Listo de chiuj kantotradukoj

Ghis, kara, ghis

Origina titolo: Bye, bye

Muziko: Hassbecker, Barton, Danz.

Origina teksto: Danz

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

La somero baldau mortos
Kiel tiu antau jar’
La chiela frostnebulo
Kristalighas sur harar’

Via mantelo kovras
Nin ambau che la trajn’
Vi flustras kaj flugas via
spir’ fumece ien ajn

Ghis, kara, ghis
Mi kun la birdoj fughos de l’ autun’
Ghis, kara, ghis
Revenos mi kun la printempa sun’

La somero jam mortintas
Kaj mi certas jam:
Se mi che vi nun restos
Mortos ankau nia am’

Jes, eble ankau sude
Ne varmighos mi
Jes, eble en mantelo via
Nestas harmoni’

Ghis, kara, ghis
Mi kun la birdoj fughos de l’ autun’
Ghis, kara, ghis
Revenos mi kun la printempa sun’