Listo de chiuj kantotradukoj

Por neniu

Origina titolo: For no one

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney (Lennon-McCartney)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Mateno, malpleno
Nur restas vortoj de konsolo shia char
Shi vin ne plu bezonas

Sopiro, deziro
Shi ne atentas vin, farante siajn taskojn
Shi vin ne bezonas

Kaj la rigardo malplenas
En shiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingighis shia flam’

Insisto, rezisto
Ne povas kredi vi, ke shia amo mortis char
Shi vin bezonas

[solo]

Kaj la rigardo malplenas
En shiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingighis shia flam’

Vi solas, shi foras
Shi diris, ke shi iam amis iun, sed nun
Shi lin ne bezonas

Mateno, malpleno
La sento de malvarmo shia chiam restos, ghin
Vi ne forgesos

Kaj la rigardo malplenas
En shiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingighis shia flam’