaj donoj kolektighos la necesa sumo, por akiri nun por shi plej grandan richajhon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano. Shi haltis denove. Ne la pasantojn shi nun rigardis, sed shi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de magazeno, kiu che la arta chirkaulumado havis aspekton de sorcha palaco. Interne ornamis ghin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapishoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per rugho de rozoj kaj verdo de herbo; antau ili distingighis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branchformajn brakojn, staris arghentaj vazoj kaj pokaloj, porcelanaj korboj kaj kristalaj kloshoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj. Sed ne chiuj tiuj belajhoj kaj richajhoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

Antau longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj floroj kovris amasoj da shvelformaj kaj beldesegnaj tapishoj, staris du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis achetanto. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizaghon gajan, la achetanto havis vizaghon enpensighintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj chiu estis majstrajho de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermighis, en la richan magazenon eniris virino kun largha blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La flavighinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita de senordighintaj, el sub la tuko elshovighintaj haroj; sur la vangoj estis malhele rughaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskau kiel papero.

Audinte, ke la pordo malfermighas, ambau viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino. Shi haltis che la pordo, proksime de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun sanktejon de richeco shi enshovighis kiel fantomo, kaj kiel fantomo shi staris che la muro senmove kaj mute.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantau bukedo da artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed shi ne rigardis lin. Shi enpikis sian rigardon en la vizaghon de la achetanta sinjoro, kiu, kun richa pelto nezorgece pendanta sur la shultroj, kun blanka mano kushanta sur belkolora tapisho, rigardis shin per senatenta okulo.

— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ghis la piedoj kaj severe diris plue:

— Kial vi ne respondas?

Shi daurigis rigardi la viron kun la richa pelto. Oni povus diri, ke en shia brusto trovighas ia kruela, shiranta mano kaj shia kapo estas en flamoj, char shia spirado farighis chiam pli rapida kaj la vangoj kaj la frunto kovrighis per malhela purpuro. Subite shi eltiris la manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ghin iom antauen. Shiaj bluighintaj lipoj, tremante malfermighis kaj fermighis kelke da fojoj.

— Sinjoro! — shi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento por mia malsana infano!

Shia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en shia penetranta vocho sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

La sinjoro en la richa pelto rigardis shin dum momento kaj iom levis la shultrojn.

— Mia sinjorino! — li diris seke; — chu vi ne hontas peti almozojn; Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kushis la tapishoj kaj staris la arghentaj korboj.

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankorau unu tapishon. Ili daurigis sian interrompitan interparoladon. La malhela virina figuro daurigis stari che la pordo, kvazau shi estus sub la sorchordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran aspekton havis en tiu momento shia vizagho. La vortoj, kiujn shi audis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenajhoj, el kiu shi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de shia brusto kun forto de narkotajho, kiu strechas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Chu la homo, kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenau parte, kian signifon mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentauga polvo tial, ke shi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco trovighanta en lia koro. Tre povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus la manon antau senforta kripleco, antau kaduka maljuneco, antau faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne montrighis sur shia eksterajho per signoj, kiujn chiuj povas vidi. Sed pri shia morala kripleco, kiu alkondukis shin al li, pri la anima malsano, kiu de tiel longe bruligis shian bruston, ruinigante chiujn plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis shian kapon, plenigante ghin per chiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana, vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustajhon.

Antau kelke da monatoj, ech antau kelke da semajnoj Marta eble komprenus chion, kio estis prava kaj vera en la al shi direktitaj vortoj de la viro. Sed tiam, se shi starighus antau li, shi petus laboron, nenion alian krom laboro; nun shi petegis almozon, nun en la eldiritaj vortoj shi audis nenion krom moka maljustajho.

La flama rugho, kiun shi havis sur la vizagho kaj sur la frunto, kiam shi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la morta paleco, kiu kovris shian vizaghon, shiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en shia brusto, kiu forte levighadis kaj mallevighadis, vulkano de kolero, envio kaj... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Chu ghi povas esti, ke Marta, tiu infano de trankvila, charma kampara domo, tiu iam estimata edzino, felicha patrino, tiu virta estajho, kiu ech pro savo de sia vivo ne volis plenumi laboron, por kiu shi ne sentis sin kapabla, tiu energia laborulino, kiu kun shvito sur la vizagho kaj kun doloro en la koro sur chiuj vojoj de la tero serchadis honestan pecon da pano, tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke li gardu shin kontrau sorto de almozulo, — farighis viktimo de tiuj kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed ech devis, ghi devis tiel farighi kauze de la neshanghebla, eterne logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Shi ne estis senkorpa anghelo, shi ne estis supertera idealo, kiun ne tushas kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, char tia idealo ne ekzistas sur la tero. Shi estis homo, kaj se en la homa naturo ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolvighas prudento, virtoj, sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankau abismaj fundoj kun silente kaj kashite embuskantaj rampajhoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj. Nenian homan estajhon oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en ghi povu ekmovighi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ghermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas grandegaj potencoj, sed ekzistas ankau senlima senpoveco. Al chiu homa estajho oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu estajho, char alie ghi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi kaj elteni ghi ne povos.

