Listo de chiuj kantotradukoj

La sep talentoj

Origina titolo: Die sieben Gaben

Muziko kaj origina teksto: Gerhard Schöne

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn

Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli

La paciencon de l’ heliko
en trankvila irad’
chiam ghi alvenas celen
sen fanfar’ kaj parad’.

Fieron de la kato mia,
ignoranto de ordon’.
Respondas ghi nur al karesoj
per kontenta ronron’.

Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli

Starfiguran ekvilibron.
Shancelighas ghi ja,
sed de l’ planko ghi revenas
chiam al la ekstar’.

La impertinent’ incita
de la pulo sur bestach’.
Ghi ne lasas sin forpeli,
sed mordadas lau plach’

Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli

La sekreton de la shtono.
grize grizas la ekster’,
sed interne ja brilegas
la kristala karakter’.

Kaj la revon de l’ semeto,
en la ter’ kvazau or’.
Kushas en ghi jam folio
frukto, arbo kaj flor’.

Kaj finfine la kuraghon
de la rozo en gharden’.
Sub l’ unua neghofalo
ghi refloras en plenplen’