Listo de chiuj kantotradukoj

Tra la Tuta Universo

Origina titolo: Across the Universe

Muziko kaj origina teksto: John Lennon (Lennon-McCartney)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Vortoj fluas kvazau pluvegad’ en tason el paper’
shancele dum pasad’ forglitas tra la tuta univers’
Ondoj de felich’ kun tristoflakoj drivas tra la mens’
impresas kaj karesas min

Ghaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu

Bildoj de rompita lum’ antauas milionokule nun
kaj ili vokas min tra l’ tuta univers’
Pensoj serpentumas kvazau vento en letera kest’
kaj stumblas blinde dum veturo tra la tuta univers’

Ghaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu...

Son’ de rido, tera rev’ sonoras tra l’ oreloj ghi
incitas kaj invitas min
Am’ sen limo kaj sen mort’ chirkauas milionosune nun
kaj ghi vokadas min tra l’ tuta univers’

Ghaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu...

Ghaj Guru Deva...