La venena maldolcheco, kiu de tiel longe guto post guto kolektighadis en la brusto de Marta, levighis en shi nun per grandega ondo, kaj kune kun ghi elnaghis la rampajhoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj, kiuj antaue dormis profunde, poste iom post iom vekighis kaj nun estis tute vekitaj kaj furioze jhetighadis.

La juna sinjoro en la richa pelto elektadis tapishojn, arghentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li achetis multe, li pensis kredeble pri arangho de bela hejmo, en kiu li eble intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en shtona senmoveco kaj tomba silento staris che la muro. Shi ne forturnis la okulojn for de la mano de la achetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? shi pensis. Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan richecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! mi estas pli ol maljuna, char mi transvivis min mem. Chu mi scias, kien forperdighis la antaua Marta? Mi estas terure malsana, char mi estas senforta kiel infano... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu per mia propra forto, se ili ne donis ghin al mi? kial ili ne donis al mi forton, se ili nun ghin postulas de mi? Li estas unu el miaj maljustagintoj, unu el miaj shuldantoj! li devas doni!

La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, kaj tamen samtempe kaj koncerne shin mem kiel neeviteblaj, kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj maljustajhoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis chiujn terurajn doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per bruligado kaj mortigado, chiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskighinte pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskighinte de malbonagoj, mem faras malbonagojn.

— Sekve, — diris la achetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por la tapisho, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo kaj...

Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la shuldatan sumon, subite li haltis.

— Ha! — li diris, — mi preskau povis forgesi! Vi intencis doni al mi chi tiun bronzan grupon kaj tiun jen...

La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.

— Chu chi tiun? — li demandis.

— Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...

— Niobon? shajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?

— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankorau unu fojon.

Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disjhetadi grandajn sumojn, li jhetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran platajhon de la subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloshoj, staris mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.

La monpaperujo nezorgece jhetita malfermighis pli larghe, sur la marmoran platajhon elfalis el ghi kelke da monpaperoj de diversa valoro.

Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu staris che la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforghas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforghis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.

Kiaj pensoj movighadis en la kapo de la virino, kiam shi tiamaniere rigardis la fremdan richecon? estus malfacile esplori ilin chiujn, estus ankorau pli malfacile shpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estis pensoj, tio estis hhaoso; febra varmego de la korpo ghin naskis, malkvieteco de la spirito ghin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, shi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj ghin denove kashadis! videble shi batalis ankorau kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por shi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, char shi ne havis jam sufiche da forto, ke shi povu kontraustari al malhonora tento; shi ne havis jam sufiche da konscia pensado, ke shi povu kompreni la malhonorecon de la tento; shi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolcho, kiu kolektighis en shia brusto; shi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun shi sentis kontrau si mem, la longa vico da suferitaj humilighoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo... Ne ekzistis por shi fine espero de venko, char shi estis senkonscia, char shian korpon bruligis varmego naskighinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankau de malespero, kaj shian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkovighintaj sur la fundo de shia ribelighinta interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora platajho, kaj samtempe la vitra pordo malfermighis kaj tuj denove fermighis kun lauta krako.

Audinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizaghojn.

— Kio tio estis? — demandis la achetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

— Estas tiu virino. kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe shi ion shtelis.

La juna sinjoro ankau alproksimighis al la pordo.

— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran platajhon, — shi forshtelis al mi trispesmilan papereton.. Nur unu tian mi havis, kaj nun ghi tie ne estas...

— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazeno oni shtelas? ghuste antau miaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis ghin larghe.

— Policisto! — li ekkriis laute, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — audighis vocho el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu apelis sur la trotuaro sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antau minuto shtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

— Kaj en kiun flankon shi kuris?

— En tiun, — diris ia pasanto, kiu audis la vortojn de la komercisto, haltis antau la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy Swiat. — Mi shin renkontis, shi estis vestita nigra, shi kuris kiel rabia, nenion vidante antau si, mi pensis, ke shi estas freneza!

— Oni devas shin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.

— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis antauen kaj kriis laute:

— He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris shtelistino!

La pordo de la magazeno fermighis, la juna sinjoro kun rideto riprochis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.

