Landoj kaj lingvoj de la mondo

Enkonduko kaj klarigoj

Landoj de la mondo «

La listoj de landoj enhavas lau-kontinente la jenajn informojn pri chiuj sendependaj shtatoj de la mondo kaj pri chiuj dependaj teritorioj, kiuj havas proprajn landokodojn lau ISO:

dulitera kodo FLAGO Esperanta landonomo
  • landonomo en Esperanto - chefurbonomo en Esperanto
  • nacia landonomo - nacia chefurbonomo
  • oficiala(j) lingvo(j) - neoficiala(j) lingvo(j)
  • landokodoj - internacia telefona prefikso
  • eventualaj notoj kaj rimarkigoj

Kiel “oficiala lingvo” aperas normale nur tutlande oficialaj lingvoj (jure au fakte). Nur por landoj, en kiuj tutlande oficialaj lingvoj ne ekzistas (ekz. Belgujo), aperas anstataue tiuj lingvoj, kiuj estas oficialaj en la diversaj partoj de la lando. La lingvoj havas hiperligajn referencojn al la lingvolisto.

Chiuj landokodoj estas lau ISO-3166 krom la interkrampaj, kiuj estas autaj kaj poshtaj landokodoj.

Kiom eble aperas nur komunlingvaj nomoj, ne longaj oficialaj nomoj.

En la notoj trovighas Esperantaj nomoj de provincoj, regionoj k.s. de kelkaj landoj, kies regionaj dividoj estas internacie gravaj.

{landonomo} alternativa landonomo
[nomo] nomo transskribita au transliterigita el ne-Latina skribo lau oficiala au ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo (do ne lau la Esperanta alfabeto).
pop. popolnomo (aperas nur che kelkaj landoj)
... kaj aliaj, kaj tiel plu
- ne ekzistas
Noto vidu noton pri regionoj k.s.

Rekomendoj pri landonomoj

La Esperantaj landonomoj chi tie sekvas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto.

La sufiksaj landonomoj havas chi tie por klareco la sufikson UJ. Tio ne signifas malrekomendon de aliaj formoj. Tiuj, kiuj preferas la sufikson I, simple mem anstatauigu chiujn UJ per I. Ambau tiuj sufiksoj estas egalaj lau la rekomendoj de la Akademio. Iuj nomoj havas LAND anstatau UJ/I tute lau la rekomendoj de la Akademio.

Lingvoj de la mondo «

La lingvolisto enhavas Esperantajn nomojn de chirkau 300 lingvoj. Enestas chiuj lingvoj, kiuj havas almenau tri milionojn da parolantoj, kaj multaj lingvoj kun malpli da parolantoj. En la listo aperas pluraj lingvoj, kies nombro de hejmaj au chiutagaj parolantoj ne estas tre alta, sed kiuj estas gravaj kiel interlingvoj au kiel religiaj lingvoj, au kiuj ie havas oficialan statuson. Aperas ankau kelkaj planlingvoj kaj unu fikcia lingvo.

La informoj pri lingvoj aperas jene:

Esperanta nomo
  • nombro de parolantoj (chiutagaj/hejmaj)
  • eventuala dulitera kodo lau ISO-639
  • nomo en la lingvo mem {au en la Angla, se mankas tia informo}
  • skribosistemo(j)
  • landoj, en kiuj la lingvo estas uzata (pli-malpli en ordo de la nombro de parolantoj)
  • eventualaj komentoj au notoj

* = lingvonomo farita per A-finajho el nomo de lando au regiono

> = pli ol

< = preskau

{...} = Lingvonomo en la Angla provizore menciita kiel klarigo, kiam mankas informo pri la nomo en la lingvo mem.

[...] = Vorto (plej ofte lingvonomo) kiu vere estu skribata per alia skribo ol la Latina, sed kiu estas chi tie transliterigita per Latinaj literoj lau oficiala au ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo (do ne lau la Esperanta alfabeto). En kelkaj okazoj temas pri lingvo, por kiu tute ne ekzistas skribo.

