Esperanto en la komputilo
Fajrovulpo kaj parencaj TTT-legiloj
Fajrovulpo estas tute perfekta TTT-legilo por Esperantistoj. Ghi regas perfekte Unikodon, kaj havas neniajn problemojn pri Esperantaj literoj. Ghi ankorau ne havas Esperantan interfacon, sed tio malmulte gravas.
Tajpado de Esperanto
Tajpado de Esperantaj supersignaj literoj per AltGr, au per senpashaj klavoj (ambau manieroj estas klarigitaj en la pagho pri Linukso) funkcias bone en Fajrovulpo, sed povas esti, ke vi renkontos problemojn pri tajpado per senpashaj klavoj. Bonshance ekzistas facila solvo de tiu problemo.
Literumkontrolado
En versio 2.0 de Fajrovulpo aperis tre bona literumkontrolilo
por tekstokampoj. Haveblas ankau Esperanta vortaro por ghi. Ghi estas facile
instalebla, kaj tuj automate funkcias. (Atentu, ke en tiu pagho la
vortaro ial nomighas “eo-eo” anstatau “Esperanto”, se oni ne jam
korektis tiun strangajhon.)
Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi au malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). Chio estas sufiche memklariga, kaj vere tre bone funkcias, se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. H-skribon au X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.
Serchilo por mia TTT-ejo
En la TTT-legilo Fajrovulpo kaj iuj el ghiaj parencoj eblas aldoni serchofunkciojn, kiuj aperas apud la ordinara adresokampo. En baza instalo ordinare aperas tie nur serchilo por Guglo, sed oni povas facile aldoni pliajn serchilojn, inter kiuj oni tiam povas elekti per falmenuo. Oni povas plurajn tiajn serchilojn elshuti de Mozdev.org.
Jen tia . Alklaku por automate instali la serchilon, se vi uzas Fajrovulpon, Mozilon au similan TTT-legilon.
Noto: En Linukso (kaj similaj komputiloj) la instalado de la serchilo funkcias nur, se la sistemadministranto donis la bezonatajn permesojn al la dosierujo por tiaj serchiloj (ghi nomighas “searchplugins”).
Se vi preferas, vi povas jene elshuti la serchil-dosieron (“bertilo.src”), kaj mem instali ghin permane en la dosierujo “searchplugins”.
Ankau ekzistas en tiu chi pagharo aparta serchopagho uzebla por chiuj.