Kiel fulmo tratranchas la nubojn, tiel la nigre vestita virino rapide trapushighadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Swiat. Kredeble shi ne sciis, kien shi kuras kaj kien shi devas kuri, shi estis senkonscia, duone freneza. En chi tiu momento shi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble bedauris, ke shi faris agon malhonoran, sed shi jam faris ghin, kaj terura timo shin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo shi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantau shi, antau shi, chirkau shi; kredeble shajnis al shi, ke kurado rapida, blinda, senpripensa alportos shin tien, kie ili ne estos...

La kun shi renkontighantaj kaj de shi dispushataj pasantoj komence rigardis shin kun miro au timo, ech forflankighis antau shi, supozante, ke shi estas frenezulino au ke shi havas ian urghegan bezonon rapidi. Sed baldau sur la strato laute eksonis la vorto: kaptu! tuj post ghi eksonis alia vorto: shtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu vocho, sed rulighis de tiu sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu busho en alian, konstante kreskante, kaj akceptante chiam pli da forto. La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekaudis la shin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe alighis al ili chiam pli lauta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la shtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis shin de la kapo ghis la piedoj, shi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazau shi havus flugilojn che la brakoj. Shi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite shi eksentis, ke estas al shi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al shi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskau portis shin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraua direkto, komencis bari al shi la vojon, etendi la manojn, por kapti shian veston. Shiaj flugiloj farighis jam ne sole rapidaj, sed ankau elastaj! kaj jhetadis shin en diversaj direktoj kun miriga elasteco kaj facileco de movoj; shi evitadis la manojn de la pasantoj, shi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldau montrighis, ke jam ne apartaj personoj iras al shi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larghon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; trovighinte antau ili, shi certe estos kaptita de ili.

Shi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da chevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskau neniom.

Shi kuris meze de la strato, shi evitadis nun la radojn kaj chevalajn hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaue la pasantojn. Sed en tiu sama momento, kiam shi jhetighis sur la mezon de la strato, tien jhetighis post shi malluma amaso, konsistanta el shin pelantaj homoj. Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj chiam tre volonte partoprenas en chiu tumulta sceno; post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj chia homa amasigho prezentas distrajhon.

La droshkoj kaj kaleshoj iom maldensighis. La virino haltis meze de la strato kaj ekrigardis malantauen. Kelkaj dekoj da pashoj apartigis shin ankorau de la nigra maso, kiu konsistis el homaj figuroj kaj kriis per vochoj. Shi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antauen. Tiam ankau antau shi aperis nigra maso, movighanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantau shi, sed havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arghentosona, klara kaj lauta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura okulo rapide shovighis antauen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de chevaloj sonis metale, frapante la tere kushantajn ferajn relojn, sur kiuj rulighis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj chevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj sharghoj.

La virino ne chesis kuri meze de la strato; malantau kaj antau shi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun necesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambau shovighis en rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se shi ne forsaltos flanken, unu au la dua nepre shin englutos. Shi deflankighis de la rekta linio, lau kiu shi kuris ghis nun, haltis kaj jhetis rigardon chirkauen.

Nun la shin pelanta amaso da homoj estis jam en la distance de ne malpli ol dekkelke da pashoj de shi, kaj tia sama interspaco apartigis shin de la rulighanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu rulighis tre rapide.

Shi jam plu ne kuris. Mankis jam al shi fortoj, au shi decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Shi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaghon shi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en shiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke shi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute shin forlasis, la morto shajnis al shi pli terura ol la homoj, char antau momento shi deflankighis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al shi la liberigonta morto.

Jes, sed nun shi denove komencas retirighi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantauighis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektushis la randon de shia tuko. Shi eksaltis, starighis sur unu el la feraj reloj. Kun vizagho levita al la malluma chielo shi etendis ambau manojn supren. Shia busho malfermighis kaj eligis neklaran ekkrion. Chu shi jhetis al la stelplena chielo suferplenan plendon, chu shi elghemis vorton de pardono, chu eble la nomon de sia infano? Neniu klare audis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenjhetigho de la virino, denove alkuris al shi kaj kaptis shin je la rando de la tuko. Per fulma movo shi forjhetis la tukon kaj lasis ghin en la mano de la policisto, kaj mem shi falis sur la teron.

— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, ghi chiam flugis antauen, kaj la hufoj de la chevaloj frapis sur la feraj reloj.

— Haltu! haltu! — kriis la amaso senchese kaj kun terura vocho. La veturigisto desaltis de sia sidejo, starighis, kuntiris per la mano la longajn kondukshnurojn, kaj per vocho rauka de teruro li kriis al la chevaloj, ke ili haltu.

Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam deshovighis de la brusto de la tere kushanta virino.

Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la vizaghoj, palighintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitigho, klinighis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kushis sur la blanka negha sternajho.

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ghi la vivon. Shia vizagho restis netushita, kaj per la vitrecaj okuloj shi rigardis la stelplenan chielon.