Listo de chiuj kantotradukoj

Richard Cory

Origina titolo: Richard Cory

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese

Chi-urbe Richard Cory estas la plej richa vir’
Li posedas ghin duone kaj richighas chiam pli
Naskita en mondumo, sola fil’ de bankier’
Chion havas li havindan post sukcesa karier’

Sed mi laboras en la fabrik’
Kaj min nauzas la povreco
Kaj min nauzas mia viv’
Kaj mi volus esti li
Jes, mi volus esti li
Ho, mi volus esti li
Richard Cory

Lia bildo aperadas chiutage en gazet’
Jen li estas che opero, jen li estas che banked’
Cirkuladas chiam famo pri festego au orgi’
Jes, li certe tre felichas, al li mankas ja neni’

Sed mi...

Li donacis malavare, estis plena je kompat’
Oni dankis larmokule pro lia karitat’
Tial min komplete shokis la jhurnala artikol’
“Richard Cory forlasis nin: li sin mortigis per pistol’!”

Sed mi...