Landoj kaj lingvoj de la mondo

Shanghoj

2009

La 17an de Oktobro 2009 mi korektis la indikojn pri la lingvoj Tonga kaj Tongaa. La ISO-kodajho "to" antaue estis erare prezentita kiel kodo por la Tongaa lingvo, dum vere ghi estas kodajho por la Tonga lingvo.

La 3an de Aprilo 2009 mi shanghis plurajn landnomojn lau la jhus aprobita kaj baldau publikigota Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto:

Samtempe mi shanghis ankau la skriboformon de kelkaj lingvonomoj por pli bone kongrui kun la skriboj de landomoj en la Listo de Rekomendataj Landnomoj:

2008

La 8an de Marto 2008 mi aldonis la landon Kosovo.

2006

La 31an de Decembro 2006 mi korektis la landokodojn de Serbujo kaj Montenegro.

La 13an de Junio 2006 mi ghisdatigis la informojn pri la lando Serbujo, la lando Montenegro kaj la Serba lingvo pro la disigo de la unio inter Serbujo kaj Montenegro.

La 13an de Marto 2006 mi ghisdatigis la flagon de Venezuelo.

2005

La 10an de Aprilo 2005 mi ghisdatigis la landokodojn de Orienta Timoro, kaj la automobilan kodon por Serbujo kaj Montenegro, kaj aldonis la mankantajn duliterajn kodojn AX = Alando kaj PS = Palestinaj Teritorioj. Krome mi ghisdatigis la flagon de Bosnujo kaj Hercegovino kaj aldonis noton pri la du partoj de tiu lando. Mi ankau ghisdatigis la informojn pri skribado de la Ajnua lingvo.

2004

La 1an de Aprilo 2004 mi shanghis la landonomon Bosnio-Hercegovino al Bosnujo kaj Hercegovino, kaj la lingvonomon Bosnia al Bosna, konforme al la nuna loka uzo.

La 1an de Aprilo 2004 mi ghisdatigis la landokodojn por Serbujo kaj Montenegro: YU farighis CS; YUG farighis SCG.

La 31an de Januaro 2004 mi aldonis plurajn mankantajn duliterajn lingvokodojn (lau ISO-639).

2003

En Februaro 2003 mi tralaboris la chi-tieajn listojn de landoj kaj lingvoj, kaj faris, krom iom da ghisdatigoj kaj korektetoj, ankau vicon de gravaj shanghoj. Samtempe mi forigis el PMEG la tieajn listojn de landonomoj (por ne havi superfluan duoblajhon de la samaj informoj).

La shanghoj konsistas precipe el alkonformigoj al la hodiaua praktika uzo en Esperanto. Tio signifas interalie, ke la listoj nun plurdetale deflankighas de la Listo de Normaj Landnomaj de la Akademio de Esperanto. La chi-tieaj landnomoj tamen ankorau estas plene konformaj al gheneralaj Rekomendoj pri Landnomoj de la Akademio, kaj ili ankorau plejparte koincidas kun la nomoj en la Listo de Normaj Landnomaj.

Listo de la plej gravaj shanghoj

En pluraj okazoj la antauaj nomformoj estas plu menciataj interkrampe.

Rimarku, ke mi plu uzas UJ-sufiksojn, ne I-sufiksojn, en landonomoj faritaj el nomo de popolo, char lau mi tio estas pli klara (la formo de la nomo per si mem tuj montras, ke ekzistas sensufiksa popolnomo). Tiuj, kiuj preferas I-sufikson, povas mem shanghi UJ al I senprobleme.