Chu la informoj pravas?

Informoj pri nombroj de parolantoj varias en diversaj fontoj. La chefa fonto estas la libro Countries, Peoples and Their Languages (The Geolinguistic Handbook) [Landoj, Popoloj kaj Iliaj Lingvoj (La Geolingvistika Manlibro)] de Erik V. Gunnemark (Gotenburgo, Svedujo, 1991). Uzighas tiuj nombroj, kiujn Gunnemark donas por “hejmaj parolantoj” au “chiutaga lingvo”. Kalkulante alimaniere oni povas ricevi tute aliajn nombrojn. Se la nombro de parolantoj estas tre malgranda au tre malcerta, nenia nombro aperas en la listo. La chefa celo de la listo tamen ne estas montri la nombrojn de parolantoj, sed listigi Esperantajn nomojn de la lingvoj.

Ankau informoj pri skribosistemoj kaj pri landoj estas chefe de Gunnemark.

Kritikon kaj kompletigojn bonvolu sendi al Bertilo: “bertilow” che “gmail.com”.

Kio estas geolingvistiko?

Geolingvistiko (geografia lingvoscienco) estas lau Gunnemark “la studo de la geografia distribuo de lingvoj kaj de la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de iliaj statusoj kaj distribuoj”.

Kio estas lingvo?

Kiam oni listigas lingvojn, necesas decidi, kio estu kalkulata kiel unu lingvo, kaj kio estas nur variajho (dialekto) de lingvo. Chi tie ghenerale estas sekvata Gunnemark, kiu uzas chefe “politikajn” difinojn. En pluraj okazoj Gunnemark klasas kiel unu lingvon tion, kion iuj aliaj klasas kiel grupon de parencaj lingvoj.

Tri specoj de lingvonomoj

Popolaj Plej multaj lingvonomoj nomas lingvon lau ia popolo. Ekz. la nomo “la China lingvo” montras, ke tiu lingvo estas la lingvo de la Chinoj, de la China popolo. Tiaj nomoj konsistas el “la” + A-vorto + la vorto “lingvo”, kiu tamen tre ofte estas nur subkomprenata: “la China (lingvo)”, “la Angla (lingvo)”, “la Araba (lingvo)”...
Landaj Aliaj lingvonomoj nomas lingvon lau ia lando au regiono. Ekz. la nomo “la Bengala lingvo” montras, ke tiu lingvo estas la lingvo de Bengalo, regiono en Barato kaj Bangladesho. Tiaj nomoj havas steleton (*) en la listo. Ankau tiaj nomoj konsistas el “la” + A-vorto + la vorto “lingvo” (tre ofte subkomprenata): “la Bengala (lingvo)”, “la Tibeta (lingvo)”, “la Nederlanda (lingvo)”...
Propraj Iuj lingvonomoj estas mem propra nomo kun O-finajho, kaj ne nomas la lingvon lau io alia. Pro tio, ke ili estas propraj nomoj, oni ne uzas “la”: “Urduo”, “Sanskrito”, “Esperanto”.... Oni povas ankau uzi A-finajhan esprimon kun “la”: “la Urdua (lingvo)”, “la Sanskrita (lingvo)”, “la Esperanta (lingvo)”... Sed tio estas malpli kutima.

La aparteno de lingvonomo al iu el tiuj chi kategorioj ofte dependas de arbitra elekto. Oni ne serchu en tio iajn profundajn sciencajn principojn. En iuj okazoj la Esperanta uzado varias. Ekz. iu radiko povas esti por iuj Esperantistoj nomo de popolo, por aliaj nomo de lando. En pluraj okazoj lingvo havas pli ol unu nomon kun malsamaj radikoj, kaj tiuj alternativaj nomoj povas aparteni al malsamaj specoj.